http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=41520

Trarigardo de la E-Gazetaro - 05.09.2006

05.09.2006
En nia nunsemajna trarigardo ni referencu ankoraŭ al E-gazetoj venintaj en julio, do en la antaŭkongresa periodo. Pro koncentriĝo pri la kongresaj raportoj ni vole-nevole notis kelkajn prokrastojn.
Unue mi referencu al la periodaĵoj el Katalunio kaj la norda Francio, kiuj koncernas la saman, trimonatan periodon inter aprilo kaj junio nunjare. En ambaŭ, te. En “Kataluna Esperantisto” kaj “Norda Gazeto” estis al ni plezure retrovi kelkajn rekonajn referencojn al nia ĉiutaga laboro. En “Kataluna Esperantisto” nia hispana aŭskultanto, Dario Rodriquez kondukante tra “Intereta rubriko” ia. informas pri niaj TTT-paĝoj, pere de kiuj eblas ne sole trovi kelkajn skribajn tekstojn de niaj elsendoj, sed ankaŭ ilian sonregistron. Kiel atentigas Dario Rodrigez, tio ebligas uzi la tekstojn didaktike, ĉar lernantoj de E-o povas samtempe vidi la skriban tekston surekrane kaj samtempe aŭdi ĝin. Ĉeokaze ni dankas pro la rekonaj vortoj pri la prononco de la redakciaj laborantoj kaj kunlaborantoj, kiuj povas servi modele ne sole por la komencantoj, sed ankaŭ por tiuj kiuj ne havas la okazon ofte troviĝi en la esperantista lingvomedio. Komplimentojn pri nia aŭskultantaro enhavas ankaŭ “Norda Gazeto” citante la vortojn de la jam – bedaŭrinde eksa prezidanto de PR Akcia Kompanio – kiu ĉi-jare kelkfoje uzis la publikan atenton por kun rekono paroli pri la aŭskultantaro de niaj esperantlingvaj programoj. Dankon pro la rekonmencioj kaj mian personan dankon mi esprimas pro la gratuloj, lige kun aparta distingo ligita kun la 80-jariĝo de la Pola Radio, kiun ĉi-jare mi persone havis la okazon ricevi. Sed la priparolata numero de “Norda Gazeto”, en la kunteksto de la ligoj inter nia redakcio kaj francaj, nordfrancaj esperantistoj enhavas kroman artikolon, kiun ni legis kun aparta kortuŝo. Temas pri la nekrologa rememoro de Edmond kaj Arlette Plutniak pri la forpasinta printempe Honora Prezidanto de Arras-Esperanto, Tadeusz Nowak. Li kiu kun sia edzino Julia apartenis ĝis la vivofino al niaj ĉiutagaj aŭskultantoj. Iujn oni adiaŭas, al aliaj gratulas memorigante iliajn meritojn. Tiel estas ĉi-numere de “Norda Gazeto” kaze de Raymond Bore, distinigita per la premio “Ada Fighiera-Sikorska 2005”, aŭ tute aparte kaze de Rene Llech-Walter jubileinta jarkomence sian 100-jariĝon. Tiuj informoj, koncernante unuopajn figurojn de la movado tutcerte saturas la revufoliojn per aparta, amikeca varmo. Evidente gravas amikaj sentoj kaj la ebleco identiĝi kun la komunumo, en kiu oni aktivas. Gravas tamen ankaŭ tute konkretaj agadoj kaj aktivadoj. Multan lokon okupas en la gazeto de la nordfrancaj esperantistoj okupas la agadraporto 2005 kaj ankaŭ raportoj pri la 1-a parto de la membrokunveno dediĉita al la laboro de diversaj diskutrondoj. Multas informoj pri agadoj de la unuopaj grupoj. Legeblas pluraj mencioj pri la informado celita al politikistoj kaj la franca gazetaro. La tuta numero de “Norda Gazeto” kiel kutime lasas ĉe la leganto tre pozitivan bildon pri la aktivadoj de individuoj kaj grupoj en la Nordfranca E-Federacio.
