http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=9588
Rivka Rinn ekspozicias en Varsovio
14.04.2004
Ĝis la 16-a de majo en la varsovia Centro de la Nuntempa Arto eblas rigardi fotografaĵojn faritajn laŭ diversaj teknikoj kaj videoprojekciojn de israela artistino Rivka Rinn. La eksponaĵoj kreiĝis dum la lastaj kvin jaroj. La temo de la plimulto de ŝiaj artaĵoj estas rapideco kaj veturo, ili prezentas relojn, kajojn, vojojn, tunelojn, bagaĝojn, hotelajn ĉambrojn. Rinn loĝas kaj laboras en Romo kaj Berlino.