Hodiaŭ ni volas inviti vin al la varmia-mazuria vojevodio en la norda Pollando, kaj ĝia ĉefa urbo Elbląg, etendiĝanta ĉe la samnoma rivero enfluanta la akvobuŝon de Vistulo. Nun temas ankaŭ pri la ĉefa urbo de la distrikto kaj la plej grava haveno en la vojevodio. Ekde la 1992-a ĝi estas krome la rezidejo de diocezo. Dank’ al sia situo Elbląg partoprenas multajn internaciajn projektojn, kaj menciindas, ke laŭ ĝia iniciato kreiĝis la Eŭroregiono Baltiko. Per sia agado ĝi ĉirkaŭprenas plimulton de la baltaj landoj (temas pri Pollando, Rusujo, Litovio, Latvio, Svedujo kaj Danlando) kaj ĝia sekretariato troviĝas ĝuste en Elbląg.
Elbląg estas unu el 32 polaj urboj, kiuj honoritaj de la Nacia Pola Banko havas sian moneron, emisiitan en la serio “Historiaj urboj de Pollando”. Cirkuligita en la 2006-a jaro, en la eldonkvanto de 1 milionono 100 mil ekzempleroj ĝi omaĝas la nun solenatan 770-jaran historion de la urbo, pri kio memorigas eternigita sur ĝi fragmento de la 14-jarcentaj defendomuroj, la tn. “Foira Pordego”. Krom tio, ke Elbląg estas la plej malnova urbo en la regiono ni aldonu, ke ĝia katedralo estas la plej alta objekto troviĝanta oriente de la rivero Vistulo havante 95 metrojn. Aliflanke apud Elbląg, en la loko Raczki troviĝas la plej malsupre situanta punkto en Pollando 1,8 metrojn sub la marnivelo. Ni menciu krome, ke Elbląg-kanalo kun sia tuta sistemo de deklivejoj estas la unusola ĉi-speca objekto funkcianta en la mondo. Ne ĉiuj scias, ke Elbląg estis la unua rezidejo de la granda majstro de la teŭtona ordeno en Pollando, ĝis kiam ĝi ne estis alilokita al la malproksima je 33 kilometroj Malbork.
Kaj ĝuste kun la Teŭtona Ordeno ligiĝas intime la kreiĝo de la urbo. Pri ĝia komenco eblas paroli rilate al la 1237-a jaro, kiam apud la rivero Elbląg teŭtonoj establis sian defendokastelon, ĉirkaŭ kiu kreiĝis komerca setlejo. Se temas pri la teŭtona kastelo hodiaŭ restis post ĝi nur unusola gotika kolumno, nun troviĝanta en la loka muzeo. En la 1246-a jaro Elbląg ricevis la urborajtojn, kaj jam en la 14-a jarcento ĝi estis grava havena centro apartenanta al Hanso. Pri la bonstato de la iamaj urboloĝantoj atestas la fruktoj de la arkeologiaj laboroj, gviditaj en la malnovurba kvartalo. Arkeologoj elfosis tie milojn da elfaraĵoj el sukceno, ceramiko, vitro, diversaj metaloj ktp., kiuj samtempe atestas pri la ekzisto de viglaj komercaj kontaktoj kun Germanio kaj Skandinavio, Britujo kaj Nederlando, Italujo kaj Hispanio.
Grava dato en la historio de la urbo estis ĝia membriĝo en la Prusa Asocio. Post la batalo apud Grunwald en 1410 la loĝantoj de Elbląg prezentis la vasalomaĝon al la pola reĝo, oferante al li teŭtonan kastelon, kiu cetere pli poste en la kontraŭteŭtona elano estis de ili detruita. Tamen nur post la pactraktato en Toruń en la 1466 Elbląg eniris la konsiston de la pola ŝtato. La urbo ricevis multajn privilegiojn de la polaj reĝoj fariĝinte grava havenurbo. Tio estis ora epoko en la evoluohistorio de Elbląg kaj en ĝia mara komercado. Tamen la sekvintaj militoj, kiuj plagis ĝin kaj la regionon en la 16-a kaj 17-a jarcentoj signifis epidemiojn, prirabadojn kaj tributpagadon. La falo de Elblag samtempis kun la falo de la Pola Respubliko.
Post la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro (inter Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrio) Elbląg estis enkorpigita en la prusan ŝtaton. Ekonomia revigliĝo de la urbo okazis nur en la 19-a jarcento. Elbląg ektroviĝis tiam ĉe la fervoja trako, estis elkonstruita tie kanalo liganta ĝin kun la urbo Ostróda. En Elbląg kreiĝis ia. bierfabriko, fabrikoj de cigaroj, lokomotivoj kaj aŭtomobiloj. Tamen apartan signifon havis la elkonstruita ŝipfarejo.
Post la 2-a mondmilito, en la 1945-a jaro Elbląg revenis al Pollando, kvankam ruinigita 65-procente. Aldonendas, ke en la unuaj monatoj post la liberigo la Nordaj Teritorioj estis administrataj de la sovetuniaj ŝtataj aŭtoritatoj. Dum kelkaj monatoj pro ilia raba politiko en la profundon de Sovetunio estis tranportitaj ĉiuj maŝinoj kaj ekipaĵaro el la fabrikoj de Elbląg. Oni taksas, ke tiukaŭzaj perdoj superis ĉiujn dummilitajn. Post la milito plimulto de Elbląg-loĝantoj forlasis la urbon kaj rekonstruon entreprenis polaj transloĝitoj el la orientaj regionoj ektroviĝintaj, sub la sovetunia regado.
Nun Elbląg duobliginte sian surfacon daŭre estas disvolviĝanta urbo. Ĝi fariĝis forta ekonomia centro kaj ankaŭ moderna urbokomplekso kun signifaj transportaj valoroj. Estonte ĝi havas la ŝancon fariĝi ponto liganta Pollandon kun la apudbaltaj ŝtatoj kaj ankaŭ kun la Kaliningrada Regiono.
Elbląg estas unu el la plej bone esploritaj laŭ la arkeologia vidpunkto polaj urboj. Dank’ al nenombreblaj fosaĵoj el la periodo inter la 13-a kaj la 19-a jarcentoj estas sciate, kiel aspektis la vivo de Elbląg-burĝoj, kiel ili loĝis, laboris, amuziĝis, vestis kaj manĝis.
Sed Elbląg kaj ĝia regiono pro sia granda terenforma varieco ofertas ankaŭ vastan gamon de la ripozeblecoj. Fiŝhokantojn logas la tieaj lagoj kaj riveroj fiŝabundaj, navigantoj kaj kajakantoj ĝuas multajn akvoterenojn kaj akvoitinerojn por praktiki siajn sportojn, sunamantoj trovas tie allogajn plaĝojn, sur kiuj daŭre eblas trovi la sukcenan sablon. La ŝatantojn de antikvaĵoj kaj historio logas ia. la proksimeco de tiaj lokoj kiel Malbork kun mezepoka fortreso kaj Frombork, la urbo intime ligita kun astronomo Mikołaj Kopernik, kiu tie vivis kaj laboris.