http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=58664

Pollando invitas: Dukla

15.09.2007
En niaj vagadoj tra Pollando ni direktiĝu ĉi-semajne al la sudorienta parto de la lando, al  eta loko Dukla. Temas pri urbo en la apudkarpatia vojevodio, kiu nun estas la sidejo de la urba-kampara komunumo. Ĝi havas agrikulturan karakteron, nun tranformiĝante - pro siaj bonegaj kondiĉoj - al la turisma.. Vastaj arbarkompleksoj – pli ol la duonon de la komunuma surfaco okupas arbaroj - puraj riveroj kaj aero, interesaj, bone organizitaj turismaj itineroj,  riĉa faŭno kaj flaŭro  jen la atutoj de Dukla-komunumo. La ŝatantoj de la sovaĝa naturo trovas tie  preskaŭ ne damaĝitajn de la homa aktivado fagajn arbokompleksojn, vastajn herbejojn kaj paŝtejojn de ne plu ekzistantaj vilaĝoj. Amantojn de la naturfruktoj atendas fungoj, beroj, kuracherboj.
La unua mencio pri la vilaĝo Dukla devenas el la 1336-a jaro. Pli-malpli 40 jarojn pli poste ĝi ricevis de reĝo Kazimiro la Granda la urbajn rajtojn. Ekde sia komenco Dukla estis urbo privata, apartenante kiel proporaĵo ia. al la magnataj familioj Ossoliński, Szczęsny-Potocki, Stadnicki, Mniszek. Komence la urbo situanta ĉe la trako el Pollando tra Dukla-montovalo al Hungario havis privatan karakteron. Sian bonstaton ĝi dankŝuldis al  pasanta tie  la tiel nomata “hungara itinero”. Laŭe de ĝi floranta vinkomerco favoris la evoluon de la urbo. Dukla ricevis  de Sigismundo la 3-a Waza la reĝan privilegion vendi kaj stapli la hungarajn vinojn, kaj fine de la 16-a jarcento Dukla posedis krome dogankameron, plurajn privilegiojn por organizi bazarojn, foirojn kaj varmagazenojn. Venkinte la rivaladon kun la ĉirkaŭaj urboj en la 16-a jarcento Dukla spertis sian apogean evoludisfloron estante jam urbo fortikigita kun du urbopordegoj.  En la sekva jarcento la laŭvicaj posedantoj de Dukla el la familio Mniszek lasis aparte sian firman spuron. Rivalante kun alia magnata pola familio, tio estas Czartoryski-princoj Mniszek-familio volis igi el Dukla centron de la kultura vivo de la Respubliko, por priombri la famon de Puławy, pri kiu ia. fieris  Czartoryski. Sed samtempe ni ne kaŝu, ke dank’ la urboposedantoj el la familio Mniszek la burĝaj infanoj ricevis la devon frekventi lernejojn, la magnatoj  financis ankaŭ la elkonstruon de la preĝejo de sankta Maria Magdalena  kaj  kun ilia nomo ligiĝas la aktivanta tie Framasona Loĝio.
  Tamen Dukla post la incendioj de la 19-a jarcento kaj post la elkonstruo de la fervoja linio al Budapeŝto el Przemyśl kadukiĝis. Poiome perdante la ekonomian signifon ĝi tamen sukcesis konservi ĝis hodiaŭ la urborajtojn. Kvankam malgranda Dukla meritas viziton. Vidinda estas la urba foirplaco kun la renesencstila urbodomo el la komenco de la 17-a jarcento. Viziton meritas la parka-palaca komplekso, pri kiu ni diru kelkajn kromajn vortojn. Nome en la mezo de la 18-a jarcento Jerzy August Wandalin Mniszek, reĝa marŝalo kortega, pli posta krakova kastelestro kaj lia edzino Maria Amalia alikonstruis  la troviĝantan tie konstruaĵon en pompan palacon kun flankaj aloj kaj ĝardeno. La rezidejo de Mniszek-familio konstruita en la stilo de baroka apudurba rezidejo en la speco “inter kortego kaj ĝardeno” apartenis al unu el la plej belaj en la tiama Pollando. Troviĝis en ĝi riĉa galerio de tolaĵoj kaj biblioteko. Por la bezonoj la magnata koretego funkciis orkestro, koretega gvardio kaj svisa gardistaro. En ne plu ekzistanta konstruaĵo sian sidejon havis la kortega teatro. La tuton kompetigis superba parko kun simetria aranĝo de aleoj, lagoj, arbovicoj kaj arbustoj. La tuta palaca komplekso  grave damaĝita en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento estis rekonstruita post la milito. En la palaco sian sidejon havas nun historia muzeo.  La parko – iom neglekktita – daŭre fieras pro multaj belegaj diversspeciaj arboekzempleoj, en plimulto memorantaj la brilan tempon de la 18jarcenta magnata rezidejo. Vid-al-vide al la palaco troviĝas la menciita jam, elkonstruita de Mniszek-familio - rokokstila paroĥa preĝejo de sankta Maria Magdalena, kaj en ĝi iu el la plej gravaj vidindaĵoj de Dukla, la tomboŝtono prezentanta la figuron de Maria Amalia Miniszek. La alia religia komplekso de Dukla, nome la bernardena klostro kaj preĝejo firme ligiĝas kun la figuro de la devenanta el la urbo sankta Jan el Dukla, kanonizita  antaŭ 10 jaroj fare de Johano Paŭlo la 2-a. Tiu ĉi burĝdevena 15-jarcenta  saktulo tuj post sia morto estis ĉirkaŭita per pia sentimento de la kredantoj kaj en la 18-a jarcento lian piecon rekonis  la Katolika Eklezio. Tiam li estis ankaŭ rekonita kiel patrono de la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj, do de Pollando kaj Litovio. Cetere li estas ankaŭ pie respektata de armeoj kaj orodoksuloj. Ĝuste en la bernardena preĝejo troviĝas la  postmortaj restaĵoj la sankta Johano el Dukla, sed en la urbo mem troviĝas kelkaj aliaj lokoj, ligitaj kun la figuro de tiu relative nova pola sanktulo, inkluzive de la 500-jarcenta ermitejo en kiu junule estadis la sanktulo.
Dukla troviĝas piede de la monto Cergowa (716 metrojn super la marnivelo) ĉe la orienta rando de Malalta Beskido, kiu posedas la propran nomon “Beskid Dukielski”. Ĝi signifas ankaŭ la regionon, en kruciĝis la kulturaj interinfluoj, kie multas materialaj spuroj de la homoj vivintaj iam en tiu regiono, ia. lemkoj kaj judoj.