http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=72024

Trarigardo de la Esperanto Gazetaro

18.12.2007
Traktante pasintsemajne la novembran paperan version de “Esperanto” mian atenton eskapis la aperinta en ĝi misinformo pri malapero de “Pola Esperantisto”. Informo ne vera, pro iu mistera motivo aperinta en “Esperanto” kaj eble malkuraĝiginta ĝiajn ĝisnunajn kaj novajn legantojn. Kompreneble ĝi elvokis konsterniĝon en la nova PEA-estraro kaj inter polaj esperantistoj.  Ni do komence de nia trarigardo referencu al  la vortoj de la seketario de Pola E-Asocio, Robert Kamiński atentiganta nin ia.: “Pro la ŝanĝo de la eldonisto kaj redakcio de la dumonata revuo "Pola Esperantisto", ni invitas vin aboni la revuon en nova formo, revuon pri vera pola E-movado. Ekde la jaro 2008-a  “Pola Esperantisto” estos plu propraĵo de Pola Esperanta Asocio, atendanta informojn de Esperantaj organizoj en Pollando kaj en aliaj landoj. “Pola Esperantisto”  estos principe informa revuo kaj ĝia celo estos kunigi E-movadon sendepende de la aparteno al la Asocio. Respondante petojn de niaj anoj kaj simpatiantoj, ni planas novajn fakojn  kiel  kalendaron pri E-aranĝoj en Pollando, pri interesaj okazintaĵoj kaj agoprogramoj, fakon pri valoraj iniciatoj, proponojn por superregiona kunagado, lingvajn konsilojn, raportojn pri E-kunvenoj, interretan angulon, angulon  por poetoj, paĝon de animzorganto, novaĵojn el scienca mondo, konkursojn, lokon por opinioj  kaj konsiloj  de legantoj.
La nova revuo informos pri aktualaĵoj de la pola E-movado, reaktivigo de tradiciaj landaj kongresoj, preparoj al UK-2009, novaĵoj pri filioj kaj kluboj, ekzemploj de kunlaboro kun eksterlandaj organizoj.
La unua numero aperos  inter januaro kaj februaro  2008. Ĝia kosto egalas al 35 zlotoj aŭ 12 eŭroj por 6 duoblaj numeroj en la jaro”.  
Tiom reference al la plej freŝaj informoj pri “Pola Esperantisto”, ekde la nova jaro denove la organo de PEA. Nia redakcio pretas al ĉiuj interesiĝantoj el la lando kaj eksterlando peri la koncernajn bankokontojn por aboni la revuon.
Reference al pli fora historio ĉu multaj el ni memoras, ke antaŭ 80-jaroj en la decembra numero de “Esperanto”-1927 Edmont Privat aludis al la lanĉita tiujare dum la jubilea UK en Danzig propono de Julio Baghy, ke la 15-an de decembro ĉiu el ni aĉetu almenaŭ unu E-libron?  Privat skribis, ke tiutage “staru en ĉiuj festsalonoj larĝa tablo kun libroj je honoro de D-ro Zamenhof kaj de nia juna literaturo. Neniu eliru sen volumento en la poŝo”. Ĉu tiel okazis ankaŭ la 15-an de decembro 2007?
Ni kredu, ke multaj el ni daŭre memorante pri tiu alvoko riĉigis siajn bibliotekojn, eble ne ĉiam la 15-an de decembro, ĉar ekzemple mi mem uzis tiucele kelkajn lastajn E-aranĝojn.
