https://www2.polskieradio.pl/eo/dokument.aspx?iid=77694

Katoekspozicio

10.03.2008

Semajnfine en Tychy okazis kato-ekspozicio. Eblis dum ĝi admiri reprezentantojn de plej diversaj kataj rasoj de mallonghara brita kato ĝis katoj siberiaj. La ekspozicio estis la okazo ne sole admiri belajn bestojn, sed ankaŭ iom ekscii pri ilia flegado. Tio aparte gravas, ĉar kiel informis la organizantino de la prezento Elżbiera Gabryś: „Kutime decidon pri aĉeto de kato oni alprenas laŭ la influo de momento. Pri aĉeto de lavmaŝino ni cerbumas 3-4 monatojn kaj kiam subite ni vidos belan kateton ni pretas aĉeti ĝin tuj, sciante pri ĝi, ĝiaj kutimoj, bezonoj nenion. Oni ofte forgesas, ke tio estas decido por la plej proksimaj 15 jaroj. Nia ekspozicio donas la ŝancon ekscii, kiel necesas katojn nutri  kaj kiel ilin flegi.” Por la plej junaj vizitantoj de la katoekspozicio estis organizita desegnokonkurso.