http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=96470

Pollando invitas: Konin

22.11.2008
Eĉ la plej rapidaj trajnoj celantaj Varsovion el la okcidenta direkto haltas en Konin. Kio estas interesa en tiu ĉi urbo havanta en sia blazono la  figuron de blanka ĉevalo (staranta sur la malantaŭaj piedoj) sur la ruĝa fono?
La unuaj dokumentitaj informoj pri la urbo Konin, kaj verdire pri iu grava administra oficisto Gosław el Konin devenas el la 1293-a jaro.  Konin situante en la centra Pollando same kiel iam, tiel nun estas grava trafikcentro liganta la nordon de la lando kun la sudo, la orienton kun la okcidento. Pri tio, ke ĉiam tra Konin gvidis komercaj trakoj atestas la fiere staranta en la malnova centro de la iama Konin vojkolono el la 12-a jarcento elmontranta iam la vojmezon inter siatempe gravaj urboj Kalisz kaj Kruszwica. La hodiaŭa la tn.  Malnova Urbo kun romanika paroĥa preĝejo estas la origina parto de la hodiaŭa Konin, kiu la urborajtojn  havas ekde la fino de la 13-a jarcento.
Konin komence estis insulo inter la branĉfluejoj de la rivero Warta,  gardanta la riveran transpasejon kaj sekve ponton  inter Kalisz kaj Kruszwica. En la unuaj jardekoj de la 14-a jarcento Konin estis detruita de teŭtonoj, sed sekve laŭ ordono de reĝo Kazimiro la Granda rekonstruita.  30-jarojn antaŭ la fino de la 14-a jarcento la urbon ĉirkaŭzonumis la urbomuro kun du murpordegoj kaj Konin fariĝis la rezidejo de la tribunalo, la tiea kastelo rezidejo de starosto,  administra kaj ekonomia centro de la regiono. En Konin  vigle floris metiartoj, atestante pri la ekonomia signifo de la urbo.
Jam tiam Konin estis grava kultura kaj medicina centro. Lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj aktivis tie du  elstaraj kuracistoj edukitaj en la renoma universitato de Padovo. La fondinto de la malplej nova en Pollando katedro pri anatomio kaj kuracista medicino de la krakova Jagelona Universitato, Jan Zemełka kaj Kacper Blewski. Tamen la prospera evoluo de la urbo estis bremsita en la 17-a jarcento, kiu pasis sub la signo de plagaj epidemioj, incendioj kaj kiel la tuta lando ankaŭ ĝi suferis pro la raba invado de svedoj. Sekve de la 2-a dispartigo de Pollando kaj akaparemo de la najbaroj Konin dum kelka periodo  falis en la dependecon de Prusujo. Komence de la 19-a jarcento ĝi ektroviĝis en la Pola Reĝolando. Lige kun tiu periodo kreiĝis multaj novaj konstruaĵoj, kvankam definitive oni malkonstruis la kastelrestaĵojn. Dum la kontraŭcara januara insurekcio en la proksimeco de Konin okazis kelkaj bataloj, pro kio revenĝe la urbon trafis rusaj reprezalioj. Tamen  en la postinsurekcia periodo la urbo evoluis prospere. Kreiĝis fabriko de agrikulturaj maŝinoj kaj aliaj malgrandaj uzinoj. Jam en la 1905-a jaro estis funkciigita en Konin la telefonia centralo, plukonstruiĝis la antaŭurboj de Konin, la urbostraroj estis pavimitaj kaj  Konin ricevis elektron.
La 11-an de novembro de la 1918, kies datrevenon ni solenas kiel nacian feston,  Feston de Sendependeco la sendependeco ne tuj instaliĝis en  Konin. Soje de suvereneco kvin personoj oferis sian vivon en la stratbataloj, kio spronis grandan patriotan manifestiĝon.
 Tiuperiode Konin estis urbo ekster la trafikvojoj, kion tamen ŝanĝis la elkonstruo de la fervojlinio Poznań-Kutno kaj de la kanalo Warta-Gopło. Dum la 2-a mondmilito Konin fariĝis sidejo de la germanaj distriktaj aŭtoritatoj kaj estis enkorpigita en la 3-an Regnon kiel la tn. Lando de Warta-rivero.
La jaroj postmilitaj alportis eksterordinaran evoluon de la urbo, kio ligiĝis kun la malkovro de la tavoloj de la bruna karbo, sekve kreiĝo de minejoj, elektrejo,  fandejo de aluminio kaj helpaj fabrikoj. Se en la 1950 loĝis en ĝi ĉ. 12 mil personoj,  en la 1998 temis jam pri preskaŭ 84 mil  urboloĝantoj. Konin cetere daŭre rolas kiel grava administra centro regiona, kvankam ĝi perdis sian iaman vojevodian statuson.
Konin estas urbo turisme atrakcia pro sia situo proksime de la postglaĉeraj lagoj, pro siaj arbaroj, altaĵoj, herbejoj.  Parto de la terenoj,  sur kiuj kreiĝis surfacaj minejoj de la bruna karono aŭ karboŝutaĵoj,  estas rekultivata.   Kaj multas itineroj por la ŝatantoj de la piedira, kiel ankaŭ bicikla turismumado. En la regiono troviĝas kelkaj naturrezervejoj kaj ekzemple la  ŝatantojn de ornitologio aparte logas la  Panorama Parko de Warta-rivero, kie vivas 153 specioj de la polaj akvobirdoj. Vizitas ĝin multnombre ankaŭ aliaj birdoj dum siaj printempaj kaj aŭtunaj migradoj.

