http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=45057
				Kun profesiaj  tradukistoj, J.Pinto de Sousa kaj A. Tsirimokos
				25.11.2006
				Dum du lastaj vendredoj ni prezentis sonmaterialojn pri nia redakcia  vizito en la unua E-urbo en la mondo, la germana Herzberg. Kvankam ni pretigis iom pli da surbendigoj hodiaŭ  ni faru paŭzon. Kelkajn tagojn, sed ja ankaŭ komence de novembro pli poste Barbara Pietrzak vizitis Bruselon. Tio estis la okazo renkontigi kun profesiaj tradukistoj, esperantistoj Jose Pinto de Sousa kaj Angelos Tsirimokos, laborantaj en la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ambaŭ havas longjaran sperton en ĝia portugala, respektive greka sekcioj, do evidente Barbara Pietrzak aparte volis ekscii pri la fakta funkciado de la naciaj lingvoj en ilia laboro.