http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=69658
Ni invitas al Pollando: Zgierz
17.11.2007
Ĉi-semajne mi invitas vin gesinjoroj proksime al la geografia centro de Pollando, al la urbo Zgierz – fama pro siaj 19-jarcentaj teksaj tradicioj. Sed ĝia historio estas multe malpli nova kaj la unua mencio pri ĝi aperas en la 13-jarcenta dokumento de princo Konrad la Mazovia pasiginta tie la Paskofeston. La urborajtojn Zgierz akiris antaŭ la 1288-a jaro kaj la unuan fojon kiel la urbo ĝi estas menciita en la akto el la 18-a de junio 1318, kiel “Sgegrz civitate nostra” (Zgierz nia princa urbo). Tre grava por Zgierz estis la konfirmo de ĝiaj urborajtoj fare de Vladislavo Jagello en la 1420-a jaro. 80 jarojn pli poste Zgierz ricevis la rajton de ĉiusemajna aranĝado de foiroj kaj de bazaroj trifoje jare. La urboaktoj el la 1576-a jaro informas, ke en Zgierz troviĝis tiam 17 metiistoj, 5 drinkejoj, 3 vodkoproduktejoj, 6 komercistoj. En la urbo troviĝis 91 domoj enloĝataj de 698 personoj. Dum la kontraŭsveda milito la tuta provinco inkluzive de Zgierz estis ege damaĝita kaj post la invado en la urbo restis sole 10 domoj kaj 70 loĝantoj. Dum unu kaj duna jarcento la urbo klopodis supervenki la militsekvojn. Ankoraŭ komence de la 19-a jarcento en Zgierz loĝis nur 500 personoj. La situacio tamen signife pliboniĝis en la periodo de la Pola Reĝolando, kiam la programo de la industria evoluo akcelis la urboplukonstruon. En la 1821-a jaro estis subskribita interkonsento inter membroj de la Industria Komisiono de la Mazovia Vojevodio kun polaj kaj germanaj specialistoj pri la ŝpinado, teksado kaj kolorigado. Ĝi reguligis la principojn de la setlado kaj certigis plurajn privilegiojn al entreprenistoj el Prusujo, Saksujo kaj el la poznana provinco. Pri la elekto de la teksa industrio en Zgierz decidis abundo de la ĉirkaŭaj arbaroj kaj favora trafiksituo rilate al Varsovio. Tre baldaŭ Zgierz fariĝis la ĉefa urbo de la pola drapproduktado. Ĝis la 1830-a jaro Zgierz avanis en la produktado de lanaj teksaĵoj en la Pola Reĝolando duone direktante siajn produktojn al Rusujo kaj Ĉinujo. Kompreneble tio favoris la urboevoluon. En tiu periodo Zgierz havis 220 domojn kaj preskaŭ 3200 loĝantojn. En la 1865-a jaro la urbo fieris jam pri 86 masonitaj domoj, 378 lignaj kaj la nombro de ĝiaj loĝantoj triobliĝis. En la sekvaj jaroj la ĉefa industria centro en la regiono fariĝis Lodzo, sed tio ne bremsis la urboevoluon de Zgierz. Samtempe kun la evoluo de la industrio, la urbokresko plukonstruitaj estis trafikligoj. Komence de la 20-a jarcento estis funkciigita la unua tramlinio liganta Zgierz kun Lodzo, du jarojn pli poste estis konstruita la fervoja linio liganta Varsovion kun Kalisz. En la 1925-a jaro Zgierz fariĝis grava fervoja nodo kaj la unuaj trajnoj ektrafikis laŭ la itinero Lodzo-Zgierz-Kutno.
Sekve de la eksplodo de la 2-a mondmilito la teksaj entreprenoj apartenantaj al poloj kaj judoj estis transprenitaj kaj sole la germanaj posedantoj povis aktivi senĝene. La produktado celis la militarajn celojn de la okupaciinto. La militjaroj estis tre malfacila periodo en la vivo de la urboloĝantoj. Zgierz estis enkorpigita en la Germanan Regnon, poloj havis neniujn civitanajn rajtojn. Pereis 7 mil ĝiaj loĝantoj kaj 8 mil estis transportitaj al Germanujo por trudlaboroj. Judaj loĝantoj estis transportitaj en la lodzan getton, kie ili estis subigitaj al ekstermo.
