Laŭvican fojon ni volas proponi al vi viziton en la sud-okcidenta Pollando,
en Silezio – ĉi foje en la tn.
Tri-vilaĝo, kiun formas la vilaĝoj Koniaków, Jaworzynka kaj
Istebna situantaj sur la altaĵo 700 metrojn super la marniovelo. Aparte
ravas ĉi tie
vidindaĵoj – la
panoramo de Beskidy–montaro. Se la vetero favoras oni povas admiri eĉ malproksiman Tatry-montaron. De sur la pinto en Jaworzyska eblas
samtempe admiri la panoramon de tri
landoj: Pollando, Ĉehio kaj Slovakio. Ĉi tie ankaŭ troviĝas la familia domo de Jerzy Kukuczka
- unu el la plej famaj polaj himalaistoj, kiu tragike pereis konkerante iun el
la pintoj en Himalajo. En lia domo estis organizita Ĉambro de la Memoro, kiu
omaĝas lian figuron kaj prodikumentas liajn grimpistajn sukcesojn.
Sed, la Trivilaĝo
vizitindas ne nur pro belaj panoramoj, sed
ankaŭ pro piceoj kreskantaj ĉi tie – laŭ la loka loĝantaro la plej belaj en la mondo. Tiu ĉi opinio ne
estas nur la amesprimo al la malgranda patrolando. La opinion de la loĝantoj konfirmas
arbaristoj klarigante, ke la tieajn piceojn favoras
loka klimato, aparte oftaj pluvoj. Arboj estas altaj, rektaj, ĉieloskrapaj. Ilian
eksterordinarecon pruvis svedoj. Antaŭ la 2-a mondmilito ili serĉis la plej
belan, la plej sanan kaj plej rapide kreskantan piceon. Post esploro de arboj
el multaj lokoj de la mondo ili unuanime
verdiktis, ke tiuj „la plej” altkvalitaj
devenas el la Trivilaĝo.
La eksplodo de la mondmilito ĉesigis esplorojn. En la 1953-a jaro
la lokon vizitis sciencisto Enar Anderson, kiu decidis retrovi la plej belan
piceon de la mondo.
Hodiaŭ,
piceo portanta lian nomon altas 54 metrojn. La plej ravaj arboj havantaj pli ol
170 jarojn surkreskas la areon de 8 hektaroj. Oni ne rajtas forhaki ilin. Sed
oni utiligas iliajn grajnojn, kiuj trafas al la Loka Picea Geno-banko
kaj poste al la tuta Eŭropo.
Tamen la vilaĝo Koniaków
famas en Pollando kaj ankaŭ eksterlande ne nur pro siaj piceoj, sed ankaŭ
pro la mane elfarataj puntaĵoj, kiuj
estas kreataj en tre interesa maniero. Nome, ĉiuj unuopaj malgrandaj elementoj de
la fina puntaĵo - kiuj kutime estas plantoformaj - kreiĝas aparte. Nur poste virinoj kunigas ilin en grandan puntaĵon – ekzemple
taboltukon. Tradicio de puntaĵoj havas en Koniaków longan, ĉar pli ol 200 jarcentan tradicion, kio kompare kun 300 jarcenta historio de la
vilaĝo mem
vere estas admirinda. Ĉiu domo havas proprajn
puntotrezorojn, sed ili ornamas ankaŭ la lokan preĝejon de sankta Bartolomeo, kreitan en la
1901-a jaro. Eblas ilin admiri ne nur ĉi tie, ankaŭ en la
Regiona Ĉambro kie eblas ilin ankaŭ aĉeti. Virinoj el Koniaków elfaras el puntaĵoj la
plej diversajn objektojn - de tablotukoj
komencante, tra subvestaĵoj eĉ ĝis nupto-roboj finante. La vilaĝo multe fieras pro taboltuko farita
laŭ mendo de la brita reĝino Elizabeta la 2-a. Ĝi devis esti delikata kiel la aranea fadeno, tial oni faris ĝin utiligante kirurgiajn fadenojn.
Koniaków fieras krome pri propraj
legendoj. Forveturante el la
vilaĝo videbliĝas altaĵo kun la surpinta kruco. Oni nomas ĝin
Koczy Zamek. Laŭ onidiroj en tiu ĉi loko staris kastelo de la hungara grafo Kosk.
Onidire, li kontraŭ
la volo de sia patro edziĝis
al juna, bela montaranino el Koniaków. Servistoj de la patro forkondukis junan edzinon kaj kun granda fervoro
ili ŝin mortigis. Senesperanta juna grafo revenĝe mortigis la patron kaj
rezulte de ĉiuj ĉi kruelaj eventoj li mem frezeniĝis. Oni diras, ke
li bruligis sian kastelon kaj mem perdiĝis ie en la montoj.