http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=7861

Ekspozicio en la Varsovia Universitato

20.02.2004
Iloj helpantaj al handikapitoj en la ĉiutaga vivo kaj rekapabligado, specialaj amuziloj por handikapitaj infanoj estas ekspoziciataj en la Biblioteko de la Varsovia Universitato en la ekspozicio titolita "Dizajno sen barieroj". Amuzilojn, komputilludojn, rekapabligajn akcesoraĵojn adaptitajn por la bezonoj de handikapitoj projektis svedaj projektantoj. La organizantino de la ekspozicio Brigitte Gothberg substrekis, ke la eksponaĵoj celas ankaŭ instigi al aktiveco kaj per tio al plilertigo de handikapitoj.