http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=33844

Trarigardo de la E-Gazetaro - 07.03.2006

07.03.2006
Nur antaŭ kelkaj tagoj atingis nin laŭvica, interesa numero de „Israela Esperantisto”. Ĝi ne sole spegulas la ĝisdatajn aktivadojn kaj kaj skribas pri aranĝoj de la tieaj aktivuloj, inter kiuj ni legis pri la novembra sukcesa 6-a Komuna Israela Esperanta Semajnfino, pri sukcesaj intervenoj de esperantistoj en gazetoj kaj eĉ en televido, cetere ne sole israelaj. Junaj arabaj esperantistoj Fidaa Moghrabi kaj Ŭasin Zaher, kun kiuj mi mallonge renkontiĝis dum IJK en Zakopane estis intervjuitaj de la arablingva magazino „Al-Madina”, do ili uzis la okazon ia. doni infomojn pri Esperanto, dividi la impresojn pri la junulara kongreso. Siajn apartajn travivaĵojn pri la estado en Pollando dividas en la lasta „Israela Esperantisto” Maja Wandel. Ŝi priskribas sian partoprenon en la mezlernejana vojaĝo al Pollando spure de Holokaŭsto, kiun sur la teritorio de Pollando efektivigis nazioj. La rakonto plenas je emociigaj priskirboj, sed ne mankas la informo, ke okazis ankaŭ vizito en la varsovia juda tombejo ĉe la tombo de Zamenhof. Kiel skribas Maja WAndel: „Mi rakontis al la tuta grupo pri Zamenhof kaj Esperanto, […] kiel li kreis Esperanton por la internacia paco. Poste la gvidanto disdonis flugfoliojn pri Esperanto kaj Zamenhof, kiujn oni preparis speciale por la delegacioj al Pollando. Ĉiuj tre interesiĝis pri Esperanto kaj eĉ volis ke mi instruu ilin. Dum la tuta vojaĝo ni kantis unu kanton [„estas la tuta mond’ tre mallarĝa pont’]; mi instruis la vortojn en Esperanto kaj ĉiuj tre entuziasmiĝis. Ili interesiĝis aŭdi, ke mi estas denaska parolanto de Esperanto kaj partoprenis kongresojn en multaj landoj, kie mi konatiĝis kun infanoj de la tuta mondo” fino de la citaĵo
. Tio estas tre valora atesto de Maja, kiun apudas la informo, ke dum la vizito de la juda tombejo en Varsovio la delegacioj supraĵe mencias D-ron Zamenhof ĉe ties tombo. Sed antaŭ 2 jaroj estis pretigita speciala flugfolio por ELI, kiun oni disdonas al judaj gelernantoj ĉe la tombo. Ĝi hebree kondukas tra la fruhistorio de Esperanto, persekutoj fare de nazioj ĝis la nuntempo, inkluzive informojn pri la israela movado. La kortuŝan raporton de Maja Wandel akompanas fragmento de teatraĵo de israela verkistino, Lea Goldberg rilatanta al la milito kaj al la dummilita kaŝado de judoj. Talente tradukis ĝin Doron Modan, kiu samnumere kontribuas per aliaj valoraj artikoloj kun la historia karaktero. Jam tia estas lia enkonduka artikolo pri „La unua esperantisto en Israellando”, kiu alude al la ekzistinta en la 1908-a jaro E-rondo en Jersualemo, malkovras kelkajn nekonataĵojn ligitajn kun ĝia prezidinto, germana katolika pastro E. Schmitz, kiu venis al Jerusalemo, kiel direktoro de la katolikaj institucioj en Israelo. Cetere, kiel malkovris Doron Modan pastro Schmitz estis