http://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=99949

Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo

12.01.2009

En la tuta Pollando okazis dimanĉe la 17-a finalo de la karitata kampanjo >Granda Orkestro de la Kristnaska Helpo<. Dum la surstrata kvestado kaj interretaj aŭkcioj de diversaj objektoj oni sukcesis kolekti pli ol 6 milionojn da eŭroj. Laŭ la ideodoninto de la kampanjo Jurek Owsiak gravas ne sole la monkolektado: „Ni sukcesis mesaĝi al la homoj pri onkologiaj malsanoj. Se ili memoros nur parton de la transdonitaj informoj tio jam evidentiĝos sukceso de nia agado. Oni devas memori kiom esenca por la savo de infanoj suferantaj kanceron estas laŭeble plej frua kaj ĝusta diagnozo.” Dum la tuta tago monon kolektis en Pollando 120 mil volontuloj. La rimedoj estos trandonitaj al hospitaloj kaj sancentroj por lertigi fruan diagnozadon de onkologiaj malsanoj ĉe infanoj.