http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=52688

Pollando invitas: Głogów

19.05.2007
Hodiaŭ ni invitas vin al la sudokcidenta Pollando, al iu el la plej malnovaj urboj de Pollando, al Głogów. Iuj supozas eĉ,  ke kun ĝi eblas identigi la setlejon Lugidunum el la mapo de Ptolomeo aperinta en lia verko “Geografio” en la 142-147-a jaro de nia erao. Aliaj referencas al la mencio pri la urbo el la 845-a jaro sur la mapo de Eŭropo de la Bavara Geografo. Ĉiukaze oni asertas, ke Głogów estis establita fare de la slava tribo Dziadoszanie. Ilia ĉefokupo estis la terkultivado, fiŝkaptado kaj ĉasado. La setlejo estis konkerita de la unua pola reganto Mieszko la 1-a, kiu finante la procezon de la ŝtatformado kaj konkerinte Silezion, enkorpigis en ĝin ankaŭ Głogów. Komence ĝi funkciis kiel komerca centro, kaj plej verŝajne kiel  urbo baze de pola leĝaro. Poste ĝi fariĝis iu el la defedaj burgoj laŭe de Odra-rivera bordo,  protektanta la okcidentan limon de Pollando. Tiam Głogów  samtempe rolis kiel grava centro de la ŝtata kaj eklezia administracio. Multaj mencioj pri ĝi ligiĝas kun la fakto, ke ĝi  estis la  atakobjekto flanke de germanaj kaj ĉeĥaj regantoj. La mencioj pri Głogów en la la 1010- jaro el la kroniko de Thietmar  koncernas la invadon de germanoj dum la regado de Henriko la 2-a. Germanoj denove sieĝis la urbon sep jarojn pli poste. Sed la plej fama defendbatalo okazis en aŭgusto de la  1109-a jaro. Tiam la pola reĝo Boleslao la Kurbobuŝa batalis kontraŭ la pomerianoj, sed reage je atako li tuj marŝdirektiĝis al la sudo, ne povante tamen  entrepreni malferman batalon, ĉar liaj trupoj estis malpli multnombraj kaj malpli bone armitaj.  Henriko la 5-a kun siaj trupoj proksimiĝinte al la burgo akceptis la 5-tagan armisticon,  dum kiu la loĝantoj atendis ricevi de Boleslao la Kurbobuŝa kapitulacodecidon. Kiel armistico-kapitulacan garantion ili donis siajn filojn kondiĉe,  ke ili revenos senĝene,  sendepende de tio ĉu paco estos atingita aŭ ne.  Tamen la pola reĝo rifuzis kapitulaci kaj tiam la germana imperiestro rompante la interkonsenton ordonis ligi la infanojn al la katapulejoj konvinkita, ke la defendantoj ne aŭdacos pafi. La germanoj strumis la urbon  tagon post la tago, sed ili ne  sukcesis konkeri Głogów, fine  retiriĝante for de ĝi. La filoj de polaj burĝoj pereis. Jam la mezepoka pola kronikisto Gall Anonim prikantis tiun ĉi tragedion omaĝante la gloron  de la pola reĝo. Hodiaŭ en Głogów la eventon memorigas monumento omaĝe al tragike pereintaj infanoj. Sed referencante al  la historio necesas mencii du eventojn, kiuj decidis pri pliaj sortoj de Głogów. Nome post la morto de Boleslao la Kurbobuŝa Pollando estis dividita inter liaj filoj kaj Głogów fariĝis la ĉefurbo de aparta princolando. Preskaŭ samtempe malkreskis la signifo de Germanio, kiu eriĝis je malgrandaj,  ofte kontraŭbatalantaj princolandetoj. La lasta germana invado okazis en la 1157, kiam la urbo estis bruligita.  Tamen oni relative baldaŭ rekonstruis ĝin kaj fine de la 12-a jarcento sub la regado de la piastdinastia Konrad la 1-a de Glogów la urbo fariĝis la ĉefurbo de Głogów-Princolano. 