PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Pola kabinetestro pri mastrumado
08.11.2006
Ĉefministro Jarosław Kaczynski deklaris, ke laŭ la ekonomia vidpunkto Pollando bone utiligas la membriĝon en la Eŭropa Unio. La estro de la pola registaro renkontiĝis kun reprezentantoj de la Pola Agentejo por Informoj kaj Eksterlandaj Investaĵoj kaj de la industriaj-komercaj ĉambroj.Li reliefigis, ke: „...Hodiaŭ ni notas pli ol 5-procentan kreskon de la industria produktado. Pligrandiĝas la eksporto, kiu konsiderante la pasintan kaj la nunan jaron – kreskos pli ol 50-procente. Ni notas malaltan inflacion, ĝi konsistigas unu el la plej malaltaj en Eŭropo.”
Aprobo de Bruselo
08.11.2006
La Pola Nafto-Konzerno ORLEN povas aĉeti rafinejon en Możejki en Litovio – deklaris la Eŭropa Komisiono. La aprobo de Bruselo estis necesa por ke la pola konzerno povu fini transprenoprocezon de la rafinejo. Ekspertoj en Bruselo rekonis, ke la transakcio ne influos negative la konkurencon sur la eŭropunia merkato.
Ĉina armeo el terakoto - ekspozicio en Varsovio
08.11.2006
Ĉina armeo el terakoto – cent figuroj de soldatoj, ĉevaloj kaj armiloj – replikoj de pli ol 2 miljara Ĉina Terakota Armeo de la imperiestro Quin, rekonata de UNESKO la oka mondmiraklo – ĉion ĉi oni povas rigardi dum ekspozicio malfermita en la varsovia komerco-centro Blue City. La ekspozicion oni povas spekti ĝis la 28-a de januaro venontjare.
Veterinformo
08.11.2006
Merkrede en Pollando estas serene. La temperaturoj tangas inter 6 kaj 12 gradoj. Ventoj estas malfortaj, sudokcidentaj.
Prezidento Kaczyński vizite en Londono
07.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński inaŭguris marde la oficialan viziton en Londono. Li estis akceptita dum privata aŭdienco fare de la reĝino Elizabeta la Dua. Posttagmeze li interparolis kun ĉefministro Tony Blair. Dum komuna gazetara konferenco kun Tony Blair la pola prezidento dankis al Britio pro la malfermo de la labormerkato al poloj. La brita ĉefministro rekone rilatigis sin al la laboro de poloj en Britio kaj reliefigis, ke prezidento Kaczyński pravas pritraktante la energetikajn aferojn sur la internacia forumo.
Reage al la sugestoj de usona vic-ambasadoro
07.11.2006
Post la publikigo de notaĵo pri la interparolo de la usona vic-ambasadoro Kenneth Hillas kun la ŝtatsekretario en la ĉefministra kancelario Leszek Jesień, Jarosław Kaczyński deklaris: „Ne estas kaj ne estos tiel, ke kiu ajn de ekstere povu enmiksiĝi en la konsiston de la pola registaro. Ĉiujn tiaspecajn sugestojn ni traktos kiel enmiksiĝon en niajn internajn aferojn kaj ni ilin refutos”.
Sekureco en lernejoj
07.11.2006
La pola registaro debatas marde pri la sekureco en lernejoj. La projekto de amendoleĝo pri la klerigsistemo antaŭvidas interalie : firmigon de la rolo de gepatraj konsilioj, atribuon al instruistoj de statuso de publikaj funkciuloj kaj instalon de kameraoj en lernejoj. La edukministro lanĉas krome enpraktikigon de lernejuniformoj.
Monrimedoj por regiona disvolvo
07.11.2006
Jerzy Kwieciński - vicministro por la regiona disvolvo informis, ke en la jaroj 2007-2013 por evoluigoceloj estos destinitaj pli ol 80 miliardoj da eŭroj el la Eŭropa Unio. Kune kun la propraj monrimedoj la monsumo egalos al pli ol 100 miliardoj da eŭroj, kio estas preskaŭ duoble pli ol la venontjara buĝeto.
