http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=43728
Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.10.06
24.10.2006
Pasintsemajne ni finis nian trarigardon aludante al la “Libera Folio” per apartaj vortoj de Istvan Ertl, kiu tiel kontribuis al la programo de la lasta ARKONES kadre de sinprezento de diversaj E-komunikiloj, inter kiuj cetere ne mankis nia E-Redakcio. Hodiaŭ mi ŝatus komenci reference al ĝi, al la “Libera Folio”, lige kun la informo pri tio, ke Eŭropuniaj Bultenoj nun aperas ankaŭ en Esperanto. Fakte tiu informo aperis jam plurforume en Esperantujo, inkluzive de E-revuoj, kiel la lasta “Norvega Esperantisto”. Cetere por mem konatiĝi kun la enhavo de la informoj aperigataj dum la prezidanteco de Finnlando en la Eŭropa Unio sufiĉas konsulti la koncernan adreson: http://conspectus.wordpress.com. Temas pri ĉiusemajna trarigardo de EU-novaĵoj, kiu aperis antaŭe kaj daŭre aperas ankaŭ en latino. Valoras uzi tiun ĉi ŝancon, almenaŭ konsultante. Ja la finna prezidanteco daŭras ĝis la jarfino.
Kompreneble ĉion ĉi ebligas la la elektronika epoko, kaj fakte ne ekzistas kampo, sur kiu la rolon de elektroniko eblus subtaksi. Kiel atentigas KABA Toyohiko en la oktobra “La Movado” el Japanio, “la progresoj de elektronika teknologio donas al ni grandan helpon por lerni fremdajn lingvojn”. En sia felietono la aŭtoro rerigardas koncize - sed interese - la historion de la sonteknika evoluo komencante per gramofono kun cilindro, tra vinila disko, bendo, kompakta disko ĝis la cifereca aŭdilo, la tiel nomata MP-3 aŭdilo. KABA Toyohiko klarigas, kiel necesas registri ekzemple la lingvokursan radioelsendon ricevitan per komputilo por disponi pri la dezirata instrumaterialo. Ni scias, ke multaj niaj aŭskultantoj procedas simile. Al la japana aŭtoro ni dankas pro tiu ĉi tre klara priskribo de la uzo de MP-3 aŭdigilo por lerni la lingvojn. Sed ni nepre aldonu, ke por aŭskulti E-elsendojn tio ankaŭ validas.
Dank’ al la lasta “Femina” ni restu en Oriento – sed ni ŝanĝas la traktokampon, ĉar la aŭtuna numero de la revuo – “ne nur por virinoj” traktas la temon “Oriente kaj religie”. Temas pri numero riĉa je interesaj, kelkfoje ŝajne provokaj kaj disputvekaj materialoj, kiuj ebligas rigardi kiel oni konceptas la mondon per feminismaj okulvitroj. Sed bv. atenti, kiel atentigas la redakcio por aboni “Femina” ne necesas aliĝi al Feminisma E-a Movado.
