PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Verdikto de la Konstitucia Tribunalo
30.10.2006
La Konstitucia Tribunalo verdiktis, ke misfamigo estas minacita per puno de enkarcerigo. Juĝistoj agnoskis tion kongrua kun la konstitucia rajto pri parollibero. La Tribunalo deklaris, ke la parollibero kaj libera esprimado de opinioj konsistigas unu el la plej gravaj valoroj en la demokrata ŝtato. Tamen la prioritato ĉiam restos la homaj digno, honoro kaj privateco.
Necesas reformoj
30.10.2006
Laŭ la prezidanto de BBC Marek Goliszewski la problemojn ligitajn kun la aperanta en Pollando manko de la laborforto necesas solvi helpe de reformoj. Dum la diskuto pri la problemoj de la pola labormerkato post la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio li substrekis, ke: „La salajroj estas en Pollando tre malaltaj kaj oni devas ilin altigi. Tiucele necesas reformi la publikajn financojn, ripari la tutan impostosistemon. Tiam junaj homoj ne forlasos laborcele Pollandon”.
"Nula toleremo"- programo de edukministro
30.10.2006
La edukministro Roman Giertych konfirmis, ke la ministerio konsideras la dividon de gimnazioj je viraj kaj virinaj. La ŝanĝoj celus haltigi la perforton en lernejoj. Tio estas tamen perspektivaj planoj ankoraŭ konsiderotaj. Nun la ministro deziras enpraktikigi en lernejoj la tiel nomatan programon „Nula toleremo”, kiu antaŭvidas establon de apartaj lernejoj por junularo, kaŭzanta edukproblemojn kaj severigon de punoj por lernantoj kaj instruistoj.
Veterinformo
30.10.2006
Lunde en Pollando estas serene. En la Marbordo kaj Pomerio povas etpluvi. La temperaturoj varias inter 4 kaj 11 gradoj. Ventoj estas moderaj, okcidentaj kaj nord-okcidentaj.
Regiona kunlaboro en EU
27.10.2006
En Łańcut (la suda Pollando) en la ĉeesto de la pola prezidento Lech Kaczyński trasport-ministroj de Pollando, Litovio, Slovenio kaj Hungario subskribis deklaron pri kunlaboro....
Antonio Leal Labrin vizite en Pollando
27.10.2006
La pola prezidento Lech Kaczyński renkontiĝis vendrede kun la estadanta en Pollando prezidanto de la Deputita Ĉambro de Chilio, Antonio Leal Labrin. Dum la interparolo oni reliefigis tre bonan staton de la polaj-ĉiliaj kontaktoj kaj ankaŭ esprimis la esperon firmigi ilin....
Polaj-germanaj rilatoj
27.10.2006
Ĉefministro Jarosław Kaczynski renkontiĝis ĵaŭde kun la ambasadoro de Germanio en Pollando Reinhard Schweppe. La ĉefa temo de la interparoloj estis la pola-germana interregistara renkontiĝo okazonta la 30-an de oktobro....
Pintrenkonto EU-Ukrainujo
27.10.2006
En Helsinki okazas vendrede la pintrenkonto Eŭropa Unio-Ukrainujo. La unio proponas al Ukrainujo novan interkonsenton pri intimigo de la kunlaboro, oni antaŭvidas ia. establon de sfero de libera komerco...
Junaj usonanoj kaj Solidareco
27.10.2006
En Pollando estadas vizite la laŭreatoj de la usona konkurso "Nacia Histori-Tago". Vendrede ili vizitas Sielezion. Usonaj gejunuloj okupis en la konkurso la 2-an lokon. Ili venkis kun preskaŭ 700 mil partoprenantoj dank’al sia laboraĵo pri la sindikato "Solidareco"...
Interesa konferenco
27.10.2006
Inter la 26-a kaj la 28-an en Olsztyn (la nord-orienta Pollando) daŭras la konferenco Colloguia Baltica, kies celo estas popularigi la malnovan historion, kulturon kaj lingvon de la iamaj loĝantoj de la nord-orienta Pollando....
Ekspozicio en malnova pola ambasado en Berlino
27.10.2006
En Berlino estis malfermita ekspozicio prezentanta verkojn de nuntempaj polaj pentistoj. La ekspozicion titolitan "Terra incognita alivorte tero nekonata" eblas rigardi en la iama pola ambasado en Berlino ĉe Unter den Linden...
Veterinformo
27.10.2006
Vendrede en la sud-orienta parto de Pollando estas serene kaj senpluve. En la ceteraj landoartoj regas nubiĝo modera kun pasemaj pluvoj...
Sukcesoj de Lodzo
26.10.2006
Merkrede la ĉefministro Jarosław Kaczyński enmanigis al la firmao Indesit licencon por aktivi en la Speciala Ekonomia Sfero. Ĝis la fino de la 2007-a jaro ĝi konstruos tie novan fabrikon, kies valoro egalos al 80 milionoj da eŭroj....
Princo Alberto la 2-a en Pollando
26.10.2006
Lastmerkrede la pola prezidento Lech Kaczyński renkontiĝis en la prezidenta palaco kun princo de Monako Alberto la 2-a...
"Eŭropaj ŝancoj de la pola junularo"
26.10.2006
Al junuloj oni devas helpi konforme al iliaj bezonoj kaj ambicioj, kiuj estas malsamaj ol tiuj de pli matura generacio..
Premio por Bronisław Geremek
26.10.2006
Profesoro Bronisław Geremek fariĝis laŭreato de la premio de Marion Doenhoff pro la kontribuo al la internacia interkompreniĝo kaj interpaciĝo kaj pro la aktivadoj en la demokrata opozicio. La premion atribuas la germana Fondaĵo de Marion Doenhoff kaj fondaĵo de la semajnrevuo „Die Zeit”...
«
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij