http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=90578
Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
02.09.2008
Inter la plej interesaj venintaj somere periodaĵoj troviĝas “Etnimso”. Ĝia unua nunjare numero aperis ankoraŭ antaŭ la roterdama kongreso kaj do ne mirige, ke kiel la unuan ni trovas en ĝi artikolon pri “Nederlando kaj minoritataj lingvoj”. Tio estas traduko el Eurolang kaj sendepende de tio, kion ni jam belan aŭdis kaj legis pri la lingvosituacio de la frisa lingvo en nia nunjara kongreslando, ĝi estas kritikata de la Konsilio de Eŭropo pro ne sufiĉaj klopodoj favore al ĝi.
Tiun apartan artikolon, pretigitan aparte en la kunteksto de la nunjara kongreslando, sekvas tre interesa artikolo de Nicole Margot pri la lingva situacio en Francujo post la amendo de la franca Konsitucio pri malcentriga organizo de la Respubliko, inkluzive de la vortumo, ke “la regionaj lingvoj apartenas al la nacia heredaĵo”. La aŭtorino memorigas historie la elformiĝon de la pozicio de la franca, kiel la identiga lingvo de la nacio, konfirmitn en la franca konsititucio en la 1992 per la konstato, ke “la respublika lingvo estas la franca”. Nicole Margot sekve atentigas pri la daŭrantaj jam de 20 jaroj klopodoj de la defendantoj de la etnaj lingvoj en Francujo, kiuj ĉiam pli kuraĝe prenas la parolon. Ekster Francujo eble la plej bona konata estas la situacio de la okcitana kaj la bretona lingvoj, sed post pli detala analizo, konforme al la spirito de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, oni povas paroli - laŭ Nicole Margot - pri 75 lingvoj en Francujo mem kaj en ĝiaj tn. transmaraj teritorioj. La plej interesa estas evidente la demando, kion alportas la voĉdonado? Nicole Margot elmontras optimismajn kaj pesimisajn voĉojn, laŭ kiuj tiu paŝo ebligos leĝojn por normigi kaj organizi la lernadon kaj uzon de tiuj lingvoj, dum opoziciuloj havas la rezervojn, ke tio estas paŝo por ratifi la Ĉarton, kio estis kontraŭstarita en la 90-aj jaroj. Laŭ aliaj la situacio de la regionaj lingvoj en Francujo estas jam tiom malbona, ke ne ekzistas ebleco savi ilin, dum ankoraŭ aliaj elmontras, ke ĝuste pro ilia malforteco tiuj lingvoj estis subtenitaj.
Sed inter tiuj malfortaj tutcerte forton havas kaj firmigas i.a. la okcitana, kiu ja ne sole estas uzata en Francio. Nome, kiel ni ekscias laŭvice Instituto pri Okcitana Studado lanĉas Akademion de la Okcitana Lingvo. “La Akademio klopodos difini, pluvivigi kaj disvastigi grafion de la lingvo kaj laboros en kampo koncerne ortografion, gramatikon, leksikologion kaj toponomion”.
Verdire kun kelka konsterno mi legis laŭvice en la lasta “Etnismo” entuziasmajn konkludojn pri la klopodo integri romaojn en la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, establante por ili kooperativan loĝigan projekton “Maro Temm”. Ni legas, ke “tio ĉi ne estos geto, ĉar ni ne volas ke ĝi iĝu geto” kaj ŝajnas pravi la argumento, ke la “disa loĝado malgrandigas la ŝancojn de pluvivado de la lingvo kaj de la kulturo kaj minacas la transdonadon de kulturo ene de la minorotato per nerevenigebla pereo”. Ĉu efektive pli poste planita sociala projekto “starigi kaj fidemige pliprofundigi kontaktojn inter la urbanoj de la kvartalo kaj la romaoj de la nova domaro”, kaj i.a. “celkonscie mallongigi la distancon al kleriĝado por la sekvantaj generacioj” efektiviĝos? Tiu demando ankoraŭ ne povas ricevi la respondon.
