Preskaŭ tri kvaronoj de poloj, ĉar 73 procentoj de la
socio opinias, ke en la rilatoj polaj-germanaj necesas koncentriĝi pri nuntempo.
Laŭ 20 procentoj de poloj en niaj kontaktoj plej gravas historio. Tiajn rezultojn
alportis la opinisondado efektivigita por la Pola Instituto de
Publikaj Aferoj. La rezultoj estis prezentitaj en la varsovia sidejo de Konrad Adenauer-Fondaĵo.
Laŭ ĝia estro Stephan Georg Raabe tiuj donitaĵoj elmontras, ke Pollando kaj
Germanio elformas ĉiam pli firman komunumon de interesoj alrigardantan la estontecon.
Samtempe tamen la historio daŭre restas delikata afero en la rilatoj inter ambaŭ
landoj.