https://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=77032

Tagoj de Kariero 2008

29.02.2008

En Katowice [la sud-okcidenta Pollando] daŭras Tagoj de Kariero 2008. Kadre de ili estas prezentataj multaj laborofertoj, proponoj de profesiaj staĝoj, okazas ankaŭ diversaj instrukaciadoj kaj laborrenkontoj. Sian oferton direktitan al diplomitoj kaj studentoj de altlernejoj prezentas same mondaj konzernoj kiel ankaŭ lokaj entreprenoj. Laŭ kunordiganto de la aranĝo,  Michał Ziora la firmaoj ofertante staĝojn al studentoj ĉiam pli ofte alkonformiĝas al iliaj tempoeblecoj: „Estas postulate, ke studento dum la profesia staĝo estadu en la firmao 30 horojn semajne, sed li ne devas esti en ĝi ĉiutage. Ekzistas ebleco praktiki en la firmao 3 tagojn semajne, la ceteran tempon la praktikantaj studentoj povas destini por la studado.” Similaj Tagoj de Kariero ankoraŭ printempe okazos en 9 aliaj polaj urboj – gravaj akademiaj centroj.