PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Nova ŝtatsekretario en ĉefministra kancelario
02.11.2006
Krzysztof Filipek el la Partio Memdefendo ricevis nomumon por ŝtatsekretario en la ĉefministra kancelario...
Funai investas en okcidenta Pollando
02.11.2006
500 personoj trovos laboron en la fabriko de la japana konzerno Funai Electric, kiu kreiĝos en la loko Nowa Sól (okcidenta Pollando). Oni produktos tie radiotelevidan aparataron...
Kvinĝemeloj naskiĝis en Poznano
02.11.2006
Nokte en poznana hospitalo naskiĝis kvinĝemeloj. La patrino fartas bone kaj la infanoj troviĝas en la fako pri intensa terapio, sed ilia stato estas stabila...
„Somernokta sonĝo” 100-an fojon en Varsovio
02.11.2006
Sur la scenejo de la varsovia Nacia Teatro okazos dimanĉe la centa prezento de la spektaklo laŭ la ŝekspira „Somernokta sonĝo”, kiun reĝisoris mortinta pasintjare Jerzy Grzegorzewski...
Veterinformo
02.11.2006
Ĵaŭde regas granda nubiĝo kun heliĝoj ĉefe en la okcidento. Loke paseme neĝas, en la marborda regiono ankaŭ pluvneĝas...
Registaro por elektronika kontrolo de malliberuloj
31.10.2006
La registaro prezentis proponon pri envivigo de elektronika kontrolo rilate kelkajn malliberulojn. Ĉefministro Jarosław Kaczyński klarigis, ke eventuala proklamo de ĉi-koncerna leĝo ebligos subiĝi al la malliberigo ekster prizono...
Prezidentaj leĝkonsultoj
31.10.2006
Prezidento Lech Kaczyński komencas marde konsultojn pri la leĝo celanta kontroli publikajn personojn laŭ la vidpunkto de ilia kunlaboro kun la komunistaj sekurecservoj. Lia unua interparolanto estas la marŝalo de senato, Bogdan Borusewicz...
Pilgrimoj ĉe tombo de Johano Paŭlo II
31.10.2006
Ĉiam pli multaj pilgrimantoj, inkluzive de multaj polaj grupoj, venas al la Vatikanaj Grotoj por omaĝi la memoron de Johano Paŭlo II...
Festo de Reformacio en Silezio
31.10.2006
Luteranoj solenas marde la Feston de Reformacio. Ĉi-okaze en la evangelia-augsburga katedralo en Katowice oni atribuas marde "Sileziajn Smeraldojn"...
Kuratoroj el Goerlitz ekspozicias en Vroclavo
31.10.2006
"Vivo subpiede" - tiel estas titolita la ekspozicio malfermita en la Naturmuzeo de la Vroclava Universitato, kiun aranĝis kuratoroj el la germana urbo Goerlitz...
Vroclava teatro premiita en Sarajevo
31.10.2006
Premion dum la 46-a Internacia Festivalo MESS en Sarajevo akiris la spektaklo "Lacrimosa" de la vroclava Teatro Kaprokanto...
Veterinformo
31.10.2006
Marde en la sudo kaj centro de la lando regas nubiĝo loke heliĝanta...
Pola ĉefministro vizite en Berlino
30.10.2006
La pola ĉefministro Jarosław Kaczyński estadante vizite en Berlino elpaŝis dum komuna konferenco kun la germana kanceliero Angela Merkel. Li deklaris, ke unu el la plej esencaj temoj de la interparoloj estis la energetika politiko kaj la solvoj, kiuj helpos al Pollando certigi la energetikan sekurecon. Ĉefministro Kaczyński reliefigis, ke oni devas fari ĉion eblan, por ke ĉiuj ŝtatoj de la Unio estu certaj, ke iliaj ekonomiaj kaj politikaj interesoj ne estos damaĝitaj pro la uzo de energio kiel armilo. Li aldonis, ke Pollando ne estas interesita pri la elkonstruo de la flankfadeno de la Norda Gaskondukilo, ĉar Pollando deziras diversigi siajn gasliverojn.
Angela Merkel pri la germanaj-polaj rilatoj
30.10.2006
La germana kanceliero Angela Merkel certigis, ke la germana federacia registaro subtenas neniujn individuajn havaĵpretendojn, nek kompensajn pretendojn rilate al Pollando. Ŝi deklaris, ke la temojn de la interparoloj kun la pola kabinetestro konsistigis interalie la interŝanĝo de la gejunuloj kaj la energetika politiko. Ŝi substrekis, ke sendepende de la konstruado de la Norda Gaskondukilo Germanio – kiel la membro de la Eŭropa Unio - komprenas, ke ĉiuj projektoj en la unio devas esti komune interkonsentataj kaj ke ili povas damaĝi nenies interesojn. Angela Merkel aldonis, ke pri la afero de la komuna energetika merkato okupiĝos laborkolektivo konsistanta el specialistoj el Pollando kaj Germanio.
Konsultoj pri nova leĝo
30.10.2006
Prezidento Lech Kaczyński informis, ke marde li inaŭguros konsultojn pri nova leĝo kontrolonta publikajn personojn laŭ la vidpunkto de ilia kunlaboro kun la komunistaj sekurecservoj, kiu estis proklamita de la Sejmo kaj Senato. La leĝo atendas nun la subskribon de la prezidento. Lech Kaczyński renkontiĝos kun la marŝalo de la Senato Bogdan Borusewicz. .
Verdikto de la Konstitucia Tribunalo
30.10.2006
La Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke misfamigo estas minacita per puno de enkarcerigo. Juĝistoj agnoskis tion kongrua kun la konstitucia rajto pri parollibero. La Tribunalo deklaris, ke la parollibero kaj libera esprimado de opinioj konsistigas unu el la plej gravaj valoroj en la demokrata ŝtato. Tamen la prioritato ĉiam restos la homaj digno, honoro kaj privateco.
«
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij