http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=47657

Pentraĵ-ekspozicio de Zbigniew Szczepanek

31.01.2007
Kulturcentro en Nowa Huta apud Krakovo [la suda Pollando] preparis pentraĵ-ekspozicion de Zbigniew Szczepanek,  titolitan „Kasteloj de la regionoj Wielkopolska, Małopolska kaj Mazovio”. La prezenton oni povas spekti inter la 2-a kaj la 15-a de februaro. 74-jaraĝa Zbigniew Szczepanek naskiĝis en Gdynia. Profesie li estas maristo kaj li doktoriĝis pri astronavigado. Jam de multaj jaroj lia plej granda pasio estas la pentrado. Praktikante la akvarelpentradon li atingis ĉi-sfere veran majstrecon kaj pozicion de iu el plej gravaj polaj kreantoj.