http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=78642

Pollando invitas: Wejherowo

22.03.2008
Ĉi-semajne ni invitas vin al la urbo en la nordo de Pollando, kiu per sia frontpaĝo interreta anoncas, ke la nuna 2008-a estas la Jaro de la Kalvario de Wejherowo.  
Ĉiu urbo havas la propran legendon, kiun la loĝantoj kun digna fiero rakontas al aliaj por demonstri ĝian gravecon kaj atentigi kioman rolon ili ligas al la tradicio. En Wejherowo temas pri historio ligita kun la urboestablo. „Jen, kion mi serĉis”. Laŭ kronikisto, monaka sacerdoto Grzegorz Gdański tion deklaris Jakub Wejher, pomeria grandsinjoro, pli posta vojevodo de Malbork. La kreiĝo de Wejherowo estas ligita kun la militekspedicio de reĝo Vladislavo la 4-a al Smolensko, kiun partoprenis la estonta establinto de la urbo. Tio ne estis facila ekspedicio, la polaj trupoj longe ne povis konkeri la bastionon Biała. Kreskis la polaj perdoj, ankaŭ Jakub Wejher ektroviĝis en la vivminaca situacio. Tiam li ĵuris, ke se li saviĝos li konstruigos la preĝejon de Sankta Triuno kaj de la Sankta Francisko. Liaj preĝopetoj estis elaŭskultitaj, li saviĝis el sub la terŝutaĵo…  kaj ankaŭ li plenumis la ĵurpromeson.
La nova setlejo estis establita per dokumento el la fino de majo de la 1643 jaro en lia privata vilaĝo. La fondoakto enhavis 11 decidojn koncerne la loĝkondiĉojn kaj reguligis la funkciadon de la vilaĝa komunumo. 7 jarojn pli poste Wejherowo ricevis de reĝo Jan Kazimierz la urborajtojn kaj privilegiojn, kiujn ĝuis ceteraj polaj prusaj urboj. Interalie por 30 jaroj la loĝantoj estis liberigitaj de la devo enporti kiujn ajn pagojn por la ŝtata fisko. Samtempe Wejherowo estis la unusola en Kaŝubio, en la tn. Reĝa Prusujo privata urbo. Ĝia rekonsigno fariĝis la blanka malta kruco - en kies centro troviĝas la ruĝa rozo - sur la blua fono ĉirkaŭita per la laŭrokrono.
Unue konforme al la ĵurpromeso Jakub Wejher komencis la konstruon de la preĝejoj de la Sankta Triunuo kaj de Sankta Francisko. Unu jaron post kiam Wejherowo ricevis la urborajtojn Jakub Wejher komencis kontrui sur la apudurbaj altaĵoj la kalvariajn kapelojn laŭ la jerusalema plano. La Kalvario de Wejherowo, difinata ankaŭ kiel Kaŝubia Jerusalemo etendiĝas sur tri altaĵoj, kiuj ricevis la bibliajn nomojn: Olivmonto, Ciono kaj Golgoto, la riceveto Biała estis alinomita je Cedrono. Laŭ la malnovaj kronikoj la cisterciana abato el la proksima Oliwa direktis al Jerusalemo monakon,  por ke tiu precize mezuru la distancon inter la Pasionstacioj laŭ la Krucovojo kaj faru detalajn skizojn. Revenante la monako kunportis el Jerusalemo iom da tero, kies manplenoj estis ŝutitaj sub ĉiu el la konstruigitaj kapeloj.
