http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=148446

Estonteco de Eŭropo

31.01.2011

La  ĉefministro Donald Tusk partoprenas lunde la 5-an Koherigan Forumon en Bruselo, dediĉitan al tiu vefto de la unia politiko. Ĝia celo estas egaligi evolu­diferencojn inter la unuopaj uniaj regionoj. La forumo estas dediĉita al la temo “Investado en Estontecon de Eŭropo: Strategio de la Regiona Evoluo 2020.”  Laŭ la pola politikisto la kohera evoluo estas la unusola maniero certigonta al la Unio lertan funkciadon, aparte en la kriza periodo. Donald Tusk aldonis, ke por Pollando aparte gravas energetikaj ligoj inter la nordo kaj la sudo de la Malnova Kontinento. Li esprimis la esperon, ke parton de tiurilataj agadoj eblos sumigi en la dua duono de la 2011-a dum la pola prezidanteco en la Eŭropa Unio. Pri graveco de la energetikaj konektoj ene de la Unio parolis ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Komisiono,  Jose Manuel Barroso.