http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=39375

INOWROCŁAW

18.07.2006
Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al la malnova piastdinastia burgo, la pramalnova sidejo de la tribo Polanie, de kies nomo deriviĝas la nomo Pollando. Temas pri Inowrocław, troviĝanta en la norda Pollando, en la regiono Kujavio. En la historiaj dokumentoj la unuan fojon ĝia nomo aperas en la 1185-a jaro en la latina versio „Nowo Wladislaw”. Temis pri la dokumento de princo Leszek la Blanka. Kelkajn jarojn pli poste mencias ĝin la buleo de papo Celesteno la 3-a, en la 1193-a jaro. Ekde la 12-a jarcento Inowrocław estis kastelestra burgo kaj en la sama jarcento ĝi fariĝis la ĉefa urbo de la Kujavia Princolando, sekve la rezidejo de Kazimiro la Kujavia, kiu en la 13-a jarcento atribuis al ĝi la urborajtojn.
Inowrocław ofte estas difinata kiel „urbo sur salo”. La salproduktado kaj fekundaj nigraj grundoj favoris la tiean homsetladon jam ekde la 3-a jarmila antaŭ nia erao. Grandegan signifon havis la fakto, ke iam kondukis tra ĝi fama sukcena trako el la sudo de Eŭropo al la Gdanska Golfo. La rezidejo de la princa kortego logis Inowrocław en la rondon de granda politiko, kies parta signifo ligiĝis kun la proksima najbarado de teŭtonoj. La urboloĝantoj estis la atestantoj de grandiozaj eventoj, ia. politikaj kongresoj, kies organizantoj kaj mastroj ofte estis franciskanoj. Monakoj kun paroĥaj sacerdotoj engaĝiĝis ankaŭ en faman polan-teŭtonan proceson pri la Gdanska Pomerio, okazinta en la loka ĉefparoĥa preĝejo de sankta Nikolao, kie en februaro 1321 aŭdiĝis verdikto favora al Pollando.
Oni rakontas, ke ĝuste tiam kiam, teŭtonoj – invititaj de la pola princo Konrad la Mazovia - anstataŭ firmigi tie la kristanan kredon komencis ataki najbarojn, konkerante iliajn grundojn pere de minacoj kaj ĉantaĝoj kaj la blanka mantelo kun nigra kruco ne aŭguris pacon, sed timon kaj hororon okazis jena historio. Nome plurfoje oni klopodis persvadi al la teŭtonoj ilian fikonduton. Faris tion ankaŭ la reĝo Vladislavo, veninta el la litovaj ostaĝoj por edziĝi al la pola reĝino Jadwiga. Foje por la renkontiĝo kun teŭtonoj venis ankaŭ la reĝino mem. Teŭtonoj eĉ aŭdinte pravajn riproĉojn pri siaj krimoj ne ĉesis kalmunii la polan reĝon kaj la polan kavaliraron. Longe la reĝino aŭskultis pacience la mensogajn eltruniĝojn de teŭtonoj. Sed iumomente ekardis ŝia kavalireca sango. Leviĝinte la reĝino Jadwiga eldiris profetajn vortojn – „ankoraŭ dum mia vivo Dio sindetenas puni vin pro viaj krimoj, sed post mia morto Dio per la mano de mia edzo Vladislavo punos vin per la la mortofrapo. Neniam vi renaskiĝos, la malestiminda tribo”. Tion dirinte la reĝino forlasis la debatsalonon. Pasis jaroj, la reĝino mortis en la opinio de sanktulino. Kaj fine en la 1410 plenumiĝis la profetaĵo de sankta reĝino, Jadwiga. Dio punis teŭtonojn donanta al poloj la venkon sur la Kampoj de Grunwald.
