http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=55901

Polaj merkatistoj investas

23.07.2007
Kreskas nombro de polaj firmaoj, kiuj provas eniri merkatojn de la Persa Golfo. Apartan popularecon ĝuas  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Aparte logas tie relative malaltaj laborkostoj, manko de impostoj rilate varojn kaj personajn salajrojn kaj ankaŭ malmultekosta elektra energio. Pola pioniro sur la tiea merkato estas la firmao Can-Pack,  produktanta metalajn skatolojn por trinkaĵoj, kiu pasintjare funkciigis fabrikon  en Dubajo. Ĉiuj ĝiaj elfaraĵoj trafis al la loka merkato. Polaj firmaoj ĉiam pli ofte decidas ankaŭ eksporti siajn varojn al ĉi tiu lando. Nur  pasintjare la pola eksporto al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kreskis 152-procente kaj ĝia valoro superis 295 milionojn da dolaroj.