PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Optimismaj prognozoj
06.11.2006
La Eŭropa Komisiono prezentas optimismajn evoluprognozojn por la pola mastrumado. Laŭ la aŭtuna pritakso de la Komisiono, la landa produkto brutte kreskos nunjare je 5,2 procentoj. La inflacio egalos al 1,4 procentoj. Bruselo prezentis ankaŭ prognozojn koncerne la deficiton de la publikaj financoj en Pollando, kiu nunjare egalos al 2,2 procentoj. Tio signifas, ke ĝi estos malpli alta ol pasintjare.
Turneo de Rafał Blechacz
06.11.2006
Rafał Blechacz inaŭguris la turneon tra Japanio. La laŭreato de la unua premio de la pasintjara Internacia Pianista Chopin-Konkurso koncertas en la lando de la Floranta Ĉerizarbo la kvaran fojon. Li prezentiĝos en diversaj japanaj urboj, inkluzive de Tokio kaj Jokohamo. Laŭ la petpostulo de la organizantoj dum 12 koncertoj li pianludos nur Chopin-muzikon, polonezojn, mazurkojn kaj valsojn.
105 jaroj de la Nacia Filharmonio
06.11.2006
Dimanĉe la 5-an de novembro pasis 105 jaroj de post kiam la Varsovia Filharmonio inaŭguris sian agadon. Dum pli ol cent jaroj la Filharmonio, kiu en la 1955-a jaro alprenis la nomon „nacia”, fariĝis la plej grava koncertsalonego en Pollando gastiganta elstarajn mondfamajn direktistojn kaj solistojn. La direktoro de la establo estas profesoro Antoni Wit.
Veterinformo.
06.11.2006
Lunde en Pollando estas nubece, loke pluvas, en montoj neĝas. La temperaturoj varias inter 3 gradoj en la sudo kaj 12 gradoj en la norda okcidento. Ventoj estas sufiĉe fortaj, okcidentaj.
Komunuma balotregularo kongruas kun la Konstitucio
03.11.2006
La amendita komunuma balotregularo kongruas kun la Konstitucio – agnoskis la Konstitucia Tribunalo. La komunumaj balotoj planitaj por la 12-a de novembro 2006 okazos do laŭ la novaj reguloj, kiuj ebligas establi interpartiajn blokojn. Apartan opinion formulis ĉikoncerne la prezidanto de la Konstitucia Tribunalo Marek Safjan kaj juĝistoj Ewa Łętowska kaj Mirosław Wyrzykowski.
Vizito de la francaj ministroj en Varsovio
03.11.2006
Al Varsovio venis la francaj ministro por la eksterlandaj aferoj Philippe Douste-Blazy kaj ministro por la eŭropaj aferoj Catherine Colonna. La gastoj renkontiĝas interalie kun la pola kabinetestro Jarosław Kaczynski kaj la estro de la pola diplomataro Anna Fotyga. La temo de la interparoloj estas la stato de la duflankaj rilatoj, la pola-franca kunlaboro sur la forumo de la Eŭropa Unio kaj la plej gravaj aktualaj internaciaj aferoj.
Pola defendministro vizite en Usono
03.11.2006
La pola defendministro Radosław Sikorski, kiu estadas laborvizite en Usono, renkontiĝas en Vaŝingtono kun la usona defendsekretario Donald Rumsfeld. La interparoloj de ambaŭ politikistoj estos dediĉitaj al la aferoj ligitaj kun la organizo de la proksimiĝanta pintrenkonto de NATO en Rigo en Latvio, instalo de de kontraŭraketa ŝirmilo kaj la preparstato al ISAF-misio en Afganlando.
Nova nomumo
03.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński nomumis Andrzej Aumiller la nova konstruministro. Li anstataŭigis sur ĉi tiu posteno Antoni Jaszczak. Laŭ ministro Aumiller la plej grava tasko estas sanigi la polan loĝejkonstruadon. Tiucele oni devas ellabori programon de la pola loĝejkonstruado, kiu ĉirkaŭprenos la tutan landon.
Disputo ne solvita
03.11.2006
Malgraŭ la atendoj la belga tribunalo ne solvis la disputon inter Pollando kaj Eureko-konsorcio. Oni atendis decidon koncerne Stephen Schwebel - juĝiston de la internacia arbitracia tribunalo al kiu Pollando riproĉas malobjektivecon. La belga tribunalo pasintjare agnoskis, ke la pola registaro malobservis la kondiĉojn de la pola-nederlanda interkonsento malebligante finefektivigi la privatigon de la Pola Asekuro-Kompanio. La pola flanko dubigis ĉi tiun verdikton indikante, ke Stephen Schwebel estis ligita kun kancelario, kiu pli frue okupiĝis pri la afero de la usona firmao Cargill elpaŝanta juĝvoje kontraŭ Pollandon.
Letero de arkiepiskopo Michalik
03.11.2006
La konstitucio devus difini kaj protekti moralan kaj socian ordon – skribis la prezidanto de la Konferenco de la Pola Episkoparo arkiepiskopo Józef Michalik en letero al la marŝalo de la Sejmo. Ĉi tiun opinion la arkiepiskopo esprimis lige kun la komenciĝinta el la Sejmo debato pri la amendoprojekto de la konstitucio enkondukanta la difinon pri la vivo-protekto ekde la momento de la koncipiĝo.
Ekspozicio en la Etnografia Muzeo
03.11.2006
La ekspozicio titolita „Doloro, Sufero, Espero” de Roman Śledź estis malfermita en la varsovia Etnografia Muzeo. La artisto prezentas 65 skulptaĵojn je la religia, pasiona, krista kaj malnovtestamenta temaro, kiuj kreiĝis en la jaroj 1976-2005.
Veterinformo
03.11.2006
Vendrede en Pollando estas nubece kun heliĝoj kaj loka pasema neĝado. La temperaturoj tangas inter minus 2 kaj plus 5 gradoj. Ventoj estas moderaj nord-okcidentaj.
Tago de Mortintoj - poloj vizitas tombejojn
02.11.2006
La 2-an de novembro, en la Tago de la Mortintoj, simile kiel en la Tago de Ĉiuj Sanktuloj la 1-an de novembro, polaj katolikoj vizitas tombojn kaj flamigas sur ili torĉolumojn...
Lernejoj kontrolotaj laŭ vidpunkto de sekureco
02.11.2006
Post renkontiĝo kun reprezentantoj de la ministerioj por edukado, justico kaj internaj aferoj ĉefministro Jarosław Kaczyński antaŭanoncis, ke baldaŭ oni kontrolos la polajn lernejojn laŭ la vidpunkto de sekureco...
Kontraŭ ĉikanadon de poloj en Belorusujo
02.11.2006
Marek Bućko el la fondaĵo „Libereco kaj Demokratio” opinias, ke Pollando devus konkrete kaj decidfirme reagi je la provoko direktita kontraŭ la estrino de la Asocio de la Poloj en Belorusujo, Anĝelika Borys...
Nova ŝtatsekretario en ĉefministra kancelario
02.11.2006
Krzysztof Filipek el la Partio Memdefendo ricevis nomumon por ŝtatsekretario en la ĉefministra kancelario...
«
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij