http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148442

El la E-movado

31.01.2011
En nokto de la Muzeo okazinta la 28an de januaro Kroata Esperanto Ligo partoprenis per granda programo en Kroata lerneja Muzeo: oni ekspoziciis tie la kompletan  ĉambron de Antonija Jozičić,  en kiu ŝi esperantigis en la jaro 1910  la kroatan romanon KONFESO de Milka Pogacic. Tiu romano aperis ĉinlingve en Ŝanhajo en 1931 kaj estas konsiderata la unua traduko de la kroata literatura verko en la ĉinan. Tial al la nokto kunlabore kontribuis Katedro pri sinologio de Zagreba Filozofia fakultato; oni legis  por la publiko ĉapitron en la ĉina. Instruistinoj el la urbo Kostajnica, kie la verko estis tradukita, kreis teatraĵeton pri la verko, kiun en Esperanto legis Spomenka Stimec.  Okazis prezento de Esperanto kaj enkonduko al la lingvo. Vizitinoj povis lerni ĉinan kaligrafion. La programo dumnokte ripetiĝis tri fojojn. La eskpozicio daŭre  estas vizitebla.