http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=83200
Pollando invitas: Busko Zdrój
24.05.2008
Kiel perfekta loko por tiuj, kiuj volas ne sole ripozi, sed ankaŭ iom zorgi pri la sano povas roli la troviĝanta en la suda parto de Pollando Busko Zdrój, unu el plej konataj en la mondo polaj kuraclokoj.
Ĝia grandega trezoro estas sulfurozaj salubraj akvoj, kiuj de generacioj logas malsanulojn. Tamen tiuj, kiuj la unuan fojon volas utiligi la salubran banon devas esti iom kuraĝaj, ĉar laŭaspekte kaj arome la bano ne ŝajnas tro alloga. Sufiĉas diri, ke la akvo estas malklara, verdo-bruna kaj ĝia odoro tre karakteriza, sed ne tro plaĉa.
La tavoloj de la salubraj akvoj kreiĝis en Busko Zdrój dum jarcentoj, dum la procezo kiam la gipso troviĝanta sub la grundo ensorbadis la pluvoakvon. Rezulte de kemikaj procezoj kreiĝis salubraj sulfurozaj akvoj, apartenantaj ne sole al la plej fortaj en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo, pro kio multaj vizitantoj de Busko Zdrój venas el landoj transatlantikaj. La tiea kurac-ciklo estas tre intensa. Multfoje povas ŝajni, ke malsanulo forlasas Busko-n pli laca ol i alvenis. Sed, post la hejmreveno la eksa malsanulo subite fariĝas pli energia, pli vigla persono kaj la iamaj doloroj jam ne tiom ĝenas. La salubraj akvoj de Busko Zdrój plej efike helpas kaze de reŭmatismo, sed kurac-ciklo ankaŭ plijunigas, dank’ al ĝi la haŭto fariĝas velura kvazaŭ la beba kaj la haroj ricevas eksterordinaran brilon.
La akvo, kiu nun estas trezoro de la urbo, dum jarcentoj ŝajnis ĝia malbeno. La urban akvon oni povis utiligi sole por la lavado kaj por trinkigi la bestojn. Sed, ĝuste la atenta observado de bestoj, kies felo estis eksterordinare brila helpis malkovri la salubrajn proprecojn de la tiea akvo. La unuaj pacientoj komencis veni al Busko antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj. Hodiaŭ, tio povas surprizi, sed komence por la salubraj banoj oni plej ofte uzis barelojn servantajn por prepari acidan brasikon. Pli nuntempaj banujoj kreiĝis nur en la 1836-a jaro. Tiam Henryk Markoni, la arkitekto de la varsovia Eŭropejski hotelo projektis la Urbajn Banejojn en Busko Zdrój, kiuj imitas konstruaĵojn de la antivaj grekoj. Ankaŭ nun ili konsistigas la koron de la kuracloko.
La nomo de la urbo devenas de la vorto "bug", kiu signifas lokon situantan apud riveroj kaj marĉoj. Busko apartenas samtempe al la plej malnovaj kavaliraj setlejoj en la regiono. Jam en la 11-a jarcento ĝi famis pro siaj ĉeval-bredejoj. La unua dokumento, en kiu oni menciias la urbon estas la 13*jarcenta papa buleo, konfirmanta la proprecon de klostraj havaĵoj, oni ankaŭ menciias en ĝi preĝejon kun pentraĵo de Dipatrino, kiu dum jarcentoj estis la pilgrimcelo. Ĉio ĉi atestas pri tio, ke jam tiam Busko Zdrój devis esti malnova vilaĝo, kvankam urborajtojn ĝi ricevis nur en la 1287-a jaro. Unu jarcenton pli poste ĝi rolis kiel ekonomia kaj komerca centro kun propra doganejo, ĉar tra la urbo kondukis trako laŭe de kiu brutaro el Rusujo estis pelita al la okcidenta Pollando. Dum ĉe la tieaj bazaroj en la 14-a kaj 15-a jarcento per nutraĵoj, potoj kaj teksaĵoj provizis sin eĉ la kortego de la polaj reĝoj.
Kun la tempofluo tamen la urbo kadukiĝis, la bazaroj malvigliĝis kaj la komercaj itineroj ŝanĝiĝis. Priskribante la urbon fine de la 18-a jarcento Filip Carosi, notis: „La urbeto estas malgranda kaj enhavas 100 domojn. Konsistigas ĝin kvadrata foirplaco kaj 2 ĉefaj stratoj. Ĉiuj domoj estas lignaj kun vastaj ĝardenoj”.
Sed, ĝuste li - Filip Carosi estis unu el pioniroj utiliganta la salubrajn akvoproprecojn en Busko Zdrój dank’ al kio la urbo disfloris denove.