Post la milito Zgierz daŭre rolis kiel la centro de la lanteksa industrio kaj kolorigila industrio. Nur la reĝimaj transformiĝoj en Pollando komence de la 90-aj jaroj ebligis, ke en Zgierz okazis la unuaj komunumaj balotoj. La novaj urboaŭtoritatoj inaŭguris ia. reorganizon de la trafikservoj, ekonomiajn transformiĝojn kaj okupiĝis pri la problemoj ligitaj kun la klerigo kaj natura medio. Hodiaŭ Zgierz apartenas al la mezaj polaj urboj enloĝata de ĉ. 60 mil loĝantoj.
Ĝis hodiaŭ en Zgierz konserviĝis la origina urboplano kaj unuopaj konstruaĵoj distingiĝantaj per interesa formo kaj finkonstruo. Tre klare eblas distingi en la arkitektura substanco de la urbo la dividon inter la malnova kaj nova partoj. La plej malnova parto de Zgierz situanta apud la preĝejo de sankta Katarina karakteriziĝas per neregula strarreto kun malsama larĝo. Alie aspektas la tn. Nova Urbo, konstruita komence de la 19-a jarcento dokumentanta la kreiĝon de la teksa industrio en Pollando. Komplekso de la tiel nomataj teksistaj domoj en la centro de Zgierz atestas pri la tekstista setlado, kaj cetere rolis kiel modelo por la urboplanado en aliaj industriaj urboj kaj loĝlokoj de la lodza regiono.
Zgierz estas la ĉefa urbo de la tuta komunumo, kies surfaco, ĉirkaŭ 20-milhektara decidas, ke ĝi apartenas al unu el la plej grandaj en Pollando kaj la plej granda en la lodza vojevodio. Duonon de la surfaco konsistigas individuaj farmistaj bienoj, kies karaktero klare gravitas al la florproduktado. 30 procentojn de la surfaco konsistigas arbaroj. Situante norde de la lodza vojevodio la norda limo de Zgierz-komunumo trapasas nur 5 kilometrojn for de la geografia centro de Pollando. La komunumo fieras pri sia riĉa historio kaj multas en ĝi atestoj pri la kontinua setlado komencante de la ŝtona epoko. Ekzistas tie pli ol 200 arkeologiaj esplorcentroj rilatantaj al paleolito, la bronza kaj fera epokoj kaj la periodo de la Romia Imperio. La tereno de la komunumo karakteriziĝas per varia terenkonstruo kaj belaj panoramoj. La plej valoraj naturfragmentoj estas ĉirkaŭprenitaj per protekto. Apartan atenton meritas la rezervejo Ciosny situanta en la loko Rosanów, en kiu troviĝas unika koncentriĝo de ĉ. 8 mil juniperoj sureskantaj la kontinentajn duojn. La plej granda arabara rezevejo okupanta la areon de 2500 hektaroj meritas la atenton aparte pro sia kverka komplekso.
Al la naturriĉaĵoj de Zegrze-komunumo apartenas ankaŭ la troviganta en la regiono de Rogóźno subtera lago de antaŭ 130 milionoj da jaroj troviĝanta 300 metrojn subgrunde. Ĝia ĵurasdevena akvo havas la temperaturon de ĉ. 30 celsiusaj gradoj kaj riĉas je kemiaj elementoj, salubraj en diversaj malsanoj. Menciinda estas ankaŭ la tn. varma maro en la profundo de 600 metroj sub la terkrusto kun temperaturo de 80 celsiusaj gradoj. Oni premisas, ke tiuj tavoloj povos fariĝi bazo por evoluigi tie la balneologian kuraccentron kaj fariĝi alternativa hejtofono.