http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=147517

Merit­iĝintaj kulturkreantoj

17.01.2011

Lunde la pola prezidento Bronisław Komorowski enmanigis en la krakova Wawel-kastelo altrangajn distingojn al la plej merit­iĝintaj kreantoj de la pola kulturo. Dum la solenaĵoj li reliefigis, ke por la pola sorto la kulturo havas ŝlosilan rolon, ĉar la tuta pola historia sperto ligiĝas kun la daŭro ĉe la kulturo kaj dank’ al la kulturo. La plej altan ŝtatan distingon,  Ordenon de la Blanka Aglo ricevis el la manoj de Bronisław Komorowski la literatura Nobel-premiitino Wisława Szymborska. Per Granda Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando estis distingita aktorino Maja Komorowska kaj direktoroj de la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo Jan Ostrowski kaj de la Reĝa Kastelo en Varsovio Andrzej Rottermund.