En la kunteksto de nia jam ne tiom juna literaturo mi ŝatus en la hodiaŭa trarigardo doni la apartan atenton al la du novembraj numeroj de la sveda “La Espero”, kiu atingis nian redakcion dank’ al la senavara afableco de Lars Westman el Skövde. La 6-a novembra numero estas tutece literatura. Jam  frontpaĝe ĝi prezentas la foton de nia nova kandidato por Nobel-premio literatura, Baldur Ragnarsson dum en la numero aperas iu el liaj plej novaj poeziaĵoj el la nunjara septembro “Paŭzaj momentoj” kaj notoj pri lia poezia vivovojo, esperantistiĝo, verkaro. En la kunteksto de la proksimiĝanta Kristnasko unuapaĝe “La Espero” memorigas svedan poeziaĵon pri “La Stelo Betlehema” de Viktor Rydberg, kiu jam komence de la pasinta jarcento (en la 1900-a jaro)  aperis en la traduko de Sigurd Agrell en “Lingvo Internacia”. En la kunteksto de tiu traduko la redaktoro de la sveda periodaĵo, Leif Nordenstorm atenigas: “Se oni legas malnovan Esperantan literaturon, kiel ekzemple la tradukon sur la unua paĝo de tiu ĉi numero oni sentas, ke Esperanto nun estas multe pli matura ol dum ĝia juneco. La lingvo evoluis, evoluas kaj evoluos. Ĉu ne? Tamen malnovaj tekstoj en Esperanto restas tute kompreneblaj por ni”. Kaj sekve: “Esperanta literaturo estas interesa ankaŭ pro alia kialo. Multaj esperantistoj komencas verki en Esperanto. Eble multe pli granda ono de la esperantistaro ol la nombro de svedoj, kiuj  verkas en la sveda lingvo. Ĉu la lingvo vekas kreemon en la esperantistoj? Aŭ ĉu la ebleco per Esperanto sendi tekstojn al alilandaj revuojn igas esperantistojn verki?” – jen liaj demandoj. Nu, mi mem  kredas, ke prefere E-o estas tiu lingvo, kiu spronas verkemon de la novaj lingvoadeptoj, el inter kiuj ne ĉiuj ja fariĝas literaturistoj. Ĉiukaze la novembra “La Espero” donas iom vastan eblecon  konatiĝi kun diversaj literaturspecimenoj  de svedaj E-literaturamantoj – jen originalaj poeziaĵoj, traduko kaj originala verkado. Sten Johanson per sia “Ĉe Narva Strato” per malfacile superebla matureco elmontras sian penetran alrigardon al la realo de novaj panakiraj migrantoj en la vastiĝanta Eŭropo.  
La novembra literatura numero de la sveda “La Espero” kunvenis kun la 5-a normala numero. En ambaŭ cetere ni havas la okazon konatiĝi iom pli proksime kun unuopaj membroj de la sveda E-komunumo – jen kun Ingrid Näsholm jen kun Bertil Andreasson, cetere ambaŭ konatiĝintaj kun la IL dank’ al siaj familianoj. Frontpaĝe de la 5-a numero Leif Nordenstorm siajn konsiderojn dediĉas al la sorto de Esperanto en la teknologie ŝanĝiĝanta mondo, en kiu malaperas la mallongondaj radioelsendoj – jen kazo de la malaperinta mallongonda E-servo ĉe RAI, sed samtempe vastiĝas la eblecoj de la IL en la interreto, kaj ĉi-kaze tamen pri ipernity en E-o. Ene de la numero ni trovas du iom ampleksajn raportojn pri aranĝoj ekster la limoj de Svedio. La unua koncernas  la dumsomerajn E-aranĝojn en Finnlando (E-kurson en Valamo kaj la festivalon Arta Lumo en Kuopio). La alia proksimigas la septembran Lingvan Festivalon en Kopenhago, kiu dank’ al pli frue ligitaj kontaktoj povis disvolviĝi en la tiea Gronlanda Domo. Kiel informiĝas ne koncernita leganto “La Gronlanda Domo estas institucio centre de Kopenhago, kiu zorgas pri la specialaj problemoj kaj eblecoj de la gronlandanoj en Kopenhago. La gronlandaj lingvo kaj kulturo multe diferencas de la dana kaj la neceso koni fremdajn lingvojn estas granda en Gronlando,  do ilia interesiĝo pri la lingvofestivalo estas tre komprenebla”.  La raportanta Jens Stengaard Larsen kaptis la okazon por entute proksimigi la historion de la Lingvaj Festivaloj, en kiuj - kiel li memorigas – kvankam iniciatitaj de E-parolantoj la lingvo ne plu ludas apartan rolon. Tamen kiel li reliefigas:  “Temas pri aŭtenta klopodo por egalrajtigi la lingvojn.  Tio ankaŭ evidentiĝas el la festivala retpaĝo, kie oni trovas sloganojn kiel “Lingvo kiel riĉfonto – ne kiel problemo”, “Lingvaj rajtoj por ĉiuj, sendepende de la nombro de parolantoj” kaj “Se malaperas lingvo, malaperas kulturo”.
La 5-an numeron de la sveda “La Espero” fermas paĝo literatura kun listo de aĉeteblaj libroj, inter kiu troviĝas kaj la novredaktita de Ulrich Lins libro de Edmond Privat “Vivo de Zamenhof” kaj la sveda libro de Leif Nordenstrom kaj Christer Lörnemark pri Zamenhof kaj la IL. Cetere pri ĝi aperas eĉ du recenzoj. Dum Johan Krig Ölund prezentas rilate ĝin sole laŭdojn al pli analiza kritiko subigas ĝin Bertil Nilsson. Kiel ĉi-lasta deklaras: „Restas la espero ke la sveda movado havos forton eldoni pliajn verkojn, kiuj per sia kuna efiko povos prezenti E-on nuance kaj plurfacete”. Mi komprenas tiujn liajn vortojn kiel gratulon por la farita unua paŝo sur tiu ĉi tereno.