Post la forigo de la teŭtona minaco Inowrocaław ĉesis esti areno de eventoj kun superregiona signifo, sed ĝia videbla falo okazis nur en la 17-a jarcento. Tio okazis interalie pro la svedaj invadoj, krome la urbon jen kaj jen plagis epidemioj. La plej damaĝa estis tamen la norda milito 1700-1721. La mizera jam tiam urbo estis tutece damaĝita de la garnizonantaj en ĝi svedaj, prusaj kaj rusaj trupoj. La urbestroj – unue poloj, kaj ekde la 1838 germanoj ne kapablis supervenki la stagnon. Tamen notendas, ke en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento ekviglis kulturaj societoj kun klare nacia, pola etoso. Evoluis la librolegado, muzika movado, sekretaj memklerigaj societoj. La kulturaspira batalo ne estus tiom elana, se ne aperus novaj ekonomiaj ŝancoj post la apliko de industriskala ekspluatado de la saltavoloj, rapida evoluo de la kemia industrio, nutraĵprodukta kaj tiu ligita kun la priservado de la loka agrikulturo. Tute novaj ebloj aperis post la proklamo de Inowrocław kuracloko, en kiu estis utiligitaj salubraj proprecoj de la salakvoj el la tieaj minejoj.
La malvenko de Germanio post la 1-a mondmilito kaŭzis, ke revivĝis la sendependigaj esperoj. La insurekcio de Wielkopolska-regiono la 6-an de januaro 1919 alportis al la urbo sopiregatan liberecon kaj aliĝon al Pollando. La libereco daŭris sole 20 jarojn. En la daŭro de la germana okupacio dum la 2-a mondmilito la loĝantaro de Inowrocław suferis senprecendencajn en sia historio reprezaliojn. Centoj da ĝiaj loĝantoj pereis en la loka malliberejo, en eksterordinare severa ostaĝejo en Blonie, en la ĉirkaŭaj arbaroj. Kelkaj mil estis ekzilitaj.
Sed ni revenu al la postmilita pacperiodo aparte al la lastaj tridek jaroj. Nome tiam sekvis la spaca evoluo de Inowrocław, kreiĝis novaj loĝkolonioj, industriaj establoj, lernejoj, sanatorioj, kulturaj kaj sportaj objektoj. Preskaŭ 80-mila plurfunkcia urbocentro ĉesis veki asociaciojn kun salo kaj salakvoj. Tamen tro intensa industria evoluo ŝanceligis la ekologian ekvilibron kaj malfavore influis la evoluon de la kuracloko. Antaŭ du jaroj la restrukturiga plano premisis konservi la kuraclokan-industrian karakteron de Inowrocław.
Nu, iom da atento ni donu al la lokaj vidindaĵoj. Post grandiozaj fortikaĵoj de Inowrocław restis ĝis nun sole du fragmentoj de la defendomuregoj. La aliaj fortikaĵoj formiĝintaj ĉikraŭ ili estas deĉifreblaj sole pere la malnovaj mapoj. Konstruitaj post la 1431 ili estis defendontaj la urbon kontraŭ denova invado de teŭtonoj kaj apartenas al la plej fruaj en Pollando artileriaj fortikaĵoj. Inter lokaj preĝejoj la atenton meritas la preĝejo de la Plej Sankta Maria Virgulino el la 12-a jarcento. Ĝi estas la plej malnova kaj samtempe la plej valora laŭ historia kaj arta vidpunkto antikvaĵo de Inowrocław. Ĝi logas la atenton unuavice per primitivaj bareliefoj sur la eksteraj muroj de la sanktejo. Ŝtonĉizelitaj kapoj, krucoj kaj aliaj magiaj signoj famigis la konstruaĵon. Temas pri la unua en Pollando komplekso da skulptaĵoj, en kiu per la plastika lingvaĵo estis tradukitaj la ideoj de bona kaj ordoobserva kristana mondo kontraste al la malbona kaj kaosa mondo de demonoj, kiuj sieĝas la homajn animajn tuj post la forlaso de la sanktejo.
Sed daŭre multajn antikvaĵojn kaŝas la tero de Inowrocław. En la urbocentro en la profundo de 3 metroj sub la grundnivelo amasas fragmentoj de domoj kaj stratspuroj, kiuj trankvile atendas la malkovran laboron de arkeologoj.
Barbara PIETRZAK