http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=82652

Pollando invitas: Jaworzyna Śląska

17.05.2008
Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al Jaworzyna Śląska en la norda parto de Wałbrzych-vojevodio,  en la sudokcidenta Pollando. Temas pri tiuj terenoj de Silezio, kies genezo, la historiradikoj troviĝas en la Piastdinasta Pollando. Efektive sekve de la bataloj de princo Mieszko la 1-a tiuj regionoj estis ligitaj kun la pola ŝtato ĉirkaŭ la 990-a jaro. Kompreneble la limejo de diverlandaj influoj kaŭzis, ke dum jarcentoj ŝanĝiĝadis tie la regantoj kaj mikisiĝadis la influoj. La terenoj estis  regataj jen de poloj,  jen de ĉeĥoj, jen de aŭstroj kaj jen de germanoj. Inter ili multas elstaraj historiaj figuroj, gentoj, fondintoj de sanktejoj, kasteloj kaj palacoj. Jen ekzomplodone kelkaj menciindaj figuroj de Piotr Włost, la silezia vojevodo dum la regado de reĝo Boleslao la Kurbobuŝa, Bolko la 2-a, princo de Świdnica-Jaworzno, magnato Paul Monau – silezia grandsinjoro, familioj Buddenbrok, Burghaus, Krams kaj aliaj. La ligojn kun la historio pruvas la etimoglogio de kelkaj vilaĝnomoj,  kiel  Piotrowice aŭ Bolesławice. Tiu teritorio, kun bonaj klimataj kondiĉoj, fekundaj grundoj, enloĝata dum jarcentoj en la administracia senco elformiĝis nur meze de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Tie ĉi kreiĝas tiam itineroj kondukantaj el Vroclavo ĝis Wałbrzych, sekve al Sudety-montaro; el Opole, Nysa, Świdnica al Strzegom, Legnica kaj alidirekte al la maro. Tie ĉi kreiĝis en la mezo de la 19-a jarcento la plej granda en Silezio la tn. fervoja nodo. Ĝia centro estis lokalizita komence en vasta kampo, kiu tiam ekrolis kiel ĝermo de unue loĝkolonio, sekve la tuta urbo. Ĝuste Jaworzyna Śląska. En la suda parto de la komunumo disvolviĝis multvara agrikulturo, en la nordo krome la nutraĵa-agrikultura alifarado, en Jaworzyna mem industrio, ĉefe ceramika, ankaŭ servoj.
En etimologia senco la germana urbonomo signifas reĝan tendon,  lige al la historio de la 7-jara milito, kaj garnizonantaj sur la tieaj kampoj inter Bolesławiec kaj Stary kaj Nowy Jawornik  prusaj trupoj kun sia komandanto, reĝo Frederiko la 2-a. Onidire la reĝa tendo troviĝis en la loko de la hodiaŭa stacidomo de Jaworzyna Śląska.
La urbo etendiĝanta sur la alteco de ĉ. 240 metroj super la marnivelo disvolviĝis do kiel la fervoja-industria loĝloko. Meze de la 19-a jarcento estis konstruita laŭ iom kaosa plano la unua laborista loĝkolonio. En la 1886-a jaro Jaworzyna havis 1380 loĝantojn, 16 jarojn pli poste  jam preskaŭ 4 mil kaj tiuperiode  Jaworzyna havis jam porcelanfabrikon, fabrikon de melaso, produktejon de altgrada alkoholo, laktoalifarejon, ĉe la fervojo funkciis kargostacio. Krome en la urbo kreiĝis lernejo, preĝejo, tombejo, paroĥa domo. La urbo plukonstruiĝadis. Ĉirkaŭ la fervoja stacio, laŭe de la fervoja linioj, vojkruciĝoj kreiĝis pli kaj malpli grandaj loĝdomoj, vardomoj, metiejoj. Ĝis la fino de la 2-a mondmilito la urboloĝantaro superis 4 mil 500 personojn. 10 jarojn pli poste, kiam Jaworzyna ektroviĝis en la adminsitracia limo de Pollando la urboloĝantaro kreskis je laŭvicaj mil personoj.