Dank’ al la aŭtuna numero la leganto havas la eblecon konatiĝi kun multaj interesaj kontribuaĵoj. Ia. kun la Pac-prmia prelego de Patrino Tereza, prezentita en decembro de la 1979-a jaro. Sekve la revuredaktorino, Perla Martinelli kelkvorte kaj kelkfacete proksimigas la religion Oomoto, en kiu la rolon de spirita gvidanto plenumas ekde la komenco virinoj. Prave ŝi atentigas, ke kvankam ĉiuj ĝisnunaj Gvidantinoj rimarkis la rolon de E-o, sub la gvido de la Kvina Spirita Gvidantino, DEGUCHI Kurenai efektive kreskis la uzo de esperanto ankaŭ en oficialaj ceremonioj. Apartan fenomenon de rabeninoj proksimigas Leendert Deji, rakontante pri Eliza Klapheck, la unua ina rabeno en Nederlando, kiu serĉas nuntempajn hebreajn respondojn al la socia realo. Tutcerte temas pri interesa afero, kvankam kiel ŝajnas ĝi koncernas eksterisraelajn mediojn. Kiel ni ekscias en la 1972-a jaro estis refondita juda akademio en Usono, kiu komencis ordini rabeninojn, kaj en la 1995-a ekoficis la unua postmilita rabenino en Germanio. Nu, marĝene mi aldonu, ke antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ Varsovion vizitis rabenino el Usono por peri toraon al la establiĝinta tie Domo Warszawa. Kiel atentigas la aŭtoro “Juda feminismo estas vasta temo. La feminsma interpretado de la Biblio estas sortograva por virinoj kaj ankaŭ por viroj. La feminista interpretado ŝanĝos la vivon ankaŭ de viroj” – fino de la citaĵo. Samnumere “Femina” aperigas interesan intervjuon kun la edzino de parokestro, kristokatolika sacerdoto. La intervjuatino levas la vualon de sia ĉiutaga vivo, en kiu la familia vivo kvazaŭ kunfandiĝas kun la komunuma. Elizabeth Amstad ia. konfesas: “Mi forte rekomendas inventi ĉion eblan por rezervi komunan tempon por la paro, por eliri kune, por resti kune”. Cetere tiun interesan interparolon antaŭas enpensiga rakonto de Raita Pyhala pri la rezonadoj de la edzino ĉe la tomo de la enterigata edzo. Jen nur kelkaj el la kontribuoj en la aŭtuna “Femina”. Evidente ne ĉiuj, do almenaŭ supraĵe ni trarigardu aliajn. Verŝajne multaj trovos kun intereso la kritikajn rezonadojn de Armando Zecchin pri la fama libro de Dan Brown sub la simptoma titolo “Dekodi feminismon el Da Vinci”. La aŭtoro sumigas siajn ampleksajn rezonadojn, per la konstato, ke – ni citu - “ne necesas praktiki kristanan kredon por spuri misuzon de dokumentoj. Dan Brown postulas de kritikisto respekton por siaj liberaj opinioj. Oni rajtras kaj devas postuli de li respekton por la dokumentoj” – fino de la citaĵo. Povas esti do, ke tiuj kiuj jam legis tiun faman romanon volos ankaŭ konatiĝi kun la kritikaj rimarkoj de Zecchin. Cetere marĝene ni ekscias, ke la fekunda hungara kaj E-aŭtoro – Istvan Nemere - kvazaŭ reage publikigis en junio sian libron, kiun eldonisto reklamis kiel “La Da Vinci-kodo de Nemere”. Laŭ Nemere Jesuo aperas surtere kiel virino kaj aŭtoro evidente enplektas en sian lastan romanon ankaŭ esperanton. Sed ne sole religiaj rezonadoj troviĝas en ĉi tiu numero. Tutcerte multajn povas interesi la artikolo de la jam menciita kaj kontribuinta al la numero Leendert Deij “Samseksemo kaj religio”. Fakte tiun demandon la aŭtoroeksplikas lakone tezante, ke antigejismo same kiel antisemitismo originas el la kristana kaj islama religioj, multe pli da atento donante al la fenomeno de samseksemo en Eŭropo, asertante ke gejfobio disfendas la kontinenton. Min frapis lia malobjektiveco kun kiu li traktas tiun problemon en orienta Europo, deklarate ke – ni citas “orienteŭropanoj publike ĉikanas, minacas kaj batas kaj piedfrapas gejojn”. Tute kurioze kumulitaj estas la atakasertoj pri la situacio de samseksemuloj en Pollando. Mi deziras esperi, ke se estonte tiu serioza aŭtoro levus iun similan temon li pli serioze kaj amplekse uzus fontmaterialojn por pli objektive konkludi pri fenomenoj okazantaj en la ĉirkaŭanta nin mondo.
Barbara PIETRZAK