Sed Konin kiel la urbo mem valoras viziton. La tiea malnovurba kvartalo  riĉas per multaj vidindaĵoj atestantaj pri ĝia plurjarcenta historio, kion cetere favoras la plano revivigi la historian urboparton, por revenigi ĝian iaman brilon.
Valoras mencii, ke en la proksimeco de Konin kondukis la tn. sukcena itinero, ekzistinta jam en la 3-a jarcento antaŭ nia jarcento kaj utiligata de keltoj.  Sekve  en la 1/4-a jarcentoj de nia erao la itinero estis kvazaŭ transprenita kaj utiligata de romianoj.   Cetere por ili la sukcena itinero servis ankaŭ kiel fonto de feloj, peltoj, fiŝoj, mielo, salo kaj birdkorta plumaro, ne laste,  sklavoj. Pri iliaj viglaj kontakoj atestas multaj romiaj moneroj retrovataj de arkeologoj en la regiono de Konin.  
Nun la sukcena itinero ne plu funkcias, sed la aŭtoritatoj de Konin decidis retrovi kaj utiligi aliajn riĉaĵojn, kiel la  lokajn geotermajn  akvojn por la ripozigaj, balneologiaj kaj hejtaj celoj.  
Forlasante la urbon Konin ni ne forgesu referenci al unu el la legendoj ligitaj kun Konin, kaj rakontanta pri kavaliro Leszek,  kiu kun sia taĉmento ĉasis en la regiono de la hodiaŭa urbo. Sekvante fuĝantan cervon li ekgalopis en la arbaron  post kelka tempo konstatinte, ke li solecas kaj la kamaradoj restis for. Li komprenis, ke li perdiĝis en la arbarodenso. Vagante tra ĝi li renkontis peĉfarantojn,  kiuj produktis la lignokarbon. Vidante solecan kavaliron ili decidis lin mortigi, kio sendube okazus, se ne aŭdiĝinta subite sono de la galopantaj ĉevaloj.  La peĉfarantoj estis konvinkitaj,  ke proksimiĝas la ĉaskamaradoj de la kavaliro kaj fuĝis por eviti neeviteblan punon.
Verdire tamen aŭdiĝis ne la hufbatoj de la kamaradĉevaloj, sed de sovaĝaj ĉevaloj,  kiuj trakuris proksime. Kiel dankesprimon la kavaliro Leszek decidis konstrui tiuloke setlejon, kiun li nomis Konin.
Ĉio estos tute klara, se mi aldonos, ke “koń” en la pola lingvo signifas “ĉevalon” kaj la urbonomo de ĉi tiu vorto deriviĝas.