http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148304

Leteroj de Chopin

28.01.2011

Kompakta disko enhavanta leterojn de Frederiko Chopin verkitajn de la komponisto en diversaj vivperiodoj aperos sur la pola merkato en marto. Tiu pollingva albumo inaŭguras  la tutan serion de similaj eldonaĵoj de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin. La plej malnova el la surbendig­itaj leteroj devenas el la 1824-a, la lasta en 1849-a jaro. Kiel taksas ekspertoj,  i.a. literaturisto Ernest Bryll, Chopin verkis belegajn leterojn, kiuj estas taksataj kiel  perloj de epistolo­grafio eĉ fone de la tuta  epoko, en kiu letere mesaĝis al siaj amikoj kaj konatoj tiaj steluloj de la pola lingvo kiel Juliusz Słowacki aŭ Cyprian Kamil Norwid. La leteroj de Chopin distingiĝas per  lingvofajneco,  riĉo plena je komparoj kaj proverboj.