http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=147997
Kie poloj aĉetas pilolojn?
24.01.2011
La
vendado de medikamentoj poiome translokiĝas en Pollando al la Interreto.
Tio estas tre populara formo de medicina komerco ekzemple en Usono,
kie ĉiu kvina civitano aĉetas medikamentojn sole en la reto.
En Pollando tiu merkato nur debutas. Tiamaniere estas aĉetata malpli
ol unu procento de ĉiuj medikamentoj. Samtempe tiu merkato spertas
fulmrapidan evoluon kreskante kelkdek procentoj jare. Aktuale en Pollando
estas registritaj ĉirkaŭ 200 retaj apotekoj. Ilia populareco ne povas
mirigi, ĉar kuraciloj pere de ili aĉetataj estas ĉirkaŭ 20-procente
malpli kostaj ol en realaj apotekoj.