http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=32743

Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro - 07.02.2006

07.02.2006
Neniu povas indiferente rilati al la lastaj eventoj sur la internacia areno – elvokitaj per la subtakso de la religiaj sentoj kaj impresiĝemo de islamanoj - kaj mi ne dubas, ke esperantistojn tiuj eventoj tuŝas en maniero aparta. Verŝajne neniu estas tiom profunde konvinkita pri la bezono respekti alies kulturon, tradiciojn, religion kiel ĝenerale la esperantoparolantaro [ni ne parolu pri esceptoj], esperantoparolantaro, kiu gvidas sin per la motivo ekkoni kaj kompreni, sen trudi sian starpunkton kaj siajn valorojn aŭ prezenti falsan pritakson, neniel ofendi.
Iu en la plej reliefaj helpiloj por ekkoni kaj kompreni la ĉirkaŭantan nin mondon en la E-komunumo estas por mi IKEL [Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj] kaj ĝia organo „Etnismo”. Kiel informas ĝia lasta numero la vilnjusa IKEL-membrokunveno fariĝis ankaŭ la okazo por emfazi apartajn dankojn al Uwe Joachim Moritz, kiel skribis en sia dankletero la nuna prezidanto Daniele Vitali – la patro de ambaŭ iniciatoj. Ia. ni legas: ..”li volis aktive reagi al la defioj de la mondo, kaj vidis ambician, sed realisman perspektivon por la Esperantomovado en ties transformiĝo al movado por ĝenerala lingva diverseco” – fino de la citaĵo. La nuna IKEL-prezidanto reference al la dividita ankoraŭ en la 80-aj jaroj mondo atentigis pri la merito de Uwe Joachim Moritz, kiu – denove la citaĵo - „fajfante pri [……] du regantaj ideologioj uzadis Etnismo-n kaj la internacian lingvon Esperanto kiel malgrandan, sed efikan pafilon por protesti kontraŭ ĉiuj malrespektoj de etnaj kaj lingvaj rajtoj, evoluigante propran idearon, kiun li trafe nomis „etnismo”, kaj kiu rapide ĉirkaŭigis lin de aliaj nekonformiĝemaj esperantistoj. Etnismo estas ideo laŭ kiu ĉiuj etnoj [aŭ popoloj, aŭ homgrupoj kun propra tradicia kulturo] rajtu je elekto de sia estonteco, kaj tiu „ĉiuj” estas baza por kompreni la novecon de la ideo en la socio, kie ĉiu oficiala ideologio dividas la mondon inter bonaj kaj malbonaj, kaj kompreneble vidas nur siajn proprajn historiajn postulojn kaj argumentojn”.
Certe ampleksa citaĵo, sed mi kredas ke absolute pravigita pro la graveco de tiu laboro, pro la aktualeco de la defioj efektivita de Uwe Joachim Moritz kaj liaj kunlaborantoj kaj sekvantoj. En la lasta „Etnismo” ne temas sole pri tiu ĉi unusola referenco al la lasta UK – ĉar ĝi raportas ankaŭ pri la trapaso de la tuta membrokunsido, kaj ankaŭ aperigas prelegon prezentitan en Vilnjus, kiel laŭ Aloyzas Gudaviĉius aspektas la etna situacio kaj etnaj liberecoj en Litovio. Samnumere ni trovas krome plenmanon da kontribuoj pri endanĝerigitaj popoloj. La leganto baze de raporto pri la oktobra manifestacio en St-Nazaire ricevas pliajn informojn pri la situacio de la bretonoj en Francio; Hector Alois i Font raportas pri la okazinta sammonate granda manifestacio en Okcitanio – kie venis reprezentantoj de diversaj lokoj de la „okcitana spaco” por pledi por la okcitana lingvo, al kiu manifestacio IKEL direktis subtenan leteron. La sama aŭtoro proksimigas situacion en Katalunio. „Etnismo” notas la fakton, ke ekde la mezo de la pasinta jaro en EU oficialiĝis la irland-gaela kiel la 21-a lingvo de la komunumo. La redaktorino de la informilo Nicole Margot raportas pri sia partopreno en renkonto kun la estrino de mapuĉaj indianoj [vivantaj lime de Ĉilio kaj Argentino] okazinta en Ĝenevo, aliflanke la nuna IKEL-prezidanto Daniele Vitali informas pri sia renkonto kun alia reprezentanto de indianoj – ĉifoje el Kolombio – akuako, Imer Villazon Aria, kiu venis al Eŭropo peti subtenon por sia etno ia. de EU. Multaj prietnaj informoj kaj aparta paĝo dediĉita al la korsika poemo „Juna Paŝtisto” kompletigas ĉi tiun denove enorme interesan numeron de IKEL-gazeto.
Multajn interesajn informojn kaj raportojn enhavas ankaŭ aliaj E-periodaĵoj, atingantaj nian redakcion. Hodiaŭ mi ŝatus ankoraŭ mencii laŭeble multajn, kiuj eble modestaj laŭaspekte riĉas per informoj vaste diskonigendaj. Tia estas ekzemple la 4-paĝa informilo „Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio”. Ahto Kaljusaar unuapaĝe referencas al la kongresaj tagoj, elstarigante la fakton, ke la unuan fojon en la historio de E-kongresoj la oficiala reprezentanto de Estonio, konsulo plenumanta la ambasadoran oficon en Litovio salutis kaj parolis en la estona, menciante la interlingvistikan agadon en la Tartua Universitato kaj apartan rolon ĉi-kampe de konata interlingvisto, ankaŭ esperantisto profesoro Paul Ariste. Tiun elpaŝon dum UK memoras verŝajne ĉiuj partoprenintoj de la vilnjusa kongreso, sed la informilo de EAE riĉenhave raportas ankaŭ pri aliaj eventoj disvolviĝintaj konkekse kun Tartu kaj interlingvistiko. Ia. temas pri la partopreno de Madis Linnamaegi en la oktobra kunveno kaj konferenco de GIL, kies membro li estas - en Berlino. Temas ankaŭ pri pli frua vizito de Brian Moon en la Tartua Universitato, kie li lekciis pri tradukado. Ni ĉeeokaze povas ekscii, ke ĉi tiu konata esperantisto, laboranta en en tradukservo de la Eŭropa Komisiono lige kun EU-vastiĝo lernis la finnan kaj estonan kaj kiel sola denaska anglalingvano okupiĝas pri la estonaj tradukoj al la angla.