Similan impreson la leganto ricevas enrigardante la lastan numeron de “Kataluna Esperantisto”. Ĝi tute aparte reliefigas la klopodojn de la katalunaj esperantistoj alparoli la eksteran publikon. Skribas pri tio jam enkonduke Hektor Alos I Font, atentigante ke kadre de la jarkomenca informsemado oni dissendis pli ol 600 leterojn al mezlernejoj en la barcelona regiono, ke dum la sekvintaj el tio kvin prelegoj en gimnazioj diversurbaj kaj diversokaze en univeristatoj, budoj kaj kulturaj aranĝoj estis disdonitaj pli ol mil flugfolioj. Samtempe al pli da eksteraj favoraj medioj, ia. bibliotekoj estis direktita la revuo mem, kiu pere de la enestantaj katalunaj tekstoj povas krome logi kaj veki intereson de katalunlingva leganto. Tutcerte grava lanĉo-streĉo, kvankam kiel oni sobre atentigas: “La seriozaj verkoj pri Esperanto-informado kaj ofte nia persona sperto atentigas, ke kutime homo ne interesiĝas pri esperanto, kiam tiu renkontas ĝin. Ankaŭ profesia reklamado klopodas plimultigi la okazojn, kiam ilia mesaĝo atingas la celpublikon” – fino de la citaĵo. Eble ĝuste pro tio ne eblas miri, ke ne ĉiam la sekvoj estas tujaj, kaj necesas pancienci, ke la planita semo por verdiĝi bezonas kelkan tempon. Ĉiukaze tiuj informaktivadoj ŝajnas esti imponaj. Ĵus mi diris, ke tiuj aktivadoj ŝajnas esti imponaj. Eble la plej grava en ĉi tiu kuteksto estas la levo de la demando pri la neceso ellabori startegian planon. Kiel ni legas fronte al la multiĝantaj aktivecoj de KEA por difini laŭŝtupajn manierojn paŝi al siaj finaj, ofte malfacile atingeblaj celoj. Tial establiĝis laborgrupon, kies tasko estas ellabori la 5-jaran startegian planon, kiun akompanos du-triajara laborplano. Ĉi-koncerne KAE-laborgrupo ne limiĝas alvokante al kunlaboro siajn membrojn, sed restas malferma por ĉies kontribuemo.
En la priparolata numero de KAE-periodaĵo kun intereso mi trovis du apartajn kontribuojn facillingvajn. Facillingvajn, kvankam ne facilenhavajn. Nome la unua traktas malfacilan historian epizodon el la festinta ĉijare sian 100-jariĝon germana E-movado. Gerard Escuer skribas pri naziaj esperantistoj. En la teksto porprogresantoj la sama aŭtoro listigas laŭvicajn naciajn lingvojn, kiuj mortas kvazaŭ sub nia rigardo. Lia konkludo “ĉiuokaze, perdo de lingvo estas perdo de plureco, de mondrigardo, de solvo de problemo, de scioj ankoraŭ ne esplorita, kaj ne gravas ĉu tio okazas en NovZelando ĉu en Gronlando” ne bezonas refrencon al aparta kompremeno de leganto, aparte se tiu estas esperantista.
En la antaŭkongresa periodo atingis nin la unua numero de Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA “Esperanto en Afriko”. En ĝi salumesaĝas UEA-prezidanto Renato Corsetti atentigante, ke ĝi aperas en la Jaro de la Afrikaj Lingvoj, sed kiel li substrekas E-o iĝis intertempe unu el la afrikaj lingvoj kaj perspektive ĝi intencas fariĝis la tutafrika interkomunika lingvo”. Pro tio la ĉefa celo de la Afrika Komisiono – kiel li eksplikas en la daŭro de sia mesaĝo - estas disvastigi Esperanton en Afriko, estas subteni ĉiujn klopodojn de afrikaj esperantistoj organizitaj loke kaj lande. Samnumere la kunordiganto de Afrika Komitato, Jean Codjo memorigas pri la jam funkcianta siatempe samtitola gazeto, “kiun Hans Bakker, pioniro de la ekzisto de esperanto en nia kontinento, preskaŭ sole redaktis kaj disdonis, kiam la nura kanalo por atingi afrikanojn estis la poŝtoficejo”. La reaperon de la gazeto li rekonis kiel omaĝon al la laboro farita por Afriko fare de Hans Bakker. Tiu ĉi unua numero de “Esperanto en Afriko” enhavas ankaŭ plenmanon de informoj pri eventoj okazintaj kaj pri novaj servantoj en la Afrika UEA-Oficejo. Konfirmante la ricevon de ĉi tiu unua numero kaj esperante pri la laŭvicaj ni ja ne povas ne mencii pri la junia “Literatura Foiro”, en kiu sian starpunkton – cetere reference al la sama aŭtoritatulo pri la porafrika E-movado, Hans Bakker en ampleksa artikolo emfazas konata afrika aganto, Gbeglo Koffi reprezentanta Afrikan Centron Esperantistan en Togolando. En “Literatura Foiro” kiu eksplikas siajn ideojn pri esenco de afrika esperantismo, kiu laŭpunkte estas detaligita en “Deklaracio pri la esenco de Afrika Esperantismo”, kiu apudas lian artikolon. La plej grava – ŝajnas esti - la agnosko de sia subjekteco, kio emfaziĝas en la konstato, ke la afrikaj esperantistoj sentas sin liberaj pozitive kunlabori kun ĉiuj institucioj de la e-movado, se ili povas utili al la realigo de la afrika esperantismo”. Kaj en la deziro, ke por afrika esperantistaro esperanto rolu ne nur kiel komunikilo, sed ankaŭ kiel arta perilo kaj identigilo.
Barbara PIETRZAK