http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=6691

Trarigardo de la E-Gazetaro - 13.01.04

13.01.2004
Pasintsemajne mi traktis en nia trarigardo aktualajn E-periodaĵojn, do tiujn kiuj jam portis fiere la informon, ke ili estas la unuaj ĉi-jaraj eldonoj. Por hodiaŭ mi elektis tiujn, kiuj venis en la lastaj tagoj de la pasinta jaro.
Inter ili troviĝas la aŭtuna numero de “Irana Esperantisto”, kultura sezonrevuo en la persa kaj Esperanto. Fakte temas pri planita prokrasto, ĉar numero estis, kiel atentigas la redaktoro, prespreta komence de oktobro. Sed la informo pri paca Nobelpremio por irananino, Ŝirin Ebadi ne povis resti sensilenta – prave eksplikas la redaktoro de “Irana Esperantisto”, Hamzeh Ŝafii. Dank’ al tio ene de la numero ni trovas esperantigitajn tradukojn de deklaracio de Nobel-komitato citita el la oficiala TTT-ejo de la Komitato, kiun sekvas el la sama fonto fragmentoj el ŝia biografio, kaj intervjuo el “Newsweek”, kiun la irana paca Nobel-premiitino donis al Marie Valla. Tutcerte apartan guston havas la “Esperantistaj Mesaĝoj al Ebadi”, kies parto estis aperigita aparte. Ĉiuj ĉi mesaĝoj – el tre diversaj landoj - emfazas rekonon por la aktivado de Ŝirin Ebadi, la aktivado favore al la rajtoj de virinoj kaj infanoj en Irano – kaj pere tiu batalo - favore al iliaj rajtoj en la tuta mondo. En tiu rekono ili ĉiuj kongruas kun la deklaracio de Nobel-komitato, en kiu ni legas interalie: “Ŝia ĉefa areno estas la luktado por bazaj homaj rajtoj, kaj tio ke neniu socio meritas esti nomita civilizita krom se la rajtoj de virinoj kaj infanoj estas respektataj tie. En epoko de perforto, ŝi konstante subtenis senperforton. (...) Ŝi preferas informadon kaj dialogon kiel la plej bonajn vojojn por ŝanĝi sintenojn kaj solvi konflikton. (...) Ebadi estas konscia Islamano. Ŝi vidas ne konflikton inter Islamo kaj fundamentaj homaj rajtoj. Laŭ ŝi tio estas grava, ke la dialogo inter la diversaj kulturoj kaj religioj de la mondo prenu kiel deirpunkton, siajn komunajn valorojn”.
Tutcerte la paca Nobel-premio por Ŝirin Ebadi pravigas la prokraston de “Irana Esperantisto”, kiu ankaŭ ĉi-numere regalas esperantistan leganton per riĉaj informoj pri la irana kulturo – jen en la artikolo pri “Rumi, la plej granda mistika poeto”, jen en prezento de unu el la plej famaj antikvaj iranaj poetoj – Sadio. Kolizia renkonto inter la irana tradicio kaj moderneco alilanda – el sub la plumo de Sirin Ahmad-Nia en “Geedziĝo aŭ fuĝo” pentras dilemojn, kiujn ĉiam pli ofte oni frontos en la tutmondiĝa epoko. Kvankam la esperantlingva parto de “Irana Esperantisto” estas signife malpli ampleksa kompare kun la persa – ni trovas en ĝi ankaŭ kontribuojn, kiuj povos interesi E-komunumanon. Temas ekzemple pri la silueto de afgana E-pioniro Hejdar Raŝidi, la artikolo de Melnikov pri kelkaj aspektoj de vortludoj kaj luda komunikado en Esperanto, kontribuo pri la graveco de interreto por kreskigi la E-komunumon kaj altigi ĝian nivelon. Ekzemple “Irana Esperantisto” prezentas jam en interreto sian kompletan enhavon kun la konvinko, ke “senpaga prezentado de diversaj verkoj pri kaj en Esperanto al la publiko pere de interreto disvolvos la movadon konsiderinde”.
La sama afero eĥas en la lasta numero de “Brazila Esperantisto”. Ruben Feldman Gonzales el Meksiko informas pri esperanto-legaĵoj peteblaj ĉe lia retadreso. “Brazila Esperantisto” estas periodaĵo tutece esperantlingva – kaj kvankam en ĝi ne forestas literaturaj specimenoj - la ĉefan atenton ĝi donas al la brazila e-ista vivo. Ĝuste lastnumere ne ekscias, ke la nova Ĉefdelegito por Brazilo estis nomumita James Rezende Piton – dum alia junulo Vandilson da Silva Trindade fariĝis la nova prezidanto de Federacia Konsilantaro de Brazila E-Ligo. Tiu juneco de la brazila E-movado estas iu aparta trajto, kiun ni jam rimarkis dum la Fortaleza UK. Sed kiel evidentiĝas, tio ne estis efemeraĵo. Kiel dividas siajn impresojn pri la 38-a Brazila Kongreso de Esperanrto, Osvaldo Pires de Holanda – meritplena brazila esperantisto - al kiu oni komisiis verki la historion de la E-Movado en Brazilo: “Rimarkinda aspekto de tiu kongreso estis la partopreno de granda nombro de gejunuloj, afero tre agrabla al nia koro, ĉar se unuflanke nia movado maljuniĝas, aliflanke ĝi renoviĝas per la alveno de novaj kaj entuziasmaj junuloj”.