La respondon al la demando ĉirkaŭ la kaŭkazia konflikto alportis eventoj de la lastaj semajnoj, kaj certe en tiu ĉi kunteksto apartan atenton meritas la artikolo de Kalle Knivilae pri Abĥazio, la artikolo vastiganta la skalon de la rezonado pri tio, kio efektive tie okazis.
Sed ne malpli interesa estas la tradukita artikolo pri la paŝtua lingvo kaj paŝtuoj, kaj entute ĉiuj kromaj koncizaj informoj, referenco al etnaj problemoj en aliaj E-gazetoj. Ne laste mi menciu nepre tre aferkernan informon de la redaktorino Nicole Margot pri la lingvorajta simpozio en Ĝenevo. Ŝi klare kaj ne bombaste skribas pri tiu grava evento el la fino de aprilo.
Postkongrese atingis nin la 4-a nunjare numero de “Femina”, revuo en Esperanto ne nur por virinoj. Granda surprizo, ĉar entute temas pri ĝia 14-a numero dum en la redakcio ni povis paroli nur lige kun ĝia numero unua. Tiam ne estis ankoraŭ sciate, kiel evoluos la nova revuo. Nun nenion ni povas diri pri la okazintaj evoluoj. Ĉiukaze ni havas laŭvican periodaĵon, kiu la fakan, feminisman temaron traktas per Esperanto. Tiel do la esperantlingva leganto, se ne ankoraŭ havis la okazon ekscii tion nacilingve, konatiĝas kun la lanĉita kampanjo de UNIFEM: “Diru Ne al Perforto kontraŭ Virinoj” en la felietono de Perla Martinelli. La laŭvicaj kontribuoj en ĉi tiu numero de “Femina” kvazaŭ pridokumentas la plej ekscesajn en la mondo kontraŭvirinajn normojn, kiel en Meksikio, aŭ vilolento-agojn en la tiel nomataj civilizaciitaj landoj, kiel Francujo, kie la enfamilia seksfiuzo de neadoleskoj ĉesas esti tabua kaj en la priparalata numero de “Femina” ankaŭ temo de la originala rakonto, kun tre amara emfazo.
Ŝajnas, ke la maniero sin vesti ne devus veki disputojn, sed la vualo ĉe islamaj virinoj vivantaj en eksterislamaj landoj iĝis debato en iuj okcidentaj landoj. Kio entute estas la islama vualo eksplikas la laŭvica kontribuo konsideranta, ĉu Korano ĝin rekomendas aŭ ne. Mian demandosignon – eble cetere ne sole la mian - elvokas la klopodo persvadi, ke la islaman vulaon kulpis la kristana influo. Se tiel estus, ja ĉiuj kristaninoj ĝin uzus, io do por mi ne funkcias.
Inter multaj interesaj laŭ diversaj vidpunktoj kontribuoj en ĉi tiu numero de “Femina” mi kun intereso legis pri la nupto-aludkantoj en Afriko, iom similaj kiel en – ekzemple - la pola kamparo, kvankam sendube kun alia socia emfazo. Dankon pro la 14-a numero de “Femina” kun la espero, ke ĝi ne estas la lasta, kiu atingas nian redakcion.
Foto de E-flagoj antaŭ la roterdama kongresejo kovrilpaĝe de “La Ondo de Esperanto” lasas neniun dubon, ke ni tenas enmane tute freŝan, septembran numeron. Ĉi-foje – oni kvazaŭ ŝatus aldoni - kompreneble - komencas ĝin vortoj de Komitatano Z., tiu novstila komitatano, kiu kvazaŭ forgesante la modestecon de la Majstro sian juĝadon de la kongreso kaj la oficanta estraro komencas per majestplurala: “Ni skribas tiujn ĉi liniojn…”. Amuze.
La enhavo ne estas jam amuza. La unuan kritkon ricevas la prezidanto pro sia tro komprenema sinteno al la ekstravaganca kongresano. Sekve Komitatano Z. esprimas plendon, ke la asocio lige kun sia jubileo perdis la okazon por levi sian profilon inter esperantistoj kaj la kongresa temo ignoris la jubileon. Nu, verŝajne Komitatano Z. neatente legis la jarkomencan artikolon de la vicprezidanto Clerici, kiu forte pledis pri tiu temo en la kunteksto de la nuna Jaro de Lingvoj, kio cetere pozitive eĥis en neŝablonaj mesaĝvortoj de UNESCO-direktoro salutinta la Kongreson – ja post kelkjara paŭzo.
