http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=70962

Trarigardo de la Esperanto Gazetaro

04.12.2007

Ĉi-semajne multas periodaĵoj de diverslandaj e-istaj medioj. Kaj mi ŝatus komenci per tiu, kiu sur nia E-gazetara merkato aperis nur antaŭ kelkaj monatoj, sed senŝanĝe ekde la unua numero konservas “enhave enviindan nivelon”. Tiel pri “Zagreba Esperantisto” skribis ĝia serba leganto kaj mi evidente samtempe ĝojas, ke la revu-redaktoro rimarkis ankaŭ nian altan takson de la periodaĵo. Kvankam la temoj traktitaj en ĝi koncernas la tutan Esperantujon, samtempe tiuj kiuj koncernas Zagrebon, Kroation, la regionon pere de la kontribuintaj aŭtoroj ne paligas la impreson, ke temas pri tute konkreta kaj interesa E-medio, tiu ligita kun Zagrebo.   Nu la tem-amplekso  speguliĝanta en ĉiu numero de “Zagreba Esperantisto” jam en la  kvara numero provokas la demandon ĉu ŝanĝi ĝian titolon. Ni vidos, ĉu kaj kiel ĝi estos solvita. 
Do denove en niaj manoj – riĉenhava, neniel plene traktebla “Zagreba Esperantisto”. Tamen al tiuj, kiuj laste diversforume levis la demandon pri tio, ĉu ne estus preferinde,  ke esperantistoj en siaj landaj medioj tenu kontaktojn nur kun sialandaj kulturkampaj gravuloj kaj evitu politikistojn mi rekomendas la kovrilpaĝan foton de la revuoredaktoro Radenko Milošević kun la prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić. Ĝi estis farita okaze de speciala rendevuo,  dum kiu la kroata politikisto estis informita pri la atingoj kaj gravaj eventoj en la kroata movado, venontjare solenanta sian 100-jariĝon. Stjepan Mesić – kiun multaj el ni memoras el la inaŭĝuro de la Universala Kongreso en Zagrebo - akceptis ne sole ĝeneralan aŭspicion super la jubileo, sed krome deklaris partoprenon en la venontaŭtuna simpozio “Esperanto kaj kroata kultura identeco” kaj sekve en kunsido de Kroata E-Ligo fine de la venonta jaro. Neniu ŝajne povas dubi, ke temas grava afero en kaj por la vivo de kroataj esperantistoj. Pri la rekono de ilia agado en la kroata socio kaj konfirmo, ke kroataj esperantistoj ne vivas en tiu socio izolite.
Kompreneble informoj lige kun la 100-jariĝo de la kroata E-movado pli multas en la numero. Cetere temas ne sole pri tiu ĉi jubileo. Sur la paĝoj de “Zagreba Esperantisto” eĥas la opiniinterŝango pri la jubilea simbolo de UEA eĉ kun la foto de la gajninta kataluna dezajnisto. Jubileoj 2008 okazos. Diversaj E-renkontoj, kongresoj jam okazis. Kelkaj ĉi-koncernaj kontribuoj aperas en la  revuo de zagrebaj esperantisoj.  Ekzemple  Etel Zavadlav – raportas jen pri la 80-a SAT-kongreso en Parizo, jen pri Monda Socia Forumo en Najrobo, Antun Kovač donas precizan raporton pri la 73-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Bulgario. Apartan lokon inter tiuj raportoj havas la riĉenhavaj impresoj de juna kaj relative nova esperantisto el Francio, kiu ĉi-jare efektivigis siajn unuajn feriojn pere de Pasporta Servo, ia. vizitinte Kroation. La spertoj pozitivaj igis ŝian familion ne nur aliĝi en la Pasporta Servo, sed eĉ la plej proksiman  Kristnaskon pasigi helpe de PS. Davor Klobučar raportistastile priskribas sian ĉi-jaran estadon en Hiroŝimo. La impresoj  estas apartaj, ĉar kolektitaj precize  la 6-an de aŭgusto, do en la datreveno de la faligo de la atombombo. Temas cetere pri ĉapitro el la libro kreiĝinta,  kiel frukto de lia ĉi-jara japana vojaĝo. Se la rememoroj ligitaj kun Hiroŝimo,  eĉ se daŭre korskuaj,   apartenas al iom fora historio, la historio pli freŝa atakas nin pere de la artikolo dediĉita al Vukovar. Ĝi ne sole memorigas la teruran balkanan militon, sed ja ankaŭ per la fina citaĵo alvokas: “Ni ne forgesu agresojn kontraŭ civitanaj liberecoj, kontraŭ homaj rajtoj kaj nuda vivo, sed ni eltiru el koro ĉiun revenĝon, ĉar ĝis kiam ni ne etendos manon de reciprokaa repaciĝo kaj ĝis kiam ni ne priparolos prudente la akumultitajn malfacilaĵojn la historio ĉiam piedpremos nin”.
