Inkluzive dimanĉon pilgrimvizite gastas en Pollando papo Benedikto la 16-a. Ĉiuj lokoj de li vizitataj estas ankaŭ amase vizitataj de tiuj poloj, kiuj volas esti proksime de la papo, proksime de la granda amiko de Johano Paŭlo la 2-a. Tial ankaŭ ni volas inviti vin gesinjoroj enpaŝi tiujn ĉi lokojn.
Sian pilgrimviziton la Benedikto la 16-a inaŭguris en Varsovio – la urbo - kiel substrekis la pola prezidento - simbolanta la heroecajn kaj tragikajn sortojn de nia lando. Atestanto de ili estas ankaŭ la luterana preĝejo de la Sankta Triunuo, en kiu okazis ĵaŭde la ekumena renkontiĝo. Ĝia historio estis inaŭgurita la 15-an de januaro de la 1777-a jaro, kiam protestantoj ricevis de la pola reĝo privilegion permesantan elkonstrui ilian sanktejon. Pri la favorrilato de la katolika reĝo sendispute atestas la fakto, ke Stanislao Augusto Poniatowski mem elektis ĝian arkitekturan projekton, aŭtoritan de Szyman Zug. Ĝi ne estis la unua protestanta sanktejo en Varsovio. Malgraŭ la fakto, ke Pollando de jarcentoj estas katolika lando neniam en ĝi okazis la religiaj persekutoj. Jam en la 16-a jarcento la hetmano Jan Zamoyski diris en la pola sejmo, ke „li lasus fortranĝi al si la manon, por ke alikredantoj konvertiĝu, sed samtempe li akcentis, ke li preferus, ke oni fortranĉu al li ankaŭ la alian, se tio estus okazonta perforte”. La solena inaŭguro kaj konsekro de la luterana sanktejo okazis la 30-an de decembro 1781. Ĝi estas perlo de la fruklasikisma arkitekturo en Varsovio, tamen viglas en ĝi ne sole la religia vivo, sed ankaŭ la arta. La konstruaĵo famas en la tuta Pollando pro bonega akustiko, tial koncertas tie pluraj muzikistoj kaj orkestroj.
La preĝejo de la Sankta Triunuo estis ruinigita komence de la 2-a mondmilito, kiu eksplodis la 1-an de septembro 1939. Nur du semajnojn pli poste la sanktejo estis pribombita kaj parte rujnigita. Ĝia rekonstruo estis inaŭgurita tuj post la milito, kvankam la unua diservo okazis tie nur en la 1956-a jaro.
La sekva urbo laŭ la pilgrim-itinero de Benedikto la 16-a estis Częstochowa. La urbo fama en la tuta mondo pro la miraklofara pentraĵo de la Dipatrino kaj paŭlena klostro ĉe la Hela Monto. Ĝi estas loko profunde ligita kun la pola historio, tie decidiĝis la sortoj de la pola-sveda milito en la 17-a jarcento, tie - kiel diris papo Johano Paŭlo la 2-a - poloj ĉiam estis liberaj, ankaŭ dum la plej mornaj jaroj de la komunista regado. La Helan Monton vizitas ĉiujare ĉirkaŭ 5 milionoj da pilgrimantoj el la tuta mondo. Ĝia aparta fenomeno estas la piedaj pilgrimoj amasaj aparte en aŭgusto. Tiamaniere atingas Ĉenstohovon - 200 mil personoj jare. La plej longa pilgrimitinero longas 600 kilometrojn kaj oni bezonas 20 tagojn por atingi la celon. Sed, Częstochowa estas ne sole la pilgrimcelo, ĝi estas ankaŭ grava studenta centro pro la troviĝantaj tie 9 altlernejoj, kie kleriĝas 40 mil studentoj.
Parolante pri studentoj kaj pri la papaj pilgrimvizitoj oni tuj devas mencii Krakovon – la plej malnovan polan akademian centron - kaj troviĝantan tie, ĉe la strato Franciszkańska 3 palacon de espiskopoj. Super ĝia pordego troviĝas la plej fama en Pollando fenestro, de kiu papo Johano Paŭlo la 2-a bablrendevuis kun gejunuloj dum ĉiuj siaj pilgrimvizitoj.
Sed, la fenestro ne sole estis atestanto de tiuj ĝojplenaj momentoj. Dum la pilgrimvizito de Johano Paŭlo la 2-a en la 1999-a jaro la papo serioze malvarmumiĝis kaj ne povis aperi en la fenestro. 500 mil gejunuloj malgraŭ la pluvo preĝis sub ĝi favore al la papa sano. La palaco mem ekde sia komenco estas la episkopa rezidejo. Ĝi kreiĝis verŝajne ĉirkaŭ la 1384-a jaro. Dufoje damaĝis ĝin grandaj incendioj, la lasta fine en la 19-a jarcento. Tiam ankaŭ la palaco akiris nunan aspekton. Ĝi estas la 2-a laŭ la grandeco palaco en Krakovo, superas ĝin sole la reĝa Wawel-kastelo. Karol Wojtyła kiel episkopo loĝis en ĝi en la jaroj 1963-1978 kaj pli poste, jam kiel la papo estadis ĉiam, vizitante Krakovon. Ankaŭ dum sia estado en Krakovo Benedikto la 16-a haltis tie.
