http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=72985
Pollando invitas: Baranów Sandomierski
05.01.2008
Ĉi-semajne mi invitas vin gesinjoroj al la sud-orienta Pollando, al la loko Baranów Sandomierski. Pri ĝia kreiĝo kaj evoluo decidis unuavice avantaĝa trafika situo apud la transpasejo tra Vistulo-rivero. La unuaj mencioj pri ĝi el la 1135-a jaro referencas al la regado de Boleslao la Kurbobuŝa. La nomo mem Baranów ligiĝas sendube kun la ŝafbredado. Tio estis la tradicia okupo de la setlejloĝantoj de la plej malnova tempo. Do, vi certe tuj komprenos la urbonomon, se mi aldonos, ke >baran< en la pola lingvo signifas virŝafon. Meze de la 14-a jarcento Baranów ricevis de reĝo Kazimiro la Granda la urborajtojn. La urbo prospere evoluis dank’ al la grenkomerco, fine de la 16-a jarcento ekfloris la metiartoj ĉefe drapproduktado, felprilaborado kaj ŝufarado.
La urbo en sia historio plurfoje ŝanĝis siajn posedantojn, jen polajn magnatojn, jen polajn nobelojn. Post la 2-a mondmilito la periodo de ĝia aparta evoluo ligiĝas kun la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.
Sed nia vizito en Baranów Sandomierski ligiĝas ĉefe kun la troviĝanta tie unu el la plej superbaj malfrurenesancaj arkitekturaj perloj sur la polaj teritorioj, ofte difinata “Malgranda Wawel-kastelo”, alude al la reĝa rezidejo en la proksima Krakovo aŭ “Perlo de la Renesanco”.
La magnatan rezidejon de Leszczyński-familio en Baranów Sandomierski oni konstruigis en la dua duono de la 16-a jarcento. Temis samtempe pri palaco kaj forterso. Ĝia projektino estis la reĝa kortega artitekto - deveninta el Florenco - Santi Gucci. La kastelo estis planita sur la plano de ortangulo kies flankoj observas la proporcion 1:2, angule ĝi havas kvar cilindroformajn bastionojn kronitajn per kupraj kupoloj kaj centre turon kun enirejo al belega korto. Sur la turo troviĝas la sunhorloĝo kun latina sentenco “Amicis qualibet hora”, kion libere eblus traduki kiel “al amikoj bonvenon ĉiuhore”.
La vasta kastela korto troviĝas sur la unuetaĝa nivelo, do oni suriras ĝin nur perŝtupare. Tiun solvon pravigis oftaj elverŝiĝoj de la rivero Wisła, kiuj plurfoje grave plagis Baranów. Dank’ al tiu solvo la akvoj de la rivero en la priinundomomento eĉ proksimiĝante al la kastelo ne kapablis superverŝi la korton. De tri flankoj la korton ĉirkaŭas duetaĝaj loĝejaloj. Du el ili havas arkadogalerion, kies kolonoj estas ornamitaj per tn. maŝkaronoj, alivorte homaj-bestaj vizaĝoj. Flanke de la enirejo troviĝas loĝio kun kondukanta supren parada ŝtuparo, ankoraŭ pli supre la atenton kaptas la dekora atiko.
La kastelon en la 19-a jaro plagis kelkaj incendioj. Post la lasta la rekonstruon oni konfidis al renoma krakova arkitekto Tadeusz Stryjeński. Sub lia influo la kastela kapelo estis rekonstruita en la stilo de la krakova secesio. La vitralojn projektis Józef Mehoffer kaj la ĉefaltaran pentraĵon aŭtoris Stanislaw Wyspiański. La lasta posedanto perdis la kastelon sekve de la postmilita grundreformo el la 1945-a jaro. En januaro 1968 la kastelo estis transdonita al la firmao “Siarkopol” en Tarnobrzeg okupiĝanta pri la minado kaj alifarado de sulfuro. Ekde junio 1997 jaro la posedanto de la kastelo, restaŭrinta kaj daŭre gvidanta rekonstrulaborojn estas Agentejo pri la Industria Evoluo en Varsovio. Parto de la internoj estas jam disponigita al gastoj, sed la kastelajn internojn eblas viziti sole sub la gvido de ĉiĉerono.
