http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=34584

KOLBUSZOWA - 26. 03. 2006

24.03.2006
Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la eksterordinara urbeto. Temas pri Kolbuszowa en la suda Pollando situanta apud la rivero Nilo. Sendube, eĉ multaj poloj ne scias, ke por admiri Nilon oni ne devas veturi al Afriko, kvankam sincere dirante - en la pola kazo - oni prefere devas paroli pri Nil – rivereto. Ĝi longas 12 kilometrojn kaj vastas 2 metrojn, kio kompare kun la famega afrika Nilo, estanta unu el la plej longaj riveroj sur la tero, tuj elmontras la miniaturecon de la pola.
Dum jardekoj la loĝantoj de la regiono nomis la riveron Młynówka, de la pola vorto >Młyn< – muelejo, pro multaj akvomueliloj troviĝantaj ĉe ĝiaj bordoj. Kiam en la 19-a jarcento aŭstraj oficistoj prilaboris detalajn mapojn de Galicio – kiu rezulte de dispartigoj ektroviĝis ene de Aŭstrio – ili simple tradukis la nomon Młynówka germanen kaj tiamaniere la rivero ricevis la nomon Műlenbach. Sed jam 20 jarojn pli poste, verŝajne pro skrib-eraro sur la mapoj videbliĝas la nomo Nilbach, kiun la loĝantoj komencis uzi en la mallongigita formo Nil.
Kun tiu ĉi historio rivalas ankoraŭ alia loka legendo laŭ kiu grafo, posedanto de urbeto Kolbuszowa estis granda admiranto de Afriko, kiun li cetere multfoje vizitis. Reveninte hejmen post siaj multaj vojaĝoj li ŝanĝis la nomon de la rivero omaĝe al la afrika mirindaĵo, kiu lin plej fascinis dum lia lasta ekspedicio. Sed, kiel klarigas la lokaj historistoj la romantika rakonto ne verkonformas simple pro la fakto, ke la grafo estis hejm-amanto kaj nenien vojaĝis. Tamen, sendepende de la deveno de rivernomo ĉiu turisto en Kolbuszowa sendube volonte vizitas la restoracion „Krokodilo”, situantan ĉe la bordo de Nilo.
Sed Kolbuszowa estas vizitinda loko ne sole pro tiuj anekdotoj. Tuj ni diru, ke la radikojn de la urbo kaŝas la ombro de forgeso. Kolbuszowa kiel vilaĝo aperas en la dokumentoj nur en la komenco de la 16-a jarcento. Jarcenton pli poste ĝi jam estis leĝe proklamita urbo, en kiu ĉiun laŭvican dimanĉon apud la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj el la 1513-a jaro estis okazantaj bazaroj. En la 17-a jarcento la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski permesis al Lubomirski familio - kiu estis posedanto de Kolbuszowa - pro la bravaga partopreno en bataloj apud Vieno organizi 4 kromajn bazarojn, logantajn la loĝantojn de la tuta regiono. La posedanto de Kolbuszowa, kiu por la urbo plej multe meritiĝis estis magnato, Józef Karol Lubomirski. Laŭ lia peto la plej elstara arkitekto estadanta tiam en Pollando Tylman el Gameren, alikonstruis kaj modernigis la lokan palacon. Liaj arkitekturaj ideoj estis tiom eksterordinaraj kaj novecaj, ke la palaco malgraŭ tio ke ne masonita, sed ligna ravis ĉiujn vizitantajn ĝin personojn.
Sed, Kolbuszowa famis ne sole pro la palaco. Dank’ al subteno de Józef Karol Lubomirski vigle evoluis en ĝi la ligna industrio. Oni produktis tie mondkonatajn lignajn meblojn kaj kverkajn pargetojn. Dum jardekoj regis eĉ la konvinko, ke malfacilas trovi la palacon, biendomon aŭ eĉ burĝfamilian domon, en kiu ne troviĝus mebloj kaj pargetoj el Kolbuszowa. Dank’ al tiu ĉi industrio la malgranda loĝloko fariĝis plej granda centro de la ligna industrio en 18 jarcenta Pollando. Sendube la brilan evoluon de la industrio influis la dokumento de Józef Karol Lubomirski el la 12-an de januaro de la 1700-a jaro, baze de kiu metiistoj povis establi propran gildon kaj zorgi pri ĝia evoluo.
Nun la menciita palaco apartenas al la historio. Post la morto de sia plej elstara posedanto, ĝi estis forlasita de la korteganoj kaj pro la familiaj kvereloj restis forlasita kaj kun la tempofluo kadukiĝis. Fine de la 18-a jarcento la nova posedanto de Kolbuszowa Jerzy Tyszkiewicz ordonis malkonstrui la palacon. Hodiaŭ sur ĝia loko troviĝas infanvartejo. Pri la fora historio memorigas sole la ĉirkaŭkreskantaj ĝin malnovaj ekzotikaj arboj, la naturspuroj de la iama bela italstila parko, kiu apudis la palacon de Lubomirski-familio.