http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=98579
Pollando invitas: Gniew
20.12.2008
Ĉi-foje ni invitas al la nordo de Pollando, al unu el malmultaj polaj urboj, kies historio restis ensorĉita en ĝiaj kontruaĵoj. Se ni celos ĝin de la suda flanko jam – ankoraŭ ne konatiĝinte kun ĝi – ni estos ravitaj de la videbliĝanta panoramo.
La unuaj informoj pri Gniew devenas el la 1-a duono de la 13-a jarcento. Ekde la 10-a jarcento tiuj ĉi terenoj apartenis al la pola ŝtato kaj konsistigis parton de la Gdanska Pomerio. En la 1229-a jaro Gniew, komence nomata ankaŭ Gmiew estis donacita al la cisterciana abatejo de Oliwa (apud Gdansko), tamen kelkdek jarojn pli poste la donacinta ĝin princo Sambor forprenis la urbon por laŭvice donaci ĝin al taŭtonoj, kiel pagon pro la batalhelpo kontraŭ sia rivalo princo Świętopełek. Por teŭtonoj tio estis la unua posedaĵo ĉe la maldekstra bordo de Vistulo kaj ĝia strategia situo decidis pri elkonstruo de la kastelo, kiu fariĝis ilia plej granda fortreso. Rezidis tie la teŭtonaj komandantoj. En la pola periodo troviĝis tie la sidejo de starostoj. En la jaroj 1410-1466 Gniew estis falanta de unuj manoj en aliajn, sed post la Toruna Packontrakto ĝi revenis al la pola ŝtato. La urbo poiome perdis sian signifon sekve de la svedaj invadoj en la 17-a jarcento kaj laŭvice ekonomia kaj politika krizo de la Respubliko lime de la 17-a kaj la 18-a jarcentoj. Sekve de la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772 jaro Gniew ektroviĝis en la prusa aneksoparto kaj al Pollando revenis en la 1920-a.
En Pollando estas malmultaj urboj en kiuj tiomgrade konserviĝus mezepoka urbosubstanco videbla en la spaca urbokonstruo, rolante kvazaŭ specifa subĉiela arkitektura muzeo. La historio de la urbo estas deĉifrebla multloke en ĝiaj konstruaĵoj kaj arkitekturaj monumentoj konsistigantaj la tieajn vidindaĵojn. Se ni aldonos al tio ravajn urbopanoramojn sendube eblos konstati, ke temas pri unu el la plej vizitindaj urboj en Pollando.
Gniew posedas la plej valoran en la pomeria vojevodio kaj la plej grandan en la regiono komplekson de antikvecaj brikdomoj. Historio de kelkaj el ili radikas en la 14-a jarcento. Alikonstruitaj en la 18-a jarcento tie kaj aliloke ili konservis iujn elementojn de la malnova arkitekturo, inkluzive finaranĝajn detalojn. Gniew distingiĝas ankaŭ per bonege konserviĝintaj 14-jarcentaj arkadaj domoj ĉe la okcidenta flanko de la foirplaco. En ĝia centro troviĝas la urbodomo, kiu ankaŭ hodiaŭ plenumas tiun funkcion. Tiu konstruita lime de la 14-a kaj 15-a jarceno domo komence havis internan korton, turon kaj komercistajn budojn, ĉe la teretaĝa parto. Hodiaŭ al la plej malnovaj domopartoj apartenas ĝiaj keloj kaj ĝute la teretaĝo.
Unu el la vidindaĵoj, ligitaj kun la historio de la urbo estas preĝejo de sankta Nikolao, patrono de navigistoj kaj komercistoj. La plej malnova estas presbiterio el la 1348-a jaro, la pli postaj flankaj kapeloj devenas el la 16-a jarcento. Vizitindaj estas krome la troviĝantaj en la sankteja interno tomboŝtonoj, baptujo kaj renesancaj brakseĝoj. Plimulto de la interna ekipaĵaro devenas el la mezo de la 19-a jarcento, sed ne mankas trezoroj malpli novaj kiel baroka ornato oferita al la paroĥejo fare de Maria Kazimira. Pri la ĉarmo de Gniew atestas ne nur grandiozaj konstruaĵoj, sed ankaŭ tiuj pli modestaj, kiuj tamen entenas historispuron. Belaj pro sia malpompo, konstruitaj en en la 19-a jarcento malgrandaj dometoj de malpli riĉaj loĝantoj intime premiĝas al la defendomuroj ĉe la stratoj Górny kaj Dolny Podmur. Tie konserviĝis en plej signifaj partoj la malnovaj defendomuroj, iam kompakte ĉirkaŭintaj la urbon.