ankaŭ amatora zoologo, klopodanta kolekti pajloŝtopitajn bestojn aperantajn en la Bilbio. Tiu kolekto ŝajne perdita tamen estis retrovita en la 1978-a jaro. Doron Modan ĉi-numere ne sole referencas al la origino de la E-movado en Israellando, sed krome prezentas laŭvican historian kontribuon. Temas pri la dua kaj la lasta parto dediĉita al la klopodoj fondi Proksimorientan E-Ligon, kio ŝajnis en la 1944-a jaro afero reala. Ni ricevas do la alrigardon al la aktivado de Egipta E-Asocio kaj Palestina E-Ligo por kies sortoj la milito de la 1948/49 evidentiĝis ekstreme malsamfruktoporta. Dum Egipta E-Asocio ĝi signifis velkon, por Palestina E-Ligo, kiu transformiĝis en E-Ligon en Israelo ĝi signifis evolusojlon. Parolante pri la decembra numero de „Israela Esperantisto”, ne eblas ne mencii ankoraŭ iun historian referencon. Ĉi-foje temas pri fotokopio de poŝtkarto de Zamenhof el septembro de la 1911-a pri la temo E-o kaj religio. Ni citu ĝin laŭvorte: „Al ĉiuj, kiuj diras, ke Esperanto batalas kontraŭ religio – skribas Zamenhof - volu montri la Bulonjan Deklaracion pri la esenco de la esperantismo. Kontraŭ intencaj kalumniantoj helpos neniaj vortoj. Al via entreprenanta revuo mi deziras plej bonan sukceson. Mian fotografaĵon mi ne bedaŭrinde ne havas – via L. Zamenhof”. Bedaŭrinde ni ne scias, al kiu estis adresita ĉi tiu historia karto, kiun al la revuo disponigis Boris Kolker.
En siaj enkondukaj vortoj Doron Modan deklaras, ke ĉi-foje la revuo ne israelaj esperantistoj perefere estas literatura kaj ne historia – kion kiel vi rimarkis mi iom kvazaŭ misprezentis. Sed ja mi jam menciis fragmente tradukitan dramon de israela verkistino. Krome ĉi-numere troviĝas vera perleto, fajna traduko de tre fama parolado el la ŝekspira „Kiel plaĉas al vi”, en la traduko de tia majstrino, kiel Marjorie Boulton, konfeson pri malkabeo deklaras Krys Ungar – kvankam verdire temas pri poemo el la 2004-a jaro. Mallonge „La duakanonajn librojn” recenzas Doron Modan.
Se temas pri literaturaj frandaĵoj, kiel tiajn ni traktas ĉiujn numerojn de la islanda „La Tradukisto” . La novembra numero venis kun la bondeziroj por la 2006-a jaro kaj la espero, ke fidela leganto denove trovos laŭvican numeron de la revuo ĝuinda. Tiel estas evidente. Ĉi-foje krom du prozospecimenoj, referencantaj al malsamaj historiaj periodoj – fora antikvo kaj nuntempo ni ricevas kelkajn poemojn en la brila traduko de Baldur Ragnarsson. Krom la literatura materio la leganto trovas kiel ĉiam skizajn biografiajn notojn pri la verkoaŭtoroj. Kiel kutime „La Tradukisto” estas dulingva, ĉar krom la islandaj literaturaĵoj kun kiuj povas konatiĝi e-leganto ankaŭ islanda leganto ricevas specimenojn de la alilingvaj literaturaĵoj. E-o fariĝis pontlingvo el la nederlanda por islandigi la novelon Frank Roger „La brulanta virino”, el la E-originalo aperas rekte iu el la lastaj poeziaĵoj de Jorge Camacho.