Aviadiloj F-16 alflugas
07.11.2006
Kiel informis la aferprezentanto de la defendministerio Piotr Paszkowski merkrede alflugos al Pollando du unuaj aĉetitaj en Usono aviadiloj F-16. Laŭvicaj du ĉasaviadiloj surteriĝos en flughaveno Krzesiny apud Poznano /la okcidenta Pollando/ ĵaŭde. Tiam ankaŭ okazos bonveniga solenaĵo. La aviadiloj ricevos nomojn;j la baptopatrino de ili fariĝos la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska.
Kongreso de polaj skoltoj en Belorusujo
07.11.2006
Antoni Chomĉukow daŭre gvidos polajn skoltojn en Belorusujo. Por ĉi tiu posteno elektis lin denove la debatinta en Grodno kongreso de polaj skoltoj. Chomĉukow estas la simpatianto de Andżelika Borys, la prezidantino de la neagnoskata fare de la belorusaj aŭtoritatuloj Asocio de Poloj. Laŭ radia raportisto: „ Antoni Chomĉukow diris, ke la pasintjara disiĝo en la Asocio de Poloj negative influis la situacion de la pola skoltaro en Belorusujo, ĉar malgrandiĝis ĝia nombro ĝis ĉirkaŭ unu mil gejunuloj. La skolta organizo havis ankaŭ problemojn kun registriĝo en la belorusa justicministerio. Tamen en junio ĉio finiĝis sukcese.”
Abdullah Ibrahim koncertos en Varsovio
07.11.2006
Legendeca pianisto Abdullah Ibrahim prezentiĝos merkrede en Varsovio. Preskaŭ 80-jaraĝa muzikisto devenanta el la Sudafrika Respubliko koncertos kun sia Trio, kune kun Belden Bullock kaj George Gray. .
Veterinformo
07.11.2006
Marde en la nordo kaj oriento de Pollando la nubeco estas granda kun heliĝoj. En la ceteraj landregionoj estas serene. La temperaturoj tangas inter 8 ĝis 15 gradoj. Ventoj estas moderaj, okcidentaj kaj sud-okcidentaj.
Interparoloj en Vilno
06.11.2006
Energetika sekureco, la aĉeto de rafinejo en Możejki fare de la Pola Nafto-Kompanio Orlen kaj ankaŭ la kunlaboro de la baltaj landoj kaj Pollando kadre de la Eŭropa Unio – jen estis la plej gravaj temoj de la interparoloj de la pola prezidento Lech Kaczyński en Vilno en Litovio. Kiel informis nia raportistino : „Plej longe Lech Kaczyński interparolis kun Valdas Adamkus. Ambaŭ prezidentoj pritraktis la aĉeton de la akcioj de la litova rafinejo en Możejki fare de la Pola Nafto-konzerno Orlen. Dum komuna gazetara konferenco ili certigis, ke ili estas interesitaj pri rapida finiĝo de ĉi tiu investaĵo.
Prezidento Kaczyński vizite en Londono
06.11.2006
Lunde posttagmeze rekte el Vilno prezidento Kaczyński forflugis al Londono. Marde li renkontiĝos kun la brita ĉefministro Tony Blair. Li estos ankaŭ akceptita de la brita reĝino Elizabeta la Dua. La ĉefaj temoj de la interparoloj de la pola prezidento estos la energetika sekureco, la estonteco de la Eŭropa Unio kaj la aferoj ligitaj kun la pacmisioj en Irako kaj Afganlando.
Alvoko de Finnlando
06.11.2006
Finnlando prezidanta la Eŭropan Union alvokis la irakajn aŭtoritatojn, ke ili ne mortopunu Saddam Husajn. La finna deklaracio anoncas, ke la Unio kontraŭas la mortopunon en kiaj ajn kazoj kaj cirkonstancoj, pro tio la mortoverdikto ne povas esti efektivigita ankaŭ rilate al Saddam Husajn.
Optimismaj prognozoj
06.11.2006
La Eŭropa Komisiono prezentas optimismajn evoluprognozojn por la pola mastrumado. Laŭ la aŭtuna pritakso de la Komisiono, la landa produkto brutte kreskos nunjare je 5,2 procentoj. La inflacio egalos al 1,4 procentoj. Bruselo prezentis ankaŭ prognozojn koncerne la deficiton de la publikaj financoj en Pollando, kiu nunjare egalos al 2,2 procentoj. Tio signifas, ke ĝi estos malpli alta ol pasintjare.
«
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij