Unu
miliono 380 mil
personoj vizitis pasintjare la eksan germanan mortotendaron Auschwitz. Temas
pri la rekorda nombro en la 60-jara historio de la Ŝtata Muzeo
Auschwitz-Birkenau. Laŭ Bartosz Bartyzel el ĝia gazetara informejo: „La mortotendaro
Auschwitz estis la plej ofte vizitata ĉi-speca memorloko en la mondo kaj
samtempe la plej ofte vizitata muzeo en Pollando. Kreskanta de jaro al jaro
nombro de vizitantoj atestas pri ĝia signifo kiel simbolo por la mondo.” Plej
multnombre la Ŝtatan Muzeon Auschwitz-Birkenau vizitis poloj, sekvaloke
troviĝas britoj, italoj, germanoj, francoj, loĝantoj de Israelo kaj
sudkoreanoj. Tri kvaronojn de la vizitanoj konsistigis lernantoj kaj studentoj.
La ĉiĉerona gvidado okazas en la lingvoj: pola, angla, germana, franca, itala kaj
hispana.