Malgraŭ ŝajnoj la bulteno de aŭstraj fervojistoj „Aŭstria Fervojisto” tute ne okupiĝas sole pri la fakaj aferoj, kvankam la lastan numeron inaŭguras la informo kiamaniere malaperis en Linz ZEO-monumento de apud landregistara konstruaĵo lige kun la konstruo de nova fervoja ĉefstacio kaj la kovrilpaĝo prezentas kolorbilde la nunjaran kongresurbon de IFEF - Ŝanghajon. Unu plena paĝo de la informilo estas dediĉita al la konata jam vaste raporto de la profesoro Francois Grin pri la malavantaĝoj de la lingva hegomonio favore al la angla ne nur por Francio, sed ankaŭ por ĉiuj neanglalingvaj ŝtatoj de EU. Evidente ni danke elstarigas ĉiam laŭeble aktualajn informojn en „Aŭstria Fervojisto” pri Esperanto en diversaj radiofonioj. Bedaŭrinde koncerne nian redakcion – pro multaj lastaj ŝanĝoj, kiuj venis neantaŭanoncite lastatempe - tiuj informoj en „Aŭstria Fervojisto” ne estas plu aktualaj, mi tamen certas, ke venontfoje ili aperos jam kun ĉiuj necesaj korektoj. Unu el la plej emociigaj informoj en la bulteno de aŭstraj fervojistoj estas tiu ligita kun la 100-jariĝo de Max Finkenzeller, kies jubileo-omaĝon partoprenis ankaŭ esperantistoj. Tiu bone konata esperantisto kaj naturamiko lige kun sia jubileo ricevis ne nur florbukedon de la aŭstra prezidento, sed ankaŭ personan gratulleteron, en kiu tiu ĉi menciis la personan konatiĝon kun jubileulo kiel naturamiko.
Al la 100-jarulo, Max Finkenzeller sian atenton dediĉas ankaŭ la lasta, 185-a numero de „La Migranto”, ligilo de Esperantistaj Naturamikoj. La revuo aparte elstarigas lian rolon de la unua redaktoro kaj kunfondinto de „La Migranto” kaj kelkajn el la organizitaj de li naturkonigaj aranĝoj. Krome sub la historia foto el la 1951-a jaro kiam estis starigita TANEF ni ekscias pri la historio de la Naturamika Movado kaj aktivantaj en ĝi esperantistoj, ĉefloke evidente kun Max Finzenkeller. Bedaŭrinde kiel ni samtempe ekscias la decembra numero de „La Migranto” estas la lasta, ĉar la nuna redaktorino rezignis pri la redaktdo pro la oktobra decido de Naturamiko Internacia nuligi ĉiujn fakgrupojn, inkluzive de TANEF. Al la decembra numero estis aldonita enketo, per kiu oni deziris kolekti la ideojn de la legantoj pri la sorto de la revuo kaj TANEF. Dume la revuo kiel ĉiam enhavas multajn interesajn kontribuojn, ekzemple pri la protekto de birdodiverseco en Eŭropo, esperantista migrado en la badenia vitejregiono, pri la ŝanĝoj en la nederlanda flaŭro en la 20-a jarcento, efikoj de klimatŝanĝo al la meditereanea kaj montara regionoj, pri endanĝerigo de maloftaj plantoj per fosfato, pri ŝanĝiĝoj en la naturo, pri fideleco aŭ malfideleco de birdpartneroj. Verdire ne ofte ni donis apartan atenton al tiu ĉi interesa kaj valora periodaĵo. Restas sole la espero, ke eble iuforme ĝi pludaŭros.
Alia periodaĵo esperantlingva, kiu celas popularigi ekologiajn kondutojn estas „Puraj Pulmoj”. Ĝia decembra numero signas interalie la 10-jariĝon de Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj, ĉirkaŭ kiu kaj ĝia organo grupiĝas aktive 28 membroj kaj 51 pliaj interesiĝantoj en 29 landoj. La modestaspekta revueto prezentas informojn el diversaj landoj pri tio, kiel ŝanĝiĝas la socia konduto rilate al la fenomeno de la fumado. El la lasta numero evidentiĝas ekzemple, ke sukcesaj procesoj en Usono kontraŭ tabakproduktaj konzervoj influis la rezonadon en aliaj landoj, en kiuj ankaŭ venis akuzoj kontraŭ cigaredproduktaj konzernojn pro fumdevenaj malsanoj, sed ankaŭ pri la krominformado – ekzemple en Aŭstralio - ke leĝera cigaredo ne signifas cigaredon „pli sanan” ktp. Ni ekscias krome ia. pri tio kiel malsame virinoj kompare al viroj reagas je la fumado, kaj kiel ekzemple aspektas la fumproblemo en Ĉinio. TADEN samnumere informas, ke dank al la kotizoj verŝajne en la nova = tio estas la nuna jaro aperos tri laŭvicaj numeroj de ĝia organo.
Barbara PIETRZAK