De periodaĵoj landaj, ni transiru al tiu, kiun eldonas esperantista grupo en Le Mans, Francio. La titolo “Gazeto Esperanto” iom trompas, ĉar la enhavo de la unuopaj numeroj tute ne limiĝas al la E-aferoj, kvankam tiaj ankaŭ troviĝas sur ĝiaj paĝoj. Se multaj E-gazetoj estas dulingvaj, tiu ĉi aperigas ĉiun kontribuon dulingve: esperante kaj france. Kaj krome tre gravan rolon en ĝi ludas politiko – aparte konsideroj ligitaj kun la vastiĝanta EU kaj la rilatoj inter la malnova Eŭropo kaj Usono, la lingvokomunikado kaj la sekvoj de la trudiĝanta angla. Tiel ankaŭ estas en la numero, kiu koncernas la lastan jarkvaronon de la 2003-a. Ni trovas en ĝi amason de tiaj kontribuoj - kiuj plej ofte estas tradukaĵoj el la loka - sed ne nur -gazetaro, aŭ komentoj al la gazetaraj informoj, plej ofte kun rebata stilo. Ĉi-numere la redakcio decidis aparte pravigi, ke “pro la baldaŭaj eŭropaj balotoj, ĉi tiu 47-a Gazeto entenas plurajn artikolojn rilate ĉiajn lingvoprolemojn... Por ĉiu eŭropano nepras ekonsii pri la lingvaj rajtoj! Temas havi lingvan strategion kaj defendi tiun eksterordinaran komunikilon Esperanto! Perdi sian lingvn, estas perdi siajn spiriton kaj identecon. Ni estu ambasadoroj por Esperanto, ne nur por nia lando, ankaŭ por Eŭropo kaj por la tuta mondo”. Sed krom tiuj kontribuoj ne mankas pluraj aliaj, ligitaj kun esperantistoj mem kaj kun E-aktivadoj. Ĉi-numere apartan lokon okupas la teksto de Claude Piron, kiun li prezentis dum la strasburga IJK en la 2001-a jaro “Kial mi kredas je Esperanto”, en kiu Piron elegante kaj brile nombras la motivojn de sia kredo, apogita sur la vivosperto kun Esperanto kaj aliaj lingvoj, inkluzive de la angla. En la lasta numero de “Gazeto Esperanto” ni trovas ankaŭ kelkajn raportojn pri la pasintaj E-aktivadoj, kiel ekzemple funkciigo de la propra budo kadre de la aranĝo “25-a Horo pri la Libro”. Mi kun aparta intereso sekvis raporton pri ĝi, ĉar ĝuste de ĝi antaŭ kelka tempo nian redakcion atingis belega salut-karto, subskribita de esperantistoj aktive deĵortantaj dum la aranĝo celita al la ekstera mondo. Dank’ al la aperigita foto evidentiĝas, ke la E-budo ne nur reklamis pri lingvosolvo, aktivadoj esperantistaj, sed ankaŭ pri nia Radio Polonia pere de iu el niaj rekalmsaketoj. Dankon pro tiu reklamo kaj tiamaniere ŝanco por ni kunpartopreni la aranĝon! Kun ioma surprizo kaj ĝojo samnumere mi trovis la raporton pri la kultura semajno en Plouzek, kiun mi partoprenis en aŭgusto. Catherine Rossi multajn aludojn faris ne nur pri mia partopreno kaj kontribuo, sed ankaŭ pri niaj E-elsendoj, kaj kompreneble pri aliaj interesaj eroj de la Internaciaj Renkontoj. Evidente ni trovas ankaŭ referencojn al la gotenburga UK, iom ne rektajn, ĉar Jacki Huberdeau proponas al la leganto konatiĝi kun modelaj svedaj aŭtomobilistoj, sed ja evidente ĉiu vizito – eĉ kun esperantista celo – donas la ŝancon konatiĝi kun diversaj aspektoj, bildoj de la kongreslando. Nu, kio aparte mirigis min, ke en la numerto de “Gazeto Esperanto” trovigis eĉ loko por dolĉa kuirrecepto, aparte bonvena dum la jarfino. Dankon al niaj geamikoj en Le Main pro bona laboro – servanta ankaŭ al la propra memkleriĝo, pri kio atestas ĉiu numero de ilia E-periodaĵo kun tre klara vizaĝo.
Kaj ankoraŭ unu periodaĵo en nia nunsemajna trarigardo “Bazaro” – esperantlingva revuo el la rumana Kluĵo. Ĝia vintra numero venis evidente kiel kaze de la “Gazeto Esperanto” kun novjaraj salutoj, sed la plej grandan allogaĵon tutcerte konsistigas la laŭvicaj kontribuoj al la temo “Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?” Ĉi-numere ili estas aparte multnombraj, okupas la duonon de la numero. Dividas ilin Gerrit Berveling el Nederlando, Ginette Martin el Francio, Kep Enderby el Aŭstralio, Davor Klobuĉar el kroatio, Irina Udalova el Rusio, Lee Chong Yong el Koreio, Eva Voicu el Rumanio, Maire Mullarney el Irlando kaj Guitou Colin el Francio. Ĉiu kontribuo meritas apartan enpensiĝon, kvankam ni ne plu havas la tempon citi ilin en nia trarigardo.
Barbara PIETRZAK