Ankoraŭ iu decembra revuo troviĝas hodiaŭ surtable. Ĉi-foje temas pri la peridaĵo de esperantistaj medicinistoj „Medicina Internacia Revuo”. Gravan komencan lokon en la lasta numero [la revuo aperas laŭ la ritmo dufoja dumjare] okupas la adiaŭaj artikoloj kun nekrologaj rememoroj pri la forpasintaj figuroj de la Universala Medicinista E-Asocio, d-ro Masayuki SAIONJI kaj d-ro Balάsz Szemők. La figuron de d-ro Masayuki SAIONJI, senlaca disvastiganto de Yumeiho Terapoio rememoras Gholamreza Azarhoushang, dum d-ron Balάsz Szemők, la estron de la stomatologia Sekcio de UMEA d-ro Imre Frenczy. Kaj la rememorinta kunlaboranto de d-ro Masayuki SAIONJI kaj ankaŭ la redaktoro de MIR - d-ro Wlodzimierz Opoka atentigas, ke d-ro SAIONJI ne nur popularigis en la mondo la kuracmetodon Yumeiho, sed ankaŭ multe laboris por disvastigi Esperanton, samtempe senavare financhelpante al UMEA kaj esperantistoj en multaj landoj. Kiel kutime ankaŭ la decembra numero de „Medicina Internacia Revuo” enhavas multajn fakajn artikolojn de diversaj medicinaj kompetentuloj. Krome la leganto trovas ampleksajn raportojn pri la 15-a Internacia Medicinista E-Konferenco en la bulgara Plovdiv [kun multaj fotoj] kaj pri la jarkunveno de UMEA dum la litova UK. La redaktanto de la revuo menciante la nunjaran kongreson de medicinistoj en Hungario - pri kiu iom pli ampekse informas d-ro Imrre Ferenczy - jam aludas al tiu, kiu okazos post du jaroj en Krakovo lige kun la 100jariĝo de UMEA. En tiu kunteksto li mencas la prilaboradon de historio de UMEA kaj de biografioj de eminentaj esperantistoj, samtempe medicinistoj.
La unuan fojon atingis nin Jerusalema Bulteno „Jebulo”, kiu multan lokon dediĉas al homekologio. Krom aparta informilo pri homekologio ni trovas aldone ankaŭ prelegon de Jeremi Gishron, prezidanto de E-Instituto en Jerusalemo, prezentitan dum Strategia Forumo „Kreado de Baza Unueco en Multkultura Eŭropa Unio”. Ĝi konatigas kun nova, la tutan homaron harmoniigonta vivstilo HOMEKOLOGIO, la moderna vojo al realigo de la Zamenhofa vizio pri tuthomara harmonio eĉ por ĝustigo de la nuna evoluo al tutmondiĝo.
Prokismiĝante al la fino de nia nunsemajna renkontiĝo ni danku ankoraŭ pro la lastaj numeroj de la grupa bulteno el la hispana Valladolid „Fido de Espero” – en kiuj sinsekve ni estis atentigitaj pri la problemo de la poulado de la natura medio en la kunteksto de problemoj ĉirkaŭ la akcepto de Protokolo de Kioto. La laŭvica bulteno donas la alrigardon al la origino de la Fondaĵo Esperanto de Hispana E-Federacio.
Kaj ankoraŭ fine afabla konfirmo de du laŭvicaj numeroj de „Inter Ni” – la ĉiumonata gazeteto por esperantistoj en la kanada Novskotio. Januare ĝia redaktoro Bob Williamson interese felietonis pri du pontoj de Halifakso, kio fine inspiras lin starigi la demandon pri la ekuzo de la pontlingvo faciligonta la lingvokomunikadon kaj internacian kunvivadon. Tiun felietonon apudas la recenzo de Jorma Ahomaki pri la Historio de Esperanto de Korĵenkov. Tiu ĉi kontribuo ja reliefe elmontras, ke la gazeto atingas ankaŭ forajn lokojn, kaj la kanadaj legantoj ankaŭ. Nu, konfirmas tion la februaro numero, al kiu kontribuas aŭtorinoj el Kanado kaj Rumanio. La unua interese priskribas sian veturon –en Skotlando, la alia en Bulgario. Prave atentigas la redaktoro, ke leginte tiujn artikolojn en februaro – nu, niakaze ni jam en marto – ni jam povas revi pri la espereble propra somera vojaĝo.
Barbara PIETRZAK