http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148445

Poloj evakuitaj el Kairo

31.01.2011

La konzerno Pola Minindustrio Nafta kaj Gasa informis en speciala komuniko pri la efektivigita evakuo de ĝiaj laborantoj el Kairo. Surloke laboras sole egiptaj dungitoj de la firmao, kiu serĉas tie nafton kaj gason ekde la 2009-a jaro. La elteriga procezo okazas senperturbe. La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj severe malkonsilas al poloj forveturi al tiu ĉi lando ripozcele. Marde al Egipto flugos speciala aviadilo, kiu ebligos al polaj turistoj ĉesigontaj sian feriadon reveni al la hejmlando. Kiel informis la ministerio,  se la situacio en Egipto akiriĝos la evakuo de polaj civitanoj okazos helpe de militistaj flugmaŝinoj. Aktuale en Egipto troviĝas kelkaj mil poloj.