http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148128
Veterinformo
26.01.2011
Merkrede en Pollando regas nubiĝo kun pasemaj heliĝoj. Periode, aparte
en la sud-orienta lando neĝas. La maksimumaj temperaturoj varias de
minus 7 gradoj ĝis minus 1. Ventoj estas malfortaj, nur ĉe la marbordo
fortaj kaj ŝiraj el ŝanĝiĝantaj direktoj.