11 koncertoj de Sinfonia Varsovia eblos
ĝui en Nantes kadre de la februara festivalo La Folle Journee. Ĝia gvidmotivo
estas “"Titanuloj. De  Brahms ĝis Strauss".
La pola orkestro partoprenas la  festivaleldonojn
ekde la komenco,  do jam de 17-jaroj. En
ĝia plenumo francaj muzikŝatantoj povos ĝui la muzikon de Liszt, Brahms kaj
Wagner. Muzikistojn gvidos  George
Tchitchinadze kaj  Michel Corboz. La
festivalaj koncertoj daŭrantaj de mateno ĝis vespero samtempe en kelkaj
proksime situantaj lokoj okazos dum kelkaj tagoj. Ĉiu el ili daŭras ĉirkaŭ 45
minutojn. Favorprezaj  biletoj favoras amasan
partoprenon ne sole de la ŝatantoj de la klasika muziko. Pasintjare la diverslandajn
eldonojn de La Folle
 Journee, kiuj estis dediĉitaj al Frederiko Chopin partoprenis
pli ol 400 mil
personoj.