http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=28698

Profilakto de birddevena gripo

18.10.2005
Ministro por la agrikulturo, Jerzy Pilarczyk, ripetis sian alvokon, ke oni observu lian decidon lige kun la minaco de birddevena gripo. Laŭ lia decido necesas interalie teni kortbirdojn en fermitaj ejoj. Aktuale por kortbirdoj ekzistas danĝero infektiĝi per malsano de migraj birdoj. Preparoj al kontraŭagado de birddevena gripo estas marde temo de la urĝe kunvokita renkontiĝo de la uniaj ministroj por eksterlandaj aferoj, kiu okazas en Luksemburgo.