Sed, kiel Johano Paŭlo la 2-a emfazis mem, ke ĉio komenciĝis en Wadowice. Tial tiu ĉi loko ne povis manki en la pilgrimvizito de Benedikto la 16-a en Pollando. Karol Wojtyła naskiĝis en la domo ĉe la Kościelna, te. „preĝeja” strato. Kiel li mem rememoris, de siaj fenestoj li vidis la preĝejan sunhorloĝon kaj gravuritan sur ĝi surskribon „la tempo fuĝas, la eterneco atendas”.
En la duĉambra loĝejo komune loĝis la gepatroj kaj du filoj. Post la morto de la patrino kaj pli aĝa frato Edmund, kiu estis kuracisto, la patro kaj malgranda Karol restis en ĝi solaj ĝis la 1938-a jaro, kiam Karol Wojtyła kune kun patro transloĝiĝis al Krakovo. En tiu ĉi urbo li komencis filologiajn studojn pri la pola lingvo. Aktuale, en la domo troviĝas la Muzeo de Johano Paŭlo la 2-a.
Relative proksime de Wadowice troviĝas la sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska, konata tutmonde pro siaj Pasionaj Enscenigoj en la antaŭpaska periodo, kiujn Karol Wojtyła jam kiel infano partoprenis kune kun la patro. Tial ankaŭ tiun ĉi lokon vizitas Benedikto la 2-a, kvankam li estis tie jam kelkfoje, sed kiel kardinalo. En la loka preĝejo troviĝas unu el ĉirkaŭprenitaj per la plej granda respekto en Pollando pentraĵoj de la Dipatrino.
La unua informo pri ĝi devenas el la 3-a de majo de la 1641-a jaro. Laŭ la kronikaj donitaĵoj la pentraĵo troviĝanta, tiam en la biendomo de Paszkowski-familio ekploris per la sangoverŝaj larmoj. Ankoraŭ en la sama jaro Paszkowski-familio transdonis la pentraĵon al sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska, kies famo rapide vastiĝis. Ĝi ne malkreskis ankaŭ tiam, kiam ekleziĥierarĥuloj ordonis porteme meti la pentraĵon en preĝejan subterejon. Malgraŭ paso de la jaroj la amaso de pilgrimantoj ne malkreskis kaj finfine oni permesis denove prezenti la pentraĵon al la kredantoj. Solena krono de la bildo okazis en la 1887-a jaro. La papo Johano Paŭlo la 2-a, kiel dirite, vizitis tiun ĉi lokon plurvoje, kiel knabo, junulo, studento, pastro, episkopo, kardinalo kaj ankaŭ kiel la papo. Ĉi tie li celebris sian lastan sanktan meson en Pollando, en la 2002-a jaro.
Alia loko, kun kiu la pola papo estis forte ligita estas la sanktejo de la Dia Mizerikordo en la apudkrakova kvartalo Łagiewniki. La klostron de Monakinoj de la Mizerikorda Dipatrino oni establis tie en la 1889-a. Komence la 20-a jarcento loĝis en ĝi sankta fatulino Faustyna Kowalska, kiu transdonis al la mondo la mesaĝon pri la Dia Mizerikordo. La nova, daŭre plukonstruata sanktejo de Dia Mizerikordo en Łagiewniki apartenas al plej grandaj kulto-lokoj en Pollando. Konsiderante la nombron de pilgrimantoj ĝi jam superis la ĝis antaŭnelonge plej faman sanktejon de Pollando ĉe la Hela Monto. Cetere al Łagiewniki pilgrimas personoj el pli multaj landoj ol al la la portugala Fatima aŭ al franca Lourdes. La papo Benedikto la 16-a vizitas ĝuste hodiaŭ, sabate la 27-an de majo.
La lasta loko en Pollando, kiun vizitos la papo estas la koncentrejo Auschwitz-Birkenaŭ. Tiu ĉi loko ĉe la itinero de la papa pilgrimvizito vekis la plej grandajn emociojn de eksterlandaj raportistoj. Sed, tio estas ne sole la memorloko pri la plej dramecaj eventoj en la historio. Nun proksime de ĝi troviĝas la Internacia Domo de la Junularaj Rendevuoj. La ideo krei ĝin aperis lime de la 70-aj kaj 80-aj jaroj. Unue ŝajnis, ke la ideo krei rendevuejon por gejunuloj el diversaj mondopartoj, ebligontan al ili renkontiĝi kaj diskuti pri la pasinteco kaj malfacilaj problemoj en la interpaciĝo inter la nacioj estas tro dubtveka. Unuflanke neniu kontestis la bezonon krei similan lokon, aliflanke ĝia lokalizo ĉi-loke por multaj ŝajnis malĝusta. Decidfirman voĉon pri ĝia establo aŭdigis la eksaj malliberigitoj de naziaj koncentrejoj. La arkitektan projekton prilaboris germano Helmut Morlok kaj akceptis ĝin ĉiuj malliberigitoj, engaĝiĝnitaj en la elkonstruon de la Domo. Kiel facilas konjekti la konstulaboroj estis planitaj por pluraj jaroj, sed trunkoparto estis finkonstruita jam post jarduono, en la 1985-a jaro. En la sama jaro la Rendevuejo bonvenigis la unuajn grupojn de junaj poloj, judoj kaj germanoj, kiuj venis por diskuti pri malfacila heredaĵo de la komuna historio. Dum sia vizito ĉi-loke Benedikto la 16-a omaĝas ĉiujn ĝiajn viktimojn, ĉiujn viktimojn de la morna tempo de la germana totalismo.
Gabi Kosiarska