En la 60-aj jaroj dum la arkeologiaj laboroj sur la tereno de la interna kastela korto estis malkovrita ĉambro kaj koridoro kondukanta al la restaĵoj de la gotika korto aŭ kavalira turo. Bedaŭrinde la 16-jarcenta kastelo kaj ĝiaj keloj detruis plimulton de la fundamentoj de malpli novaj konstruaĵoj. La plej malnovaj materialaj elfosaĵoj devenas el la 14-a jarcento kaj kun tiu ĉi periodo necesas ligi la kreiĝon de la origina kavalira rezidejo en Baranów.
Kvankam ne eblas libere viziti la internojn de la palaco en Barnów Sandomierski, sed ĝiaj internoj servis por kamerai ia. la filmserion „La nigraj nuboj”, ankaŭ filmon pri Barbara Radziwiłłówna. Do, tiuj kiuj bonŝancis vidi tiujn filmojn povis ankaŭ admiri la internojn de la impona kastelo en Baranów Sandomierski. Malpli konata estas la superba akustiko de la kastelo spertebla aparte somere. La malfermo de la fenestro en la kastela ĉambro kaŭzas, ke la venantaj sonoj, ekzemple la fontana susuro, multoble pli laŭte aŭdiĝas ĉe la kontraŭa - al la fenestra - muro. Tion plurfoje utiligis la postmilita posedanto de la kastelo, la firmao “Siarkopol” dum sia prospera periodo organizante en la kastelaj internoj koncertojn de muzikistoj kaj komponistoj el la tuta lando.
Kun la kastelo en Baranów Sandomierski estas ankaŭ ligitaj legendoj. Ni elektis tiun, kiu aludas al la eventoj dum la antaŭkristnaska sankta vespero dum la 17-jarcenta invado de la svedaj trupoj. Tiutage la tiama kastelmastro Rafał Leszczyński kun la kristnaskaj donacoj direktiĝis al la partizana taĉmento de hetmano Czarniecki, garnizonanta apud San-rivero. En la kastelo restis sole la filino de Leszczyński kaj la servistaro pretiganta la solenan vespermanĝon. Tiun preparetoson detruis ies krio “la svedoj sturmas!”. Al la kastelo jam rapidis panike loĝantoj de Baranów, tie serĉante la rifuĝejon. Tamen la junulino ne lasis sin ekregi de timo. Tuj ŝi ordonis rigli la pordon kaj mem direktiĝis al la bastiona turo, kie troviĝis la kastelkapelo. Tie ŝi genuis preĝante antaŭ la miaklofara Di-patrina Bildo. Kiam la svedoj eksturmis la kastelon ŝi ordonis malfermi la sekretan trairejon, liganta la kastelon en Baranów kun la urbo Sandomierz. Ĉiuj kaŝigis en la kela trairejo kaj ŝi mem revenis al la turo preĝi. Subite tra la fenestro ŝi ekvidis grandan nigran nubon kovranta la ĉielon. De sur la nubo neatendite ekhajlis ŝtonoj, kaŭzante panikon de la svedoj, kies kirasoj ne eltenis la forton de la falantaj ŝtonpecoj. La invadintoj diskuris timoplenaj kaj la kastelo kaj homoj en ĝi sin kaŝiĝintaj saviĝis.
Dum la noktomeza paŝtista meso ĉiuj solene dankis al Dio la saviĝon.
Tiuj, kiuj plej proksimis al la juna Leszczyński-filino ĵuris vidi ĉirkaŭ ŝi nubon, kiu malaperis post la diservo.