Tamen la plej impona konstruaĵo de Gniew, memoranta la plej malnovan kaj plej gloran periodon de la burgo estas ĝia kastelo. Ĝian originan internon konsumis granda incendio en la 1921-a jaro, onidire ne hazarde eksplodinta.
La ĉefaj rekonstruaj kaj primastrumaj laboroj same de la kastelo kiel ankaŭ kastela altaĵo finiĝis nur antaŭnelonge, en la 1997-a jaro. Dum la rekonstruado oni forigis 4 mil tunojn da brika gruzo, kiu ne plu estis uzebla, sed kiun oni utiligis por plibonigi la staton de la komunumaj vojoj. Dank’ al la rekonstruo la kastelo denove pulsas per la vivo estante nun unu el la ĉefaj centroj popularigantaj la historiajn tradiciojn.
La plej multajn atrakciojn la kastelo certigas en la turisma sezono organizante >Veturojn en la pasintecon<. Okazas tie krome spektakloj kaj historiaj kostimaj aranĝoj. Multajn el ili akompanas la unusola en Pollando funkcianta tie laika, amatora koruso plenumanta ĉantojn: Schola Cantorum Gymevensis liverante krom estetikaj valoroj ankaŭ signifan dozon de pozitiva energio.
Proksime al la kastelo troviĝas malgranda konstruaĵo utligata iam verŝajne kiel Ĉasista Palaceto. En la periodo kiam la urba starosto estis Jan Sobieski – pli posta pola reĝo Johano la 3-a Sobieski - troviĝis en ĝi arsenalo. Hetmano Jan Sobieski ricevis la urbon grave damaĝitan post la svedaj militoj. Tamen dank’ al signifaj investaĵoj li sukcesis revenigi al la urbo la iaman brilon kaj ebligis evoluon de la ĉirkaŭaj loĝlokoj. La kastelo estis rekonstruita kaj krome estis konstruita nova palaco por la edzino kaj infanoj de la hetmano Sobieski. Tiu 3-etaĝa, barokstila domo el la jaroj 1670-74 estas pitoreske situanta sur alta eskarpo, de kiu etendiĝas rava panoramo al la valoj de la riveroj Wisła kaj Wierzyca. Ekzistas anekdoto, ke hetmano Sobieski ne nur revenigis brilon al Gniew, sed ankaŭ ne ŝparis favorojn al la urbanoj. Onidire eĉ la lokaj muzikistoj ricevis multajn privilegiojn. Dankeme ili kutimis ludi al la hetmano apud la palacaj fenestroj ekde la mateno dum la nomtaga festo, t.e. en la tago de sankta Johano. La kutimo konserviĝis kaj eĉ nun okazas, ke muzikistoj ludas por jubileantaj urboloĝantoj ĉe iliaj fenestroj.
Finante nian renkonton kun Gniew ni rakontu pri aparta familia batalrenkonto en la 1626-a jaro, kiu okazis inter du reĝoj el Vaza-dinastio la sveda Gustavo Adolfo kaj la pola Sigismundo la 3-a. Malgraŭ komenca optimismo la batalo finiĝis per malvenko de la polaj trupoj, kvankam la malvenko estis prefere prestiĝa kaj ne fakta, ĉar je 15 mil polaj soldatoj pereis nur 500. Nun ĉiujare dum la kavalira turniro oni rekreas tiun ĉi faman batalon.
Aldonendas tamen ke dum la sekva batalo apud Gniew unu jaron pli poste hetmano Stanislaw Koniecpolski frontinte je unu triono pli grandajn svedajn trupojn kaj 10-oble pli grandan artilerion refutis per sagacaj trukoj la malamikon, kaj reĝo Gustavo Adolfo ne ŝparis por li sian respektan admiron.