70 jarojn pli poste lia posteulo Konrad la 2-a ordonis ĉe la dekstra bordo de Odra-rivero establi burgon baze de la magdeburga leĝaro. Tiu ĉi decido havis por Głogów gravan signifon. Nome ĝis nun la urbo enloĝata preskaŭ ekskluzive de poloj fariĝis urbo multnacia. Multiĝis germanaj setliĝantoj, komencis veni judoj persekutataj en Okcidento.  En la  nova urbo funkciis tri naciaj kvartaloj, kvankam ili ne havis ferman karakteron kaj iliaj loĝantoj senprobleme miksiĝis.  Tiuperiode en  Głogów floris metiartoj, ĉefe la teksado kaj potfarado, disvolviĝis   komerco, ĉefe kun la  poznana provinco. Poiome kreskis la bonstato de la loĝantoj kaj burĝaj filoj komecis klerigcele direktiĝi al la universitato en Krakovo, ankaŭ al Prago kaj Lajcigo.  Ĉi-koncerne necesas mencii la nomon de Jan Glogoviensis, kies 500 mortodatrevenon ni omaĝas ĉi-jare. Temas pri iu el la plej famaj filoj de la urbo, lekcianta en la Jagellona Universitato, aŭtoro de pluraj verkoj, ia.  astronomiaj kaj astrologiaj. Menciidas, ke en la Jagellona Universitato liajn lekciojn aŭskultis ia.  Nikolao Kopernik.
Sed en la 16-a jarcento formortis la branĉo de la sileziaj Piastoj ligitaj kun Głogów. Ĝia lasta reprezentanto estis Johano la 2-a Freneza. Dum dek kelkaj jaroj regis ankoraŭ tie  estontaj reĝoj de Pollando Jan Olbracht kaj Sigismundo la Maljuna. Poste Głogów  estis subalternigita al Habsburgoj. Ĝi spertis longan periodon de religiaj kvereloj kaj la loĝantaro religie dividiĝis je katolikoj kaj protestantoj.  Dum la 30-a milito Głogow ĉirkaŭita per la tuta sistemo de fortikaĵoj fariĝis fortreso. Oni detruis ĝiajn antaŭurboj kaj bremsis evoluon por multaj jardekoj, eĉ jarcentoj.  Sieĝis ĝin kaj konkeris jen trupoj prusaj, jen francaj, jen rusaj, jen svedaj, jen  aŭstraj. Fuĝante el la urbo same katolikoj kiel protestantoj kaj judoj estis trovantaj sekuran rifuĝejojn en Pollando, estanta plurnacia ŝtato, kun firma tradicio de la relgia toleremo kaj demokrata reĝimo.
Ekde la 1740-a jaro la  povon super Głogów transprenis prusaj Hohenzollernoj. Sed pri la evolukomenco en la urbo eblas paroli nur komence de la 20-a jarcento,  kiam estis forigitaj fortikaĵoj. Sed en la 1945-a jaro Głogów denove estis transformita en fortreson, ĉi-foje  fare de hitleranoj. Dum 6-semajna sieĝo de la  ruĝarmeanoj ĝi estis detruita 95-procente. El preskaŭ 40 mil ĝiaj loĝantoj saviĝis ne plenaj du mil civiluloj. En tia stato baze de Jalta konferenco Głogów ektroviĝis en Pollando.  La rekonstruo de la urbo estis pasanta malrapide. La dinamika ekonomia evoluo ligiĝis kun la kuprominado kaj kuprofandado, inaŭgurita en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Krom avantaĝoj ĝi alportis  gravajn problemojn,  ligitajn kun protekto de la natura medio. Nun Głogów fariĝas ĉiam pli moderna urbo, krom baza kaj mezgrada lernejreto komencis funkcii en  ĝi altlernejaj filioj.  Oni komencis sisteman rekonstruon de la Malnovurba Kvartalo. La stratoj kaj placoj ricevas ĉiam pli modernana aspekton. Aktuale Głogów evoluigas partneran kunlaboron kun 5 eŭropaj urboj kaj unu regiono. Kaj evidente en la lastaj jaroj fieras aparte pro la akiritaj Diplomo, Flago kaj Honora Plaketo de la  Konsilo de Eŭropo.