http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=79062
Pollando invita: Siemiatycze
29.03.2008
Ĉi-foje gesinjoroj mi denove proponas viziti kun ni la nordorientan Pollandon kaj la troviĝantan tie urbon Siemiatycze. Nun la urbo estas la ĉefa loko de la tuta distrikto, kiu eniras la vojevodion de Bialistoko. Temas pri la regiono de la apud-Bug-rivera Podlaĥio, kiu posedas riĉan historian tradicion kaj kulturan heredaĵon, kiun elformis la politikaj faktoroj, sed unuarange geografia medio: la riverbranĉaro de Bug, kiel trafika kaj ekonomia faktoro kondiĉanta la homan ekziston.
Mi denove uzis la difinon Podlaĥio, kaj tio miaflanke postulas apartan eksplikon. Nome Podlaĥio estas la historia regiono de Pollando lime de terenoj iam enloĝataj de rusoj. Tiel do ne temas pri la fuŝtraduko de la difino signifanta apudarbarejon, sed pri la regiono eloĝata de poloj, kiuj de la orientslavoj kaj ankaŭ iuj turkaj triboj estis difinataj kiel laĥoj. Podlasie, alivorte “sub la laĥoj” signifas regionon, kiu troviĝis sub ilia regado, do sub la regado de poloj. Pro ĉi-rilataj atentigoj mi estas aparte dankema al mia pola esperantista amiko, Edward Kozyra el Malbork. Sed ni reiru al nia rakontofluo……
La historio de Siemiatycze radikas en la mezo de la 15-a jarcento. Meze de la sekva ĝi ricevis la urborajtojn de reĝo Sigismundo Aŭgusto. Sekve de tio grafo Stanisław Teńczyński instalis en Siemiatycze urboaŭtoritatojn komisiante al ili laborojn pri la organizo de la urbo kaj ĝia enloĝigo. Ne plenajn 40 jarojn pli poste Siemiatycze kun preskaŭ 300 domoj kaj 1900 loĝantoj kalkuliĝis al la mezgradaj urboj de la tuta regiono. La kelkjardekan evoluon kaj prosperon de la urbo haltigis la 17-jarcentaj svedaj indvadoj, sekve de kiuj preskaŭ 30 procentoj de la loka socio pereis. Svedoj detruis ankaŭ ĝis tiam pli gravajn ol Simiatycze urbojn Mielnik kaj Drohiczyn kaŭzante naturan signifokreskon de Siemiatycze mem. Ekde la 1758 jaro Siemiatycze fariĝas la propraĵo de princino Anna familie Sapieha Jabłonowska. Dank’ al ŝi la urboevoluo progresis. Princino Anna Jabłonowska apartenis al la plej elstaraj virinaj polaj figuroj en la 18-a jarcento. Telenta kaj klera, post la morto de sia edzo, ŝi aliĝis al aktiva politika vivo flanke de la patriota alo. Post kelka tempo ŝi tamen retiriĝas el la politika vivo ekde tiam arde dediĉante sin al la socia laboro, klopodante ĉiuforte altigi la spiritan kaj materialan kulturon de siaj subuloj en siaj privataj vilaĝoj kaj urbetoj. Imitante aliajn polajn magnatojn princino Anna Jabłonowska forigis servuton, ŝi konstruis hospitalojn kaj fabrikojn, tiel klopodante altigi la sankonscion kaj materialan vivnivelon de siabienaj loĝantoj. Ŝi vigle interesiĝas pri la evoluigo de siaj vastaj teritorioj kaj por normigi la devojn de la subalternuloj kaj oficistoj ŝi prilaboris specialan administracian kodon validan en ŝiaj bienoj. Princino Anna Jabłonowska akiris firman historilokon kiel tiu, kiu kontribuis al disfloro de siaj vilaĝoj kaj urboj, inkluzive de Siemiatycze. Dank’ al ŝi iom kadukiĝinta urbeto transformiĝis en la pulsantan per la vivo ekonomian kaj kulturan centron. Ŝi konstruigis tie la urbodomon, presejon, lernejon por akuŝigistinoj, hospitalon kaj manufakturojn, kreante el Siemiatycze gravan ekonomian centron en la tuta Bug-rivera regiono de Podlaĥio. En siaj rezidejoj en Siemiatycze kaj Kock ŝi gastigis elstarajn sciencistojn – inkluzive de eskterlandaj, reĝon Stanislao Augusto Poniatowski, aliajn laikajn kaj religiajn altrangulojn. Ŝi kolektis grandan bibliotekon kaj riĉan kolekton de la natura historio, unu el la plej bonaj en la tiama Eŭropo.
Bedaŭrinde komence de la 19-a jarcento Simiatycze post la disprtigoj de Pollando trafis al la rusa aneksoparto. Post la malvenka batalo apud la urbo inter la polaj insurgentoj kaj caraj fortoj dum la kontraŭcara tn. januara insurekcio en la 1863-a jaro rusoj revenĝe prirabis Siemiatycze kaj forbruligis ĝin. Plene detruita estis la briloplena palaco de princino Anna, elkonstruita en Siemiatycze pli-malpli 110 jarojn pli frue. Pliajn detruojn alportis la unua kaj dua mondmilitoj. En ilia sekvo Simiatycze perdis 60-procente siajn loĝejdomojn kaj duonon de siaj komunuzaj konstruaĵoj, laŭplane estis detruitaj ĝiaj industriaj establoj kaj elektrejo.
Tuj post la liberigo en la 1945-a jaro la urboloĝantaro en Siemiatycze egalis nur al 3 mil personoj, kio signifis 40 procentojn de la stato el la jaro 1939-a.
La postmilitan periodon en Siemiatycze karakterizas ekonomia vigliĝo. Sed gravaj evoluŝanĝoj por la urboevoluo venis nur antaŭnelonge. En la 1999-a estis restarigita Siemiatycze-distrikto, kio kreis ŝancon por pli plena soci-ekonomia kaj kultura evoluo de la tuta regiono. Iom pli frue, en la 1990-a aperis la unua numero de la semajngazeto “Głos Simietycz”, komence laŭ la nigra-blanka, ekde la 2000-a kolora preso.
Siemaitycze troviĝas en tiu regiono de Pollando, en kiu aparte dominas ortodoksuloj. En la 1998-a jaro la urbon vizitis la ortodoksa patriarko de Konstantinopolo, Bartolomeo la 1-a, kiu asistite de la metropolestro Sawa metis la fondŝtonon por la ortodoksa kiro de la Sinjora Resurekto. Tri jarojn pli poste Siemiatycze gastigis la Patriarkon de Aleksandrio kaj la tuta Afriko, Petron la 7-a.
Adiaŭate Siemiatycze kaj la regionon ni sufloru, ke la situo en la valo de Bug-rivero, unikaj panoramaj kaj naturaj valoroj de la tuta regiono, pura aero, riĉa historia pasinteco, multaj vidindaĵoj de la laika kaj religia arkitekturo, konserviĝinta ĝis nun kultura aparteco de la regiono decidas pri tio, ke ĝi tuta turisme atrakcia, senĉese estas vizitinda.