Pri la konstruata imponritme urbo oficisto de la varsovia nunciejo,  Giacomo Fantuzzi en sia taglibro pri la vojaĝo tra Eŭropo skribis en la 1652-a jaro. „La urbo estas negranda, plene masonita, tre bela dank’ al la belegaj stratoj  kaj domoj ĉe ili starantaj, pitoreske  situanta sur ebenaĵj tranĉita per  rojoj, kun ravaj altaĵoj unuflanke, sur kiuj la vojevodo ordonis elkonstrui la ŝtonan kalvarion kun la stacioj de la Pasiono, kapeloj kaj preĝejo”.  Laŭ historiaj kronikoj loĝis tiam en Wejherowo inter 400 kaj 500 personoj, pli malpli samtiom kiel en pli malnovaj malgrandaj urboj de la regiono, kiel ekzemple Puck. Do la konstruritmo sendube estis kapturna.
Wejherowo herede fariĝis la posedaĵo de diversaj magnataj familioj Radziwiłł, Sobieski, grafoj Przebendowski. Poste la havaĵoj de Wejherowo trafis en la manojn de la brita konsulo en Gdansko Aleksander Gibson, kiu sekve  vendis ilin al Kayserlingk-familio. Post la transpreno de la urbo fare de prusoj, sekve de la dispartigo de Pollando oni ŝanĝis ĝian nomon al Neustadt gvidante senĉesan laŭplanan germanigan politikon. Estis likvidita klostra lernejo,  la germana fariĝis la oficiala lingvo en lernejoj kaj oficejoj. La kaŝuba loĝantaro defendis sin kontraŭ tiu politiko.  La establita en la 1857 gimnazio ludis gravan rolon por konservi la polecon, funkciis konspira patriota organizo, en la urbo oni distribuadis polajn gazetojn. Poloj entreprenis ekonomian aktivadon, estis okazantaj kongresoj de la polaj kantsocietoj. La 10-a de februaro de la 1920a inaŭguris la novan ĉapitron en la evoluo de la urbo. Finiĝis la aneksoperiodo kaj Wejherowo denove estis la pola. La morna tempo komenciĝis denove lige kun la 2-a mondimilto kaj la proksima arbaro kaŝas la restaĵojn de multmilaj viktimoj de la hitlera teroro. Liberigo venis en majo de la 1945-a jaro.
La pitoreskaj morenaj altaĵoj surkreskiaj per fago-miksitaj arbaroj, puraj lagoj kaj proksimeco de la maro,  jen la natura ĉirkaŭajo de la troviĝanta en la koro de Kaŝubio – Wejherowo. Troviĝante nur 25 kilometrojn for de Gdynia kaj la tiea pramhaveno, 30 kilometrojn for de la marbordaj ripozlokoj kaj 40 kilometrojn for de la flughaveno en Gdansko Wejherowo ebligas komforte moviĝi tra la tuta Pomerio kaj la norda Eŭropo. Ĉio ĉi decidas pri la turismaj valoroj de la urbo. Sed ne subtakseblan  rolon en Wejherowo havas  la Kalvario. Kiel atentigas la prezidanto de la urbo Krzysztof Hildebrandt dum jarcentoj la kalvario havis enorman signifon por la tuta Kaŝubio unuigante kaŝubojn kaj ebligante transdaŭri malfacilajn momentojn. Dank’ al la uniaj fondusoj eblis entrepreni ĝian renovigon, kiu ĝuste ĉi-jare proksimiĝas al la fino. Lige kun tio en Wejherowo en la 2008-a okazos vico da aranĝoj kulturaj kaj religiaj. La prezidanto de Wejherowo invitis kunorganizi la Jaron ĉiujn mediojn interesiĝantajn  pri la elstarigo de la rango de la Kalvario de Wejherowo en la historio kaj kulturo de Pollando.  La ĉefaj okazos en majo,  kiam oni atendos milojn da pilgrimantoj el la tuta Pomerio.
Sed ekde la 2002-a  jaro la kalvario fariĝis ankaŭ la scenejo de eksterordinaraj, plenaj de realismo prezentoj de la Pasiono. La hieraŭa havis apartan signifon, ĉar ĝi estis unu el la ĉefaj elementoj en la Jaro dediĉita al  la Kalvario de Wejherowo.