Merkrede Rusa Interŝtata Aviada
Komitato publikigis raporton pri la katastrofo de la aviadilo Tu-154 kun la
pola prezidento Lech Kaczyński kaj aliaj polaj altranguloj, okazinta apud
Smoleńsk la 10-an de aprilo pasintjare. Pro la aviadilkraĝo ĝi kulpigas la
polan flankon kaj veterkondiĉojn. La Rusa Internŝtata Aviada Komitato menciis
en la dokumento neniujn malĝustaĵojn ĉe la rusa flanko. Jarosław Kaczyński, la frato de la pereinta
prezidento komentante la dokumenton reliefigis ĝian unuflankecon, kiu estas
subtenita de neniuj pruvoj. Liaopinie pruvas tion la deklaro de la Komitato, ke ekzistis
premo je pilotoj, dume mankas kiu ajn konfirmo pri tio en la sonregistraĵoj el
la t.n. nigraj kestoj. Laŭ Paweł Deresz,
la edzo de la pereinta maldekstrula deputito Jolanta Szymanek-Deresz la raporto
estas skandala kaj prisilentas erarojn de la rusa flanko, pri kiuj oni parolis
antaŭe.