http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=147389

Sukceso de pola filmo

14.01.2011

Pola film­reĝisoro Borys Lankosz estis honorita per la titolo “La plej bona reĝisoro”  dum la 9-a Internacia Filmfestivalo en Puneo, Barato. La festivalo estas kunoriganizata de la registaro de Maharaŝta regiono kaj la  loka film­akademio, edukanta lokajn kaj eksterlandajn film­kreantojn. La barata parto estas centro de la filma vivo, kiu evoluas apud tradicio de Bollywood. En la film­festivalo estis i.a. prezentitaj kinobildoj danaj, francaj, germanaj, rusaj, argentinaj, kolombiaj kaj sudkoreaj.