http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148132
Pola esplorado
26.01.2011
Pola
militista prokuroraro direktis al la rusa flanko postulon pri ekzamena
priaŭskulto de la flugkontrolistoj el la smolenska flughaveno Siewiernyj.
Tio ebligus al la polaj prokuroroj starigi konkretajn demandojn, kio
des pli gravas, ĉar ili entute ne estis ekzamenaŭskultitaj. La dokumento
de la pola militista prokuroraro evhavas krome postulon esploroi
la originalajn nigrajn kestojn de Tu-154. Ĝis nun polaj specialistoj
ricevis de rusoj sole kopiojn de la kestoj. Polaj prokuroroj postulas
ankaŭ transdonon de la aviadila vrako kaj ĉiuj ĝiaj fragmentoj.