Jaworzyna Śląska kun tiom relative mallonga historio ne disponas pri klasikaj antikvaĵoj, aliflanke  tutcerte la tuta urbosubstanco rolas kiel historia dokumento. La urba lokomotivejo funkcianta dum kelkdek jaroj priservadis unue germanan fervojon, post la milito la polan. Kiam  en la 1991 ĝi fariĝis ne plu bezona oni transformis ĝin en la Subĉielan Muzeon de Vaporlokomotivoj. Tiel komenciĝis la historio de Muzeo de Industrio kaj Fervojo, la  plej granda atrakciaĵo de Jaworzyna Śląska.  La muzeo en sia kolekto havas admirindan malnovan fervojan veturilaron – komencante de lokomotivoj el la 1889-a jaro ĝis pasaĝeraj vagonoj el la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. La kolekto profunde impresas. La amantoj de la malnova fervojo arigis tie 50 malnovajn lokomotivojn, samtiom da vagonoj, fervojajn gruojn kaj relan neĝforpuŝigilon. Ĉiuj objektoj troviĝas sur la reloj kun la longo de unu kaj duona kilometroj. Promenante laŭe de ili eblas rimarki la lokomotivojn Tr5-65 kaj Tkh2-12 el la 1890-a jaro, lokomotivon Tr202, elektran lokomotivon el la periodo de Popola Pollando produktitan en Rumanio. Aparta turisma frandaĵo  estas belega usona lokomotivo USATC, unu el la du en la mondo.
Kio gravas, en la muzeo en Jaworzyna eblas tuŝi la eksponaĵojn, eĉ pli,  eniri tiujn – kiuj ne estas ĝuste restaŭrataj - rigardi ĉion deinterne, kaj eĉ manovri per diversaj instrumentoj kiel radoj, radetoj, malfermi fornon aŭ eĉ eniri la lokomotivan karbodeponejon. Iuj objektoj estas iom rustiĝintaj, do samtempe necesas iom zorgi por ne makuli siajn vestojn. Sed kiel dirite ne sole lokomitvoj apartenas al la atrakciaĵoj de la muzeo, troviĝas tie ankaŭ pasaĝeraj vagonoj, kiujn ankaŭ eblas eniri en plimulto por konstati, kiel veturadis fervoje niaj gepatroj, geavoj, prageavoj kaj eĉ malpli novaj familianoj. Do temas ekzemple pri la lignaj vagonoj el la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, el la periodo de la 2-a mondmilito, kaj tiuj pli novaj el la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.  Infanojn, kiuj tute ne memoras tiun tempon ravos tutcerte subtegmentita granda miniatura modelo de la vera fervojo fone de zorge aranĝitaj panoramoj. Do arboj, domoj, telegraflinioj, fervojpasejoj, vojoj en tiu miniaturaĵo spegulas la realan mondon.  Tiu aranĝo ankoraŭ estas prilaborata.
Sed la Muzeo de Industrio kaj Fervojo ne limiĝas al la mondo de la fervojaj veturoj. Interesa estas ankaŭ kolekto de aŭtomobiloj-ludiloj, produktitaj kaj industriskale kaj de metiistoj. Eblas rigardi kolekton de historiaj motorcikloj Harley, kiu estas fragmento de pli vasta ekspozicio pri motorciklismo en Silezio. Funkcias tie fako pri maŝinoj, teknikaj kaj agrikulturistaj aranĝaĵoj. Revenente al la fervojo ni menciu laste ikonografian kaj bibliotekan kolekton, ligitan kun la fervojo, multajn memoraĵojn kaj dokumentojn.  Espereble do, iuj el niaj aŭskultantoj, fervojamantoj notis jam la nomon de tiu vizitinda urbeto Jaworzyna Śląska.