Cetere ĉu Komitatano Z. estis en la debatsalonego? Iom mi dubas legante plendon, ke nova plano, sen aldono, ke temas pri plano post la 2010, ekdiskutota komitatliste, entombigas la aferon. Ĉu ne iom tro malalta tasko de la komitatanoj? Ripoĉon tamen pri manko de gvido en UEA-estraro necesas konsideri kaj certe tiun riproĉon devos respondi la oficanta estraro.
Tradicie en “La Ondo” siajn opiniojn pri la pasinta UK dividas Jukka Pietilainen. Nu, kiom da partoprenintoj tiom da opinioj. Sendube la “fajobrigado” fariĝis ŝlosil-vorto por akompanantaj tiun ĉi kongreson tedaĵoj. Mi mem tamen ĝuis, sed ne ĉiam, la kongresajn salonojn, el kiuj ankaŭ mi estis fojfoje elpetita konforme al la postuloj de la nederlanda leĝaro. Tamen mi ĝuis vastan vestiblospacon – kiu ebligis al mi kaj multaj aliaj ĝui koridoran kongreson en amika babilado kun la eblo ion trinki kaj manĝeti. La nunjara UK en ĉi tiu numero de “La Ondo” estas krome konfirmita per la tekstoj de la kongresa rezolucio kaj la mesaĝo de Koichiro Matsuura. En la lastaj paĝoj eĥas la renkontoj pri sociologiaj esploroj pri UEA.
Kiel ĉiam trarigardante riĉenhavan numeron de “La Ondo” ankaŭ en septembro mi ricevis firmajn asociaciojn kun la iama tempo, kiam “Heroldo de Esperanto” redaktita de Ada Fighiera-Sikorska liveris bunton bildon pri la mozaika Esperantujo. Tiam tamen poezio estis nur flanka afero, en “La Ondo” kutime ĝi okupas pli grandan spacon. Ĉi-numere ni trovas eĉ tri kontribuojn. Dank’ al kunlaboro kun fama Flo Martorell ĉiam pli regule aperas en ĝi muziknovajoj. Ĝuste el sub lia plumo venas la kontribuo pri la “Muzika somero en Esperantujo”.
Kun dankemo ni notas fine la ĝustigajn vortojn de Marc Bavant al Andreas Kuenzli senkompate kritikanta E-programojn de Pola Radio. Ne ricevinte la antaŭan numeron de “La Ondo” malfacilas reagi al la kritko mem, sed verŝajne eĉ ne necesas. Pravas Marc Bavant skribante, ke “moderneco en si mem nenion signifas rilate al radioprogramo”.
La septembra “La Ondo” nekrologe omaĝas ankaŭ la memoron de profesoro LEE Chong Yoeng.
Preskaŭ la tuta julia numero de KEA-organo “La Lanterno Azia” estas dediĉita al lia memoro, inkluzive la mesaĝon de Probal Dasgupta. Mi citu omaĝe en la fino de nia trarigardo nur tiujn poezistrofojn de li mem verkitajn por sia funebra ceremonio:
“Ni ne ploru, ĉar li foriris//sed ni ridetu, ĉar li vivis.
Ni ne fermu niajn okulojn kaj preĝu, ke li revenu, sed ni malfermu niajn okulojn kaj vidu, kion li lasis.
Nia koro ne malplenas, ĉar ni ne plu vidas lin, sed nia koro plenas de la amo, kiun ni recirpokas kun li.
Ni ne turnu nian dorson de morgaŭ kaj vivu en hieraŭ, sed ni estu feliĉa morgaŭ pro hieraŭ.
Ni ne rememoras lin, kiu foiris, sed ni amas memoron pri li kaj lasas ĝin vivadi.
Ni ne ploru, fermu niajn okulojn, malplenigu la koron kaj turnu nian dorson.
Sed ni faru kion li volis: ridetu, malfermu la okulojn, amu kaj iradu antaŭen”.