http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=64635
Pollando invitas: Piła
20.10.2007
Denove ni ŝanĝas la direkton de niaj vizitoj kaj la karakteron de la loko. Ĉi-semajne ni direktiĝas al Piła, la urbo en la norda Pollando, elkreskinta el malnova fiŝkaptista setlejo, situanta inter arbaroj apud la rivero Gwda. Se vi volas aktive aliĝi al nia vagado mi sufloras la interretan adreson, kiu troviĝas en la afiŝita teksto de nia felietono: http://www.zobaczpolske.pl Ĝi helpos sekvi kelkajn informojn pri tiu ĉi urbo, iujn vidindaĵojn, kvankam bedaŭrinde - dume - temas pri la informoj sole en la pola kaj la angla lingvoj.
La urborajtojn Piła ricevis plej verŝajne en la 15-a jarcento, kio estis konfirmita de reĝo Sigismundo la Maljuna en la 1513-a. La urbo spertis en la daŭro de sia historio multajn katastrofojn kaj militplagojn. En la 1626-a ekzemple Piła tutece forbrulis. Rekonstruita, ĝi ja ne sukcesis rezisti la invadon de la svedaj trupoj dum la Norda Milito. Tamen la plej gravajn damaĝojn kaŭzis la 7-jara milito. Simile kiel kelkaj aliaj polaj urboj, jam de ni traktitaj post la 1-a dispartigo fine de la 18-a jarcento Piła ektroviĝis en la prusa aneksoparto. Post la 1-a mondmilito la urbo restis en la limoj de la Germana Regno, dum la 2-a mondmilito fariĝinte grava centro de la armilprodukta industrio. En la lastaj monatoj de la 2-a mondmilito, komence de la 1945-a jaro Piła estis proklamita urbo-fortreso kadre de la fortikaĵoj de la tn. Pomeria Remparego. Rezulte de pezaj bataloj ĝi estis grave ruinigita kaj preskaŭ tutece rekonstruita postmilite.
Nun en Piła malmultas materiaj atestoj pri la plej fora pasinteco. Ankaŭ pro la fakto, ke ĝis la 30-aj jaroj de la 19-jarcento en la urbo ekskluzive ekzistis lignaj konstruaĵoj en la 1834-a jaro konsumitaj de granda incendio. El tiu tempo transdaŭris tamen ia. la konstruaĵo de la arsenalo kaj la naskiĝdomo de Stanisław Staszic. Pri tiu civitano de Piła valoras diri kelkajn kromajn vortojn. Temas pri la plej fama civitano de la urbo, elstara polo naskiĝinta tie en la 1755-a jaro. Post sia sacerdotiĝo li daŭrigis studojn en Parizo. Dum la 4-jara Sejmo li apartenis al la reformista alo kaj post la dispartigoj dediĉis sin favore al la ekonomia evoluigo de la polaj teritorioj. Dank’ al liaj klopodoj estis establita Akademia-Minindustria Lernejo en Kielce kaj li mem estis kreinto de unu el la unuaj en la mondo geologiaj mapoj. Dank’ al la klopodoj de Staszic kreiĝis Varsovia Ĉeflernejo, la ĝermo de la varsovia universitato. Staszic estis membro de la Societo de la Sciencamikoj kaj fondis ĝian sidejon en Varsovio, ĝis hodiaŭ paradantan urbocentre kaj rekoneblan laŭ sia karakteriza arkitektura formo kiel Palaco de Staszic. Dum sia tuta vivo kaj per siaj ideoj Stanisław Staszic gvidis sin per profunda patriotismo kaj sentemo por malriĉuloj. Sian tutan havaĵon li postmorte destinis por la sociaj celoj. La urboaŭtoritatoj de Piła memoras pri sia fierinda civitano kaj krom la menciita historia domo en la urbo, kie troviĝas lia muzeo en Piła troviĝas kelkaj kromaj objektoj baptitaj per la nomo, Stanisław Staszic.
Piła kiel unu el malmultaj polaj urboj prave povas ĝui la epiteton “verda”. Pli ol la duonon de ĝia surfaco konsistigas verdaĵterenoj, pluraj parkoj kaj skvaroj, laŭriveraj bulvardoj kaj pitoreska insulo ĉe la riverkurbiĝo de Gwda. Krome la urbon preskaŭ tutece ĉirkaŭas arbaroringo, kiu rolas kiel vera reĝolando de beroj, arbaraj fragoj, rubusoj, fungoj, kaj en kiu la naturamantojn logas pluraj interarbaraj akvopuraj lagoj. Ankaŭ la apudurbaj ĉasregionoj estas opiniataj kiel aparte atrakciaj kaj bestoriĉaj.
La plej pitoreskan itineron en Piła formas la rivero Gwda, zigzakante tra la urbo laŭ la okkilometra akvorubando. Ekster la urbo la riverakvoj torentas kvazaŭ la montara rojo. Polaj fiŝhokantoj atribuis al ĝi eĉ la statuson de rivero de salmofamiliaj fiŝoj kaj venas ĉi tien el la tuta lando kun la espero hokkapti imponajn ekzeplerojn de trutoj, timaloj kaj samspeciaj fiŝoj. Kaj ĉar krom ili Gwda riĉas per la aliaj fiŝoj la amatoraj fiŝhokantoj kvazaŭ okupacias la bordojn de Gwda tutjare preskaŭ dum ĉiu semajnfino - ekde printempo ĝis aŭtuno - organizante fiŝkaptistajn rivaladojn.
La riveron Gwda lime de la urbo ekŝatis plurnombra populacio de la akvaj birdspecioj, sovaĝaj ansoj kaj anseroj – kiuj kutime vintrumas en la varmaj landoj, sed ili volonte vintrume restas ankaŭ en Piła. Preskaŭ ĝis la la urbocentro alpenetras kastoroj, instalitaj tie laŭplane antaŭ jaroj, pri kio atestas la spuroj de iliaj dentoj ĉe la arbotrukoj de la riverbordaj arboj. Vagante laŭ la riverbordoj kaj bordokurbiĝoj de la malnova riverfluo facilas, estante iom bonŝanca, renkonti tiujn aparte timidajn bestojn.
La urbocentro de Piła troviĝas sur terenoj humidaj, tre malfacilaj por la konstrulaboroj, kaj tamen la urbo havas la propran insulon. Ĝia historio radikas en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam la urboaŭtoritatoj decidis ordigi marĉan, neglektitan terenon en la urbocentro establante tie 10-hektaran verdaĵenklavon. La establo, kaj verdire elkonstruo de la enurba insulo sur la marĉa tereno estis aŭdaca geoteknika defio. Oni foruzis por ĝia konstruado 200 mil kubometrojn da tero, kiu estis sekve laŭplane formita. Nun ĝi riĉas per multaj diversaj arboj kaj ornamarbustoj, rizpopromenejoj apartenante al la atrakciaj ripozterenoj de la urbo.
La atrakciaĵoj de la urbo mem kaj ĝiaj ĉirkaŭlokoj ebligas organizi ekskursojn al multaj lokoj, precipe ĉar ravaj ĉiujarsezone pinaj arboj ofertas enorman riĉon de flaŭro kaj faŭno, kaj la nombro de preparitaj atrakciaĵoj kaj ĉarmo de la nedamaĝitaj panoramoj garantias sukcesan ripozon. Do venante al Pollando, kial ĉe la vizititinero ne plani la urbon Piła?