En la lasta numero de “Zagreba Esperantisto” ne mankas kulturaj informoj. Jen pri la 40-jariĝo de Pupteatra Internacia Festivalo. Evidentiĝas, ke la lanĉita de la zagreba Studenta E-Klubo – de origine esperantisteca  PIF transformiĝis en prestiĝan kaj renoman fakulan rendevuon.  Jen pri la valoro de “Mediteranea Breviero”, kiu aperis en E-traduko. Jen pri la tradukarto Niko Bubalo, kies  kroatajn tradukojn de 7 poemojn de L.L. Zamenhof ni trovas en la 4-a “Zagreba Esperantisto”. Multon ankoraŭ eblus aldoni pri tiu ĉi denove riĉa, bunta revuoenhavo. Dume utiligante la enkondukajn vortojn de la redaktoro  Radenko Milošević ni deziru serenan iron al la nova jarkolekto. 
La novembra “La Lanterno Azia” kovrilpaĝe prezentas familifote la 39-an Korean Kongreson de Esperanto, ene ni legas la raporton pri  ĝia trapaso, du el la prezentitaj prelegoj  kaj pri la ŝanĝoj en la estrara konsisto. La mesaĝo de la nova prezidanto estas tre emfaze titolita “Ni brakumu unu la alian”, Kim Uson post plurjara redaktado forlasas la redakcion daŭrigonte la aktivadon en la movado kiel KEA-vicprezidantino. Mi bonvenige notu, ke ambaŭ artikoloj aperigas esperantlingvajn resumojn. Dank’ al la lasta numero de “La Lanterno Azia” eblas ankaŭ konatiĝi kun la enhavo de du el la dumkongresaj prelegoj.  Tiu de Lee Chong-Yeong  rilatas al la jam bone konata esperantlingva traduko de la libro  aperigita nacilingve fare de neregistaraj grupoj de Koreio, Ĉinio kaj Japanio  “Historio por malfermi estontecon”. La alia estas la prelego de KAWANISHI Tetsurou pri la lastaj jaroj de Zamenhof, kiu prelego kreiĝis baze de lia  4-monata vojaĝo tra Pollando antaŭ preskaŭ 30 jaroj. La kuracistaj spertoj de la aŭtoro ebligas fari kelkajn  apartajn rimarkojn koncerne la malsanon de la kreinto de Esperanto kaj lian tro fruan morton.
Eblas diri, ke la proksimiĝantan 15-an de decembro la korea organo omaĝis per la aperigo de tiu ĉi prelego, la lasta “Zagreba Esperantisto” omaĝas ĝin per la kroataj tradukoj de Zamenhof-poemoj. La 4-a numero de “Litova Stelo” eĉ se julia/aŭgusta per la redaktoraj vortoj ricevas apartan emfazon en la kunteksto de la Tago de E-libro, ni citu: “Devigu vin ĉiujare akiri kaj tralegi almenaŭ 1-2 librojn en Esperanto. Ja librolegado (kun posta rerakontado dum klubaj E-kunvenoj) estas la certa vojo al plena posedo de Esperanto. Riĉiĝu via vortprovizo per legado kaj rakontado je novaj vortoj, je implicoj, je vortludoj”.
Nu, tio estas tre aktuala alvoko, des pli se legata komence  de decembro. Tamen per la enhavo la “Litova Stelo” rerigardas al la tagoj de la Universala Kongeso en Jokohamo. Eĥas en ĝi la estrarelekto, rememoroj pri la jokohama UK.  Krom UK lastnumere “Litova Stelo” kelkkontribue  rerigardas al la  sukcesaj Baltiaj E-Tagoj. La organo de LEA ebligas konatiĝi kun la nuntempa Litovio, revigliĝo de pramalnova balta religio, la signifo de svastiko en la balta kulturo. “Litova Stelo” alvokas al la libroaĉetado, samtempe  siajn legantojn regalante per originala grotskaĵo de Tim Westower.
Fine ni konfirmu la ricevon de la   5-a numero de “Norvega Esperantisto”. Por mi aparte interesa pro tri raportoj pri la loka informagado pere de ekspozicioj en la bibliotekoj en Oslo kaj Trondheim, kaj partopreno de norvegaj esperantistoj, reprezentantoj NEL en loka festivalo en iu el la norvegaj komunumoj. Bonega laboro! Sed la paĝoj de norvega junularo ja konfirmas, ke oni kapablas ankaŭ  amuziĝi,  pri kio atestas raporteto pri la ĉi-aŭtuna renkonto “Kune ni pluras